Akvohardeco estas nocio en la aplikita kemio, kiu montras kvantograndecon de kalcio- kaj magneziojonoj. Tiuj jonoj povas formi nesolveblajn kemiaĵojn kiel kalko kaj t.n. kalkan sapon. Laŭ kvanto de la jonoj, ekzistas diversaj sistemoj (laŭ landoj) por difini la akvohardecon.
Ĝenerale:
Mola akvo estas favora por lavado, akvumado. Mola akvo estiĝas en regionoj kun rokaĵoj kiel granito, bazalto kaj ardezo (duraj ŝtonaĵoj). Ankaŭ la pluvakvo estas mola.
Malmola akvo (dura) kaŭzas kalkiĝon de ĉedomaj elektraj instalaĵoj, altigas akvokonsumon kaj influas guston de trinkaĵoj. Malmola akvo aperas en regionoj, kun sabloŝtono kaj kalkŝtono(molaj rokaĵoj, el kiuj akvo facile ellavas jonojn).
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.