Giorgos Seferis | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Γιώργος Σεφέρης | |||||
Naskonomo | Γεώργιος Σεφεριάδης | ||||
Naskiĝo | 13-an de marto 1900 en Urla | ||||
Morto | 20-an de septembro 1971 (71-jaraĝa) en Ateno | ||||
Tombo | Unua Tombejo de Ateno vd | ||||
Etno | grekoj vd | ||||
Lingvoj | greka • franca • angla • moderna greka vd | ||||
Loĝloko | Pangrati vd | ||||
Ŝtataneco | Grekio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono vd | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Stilianos Seferiadis vd | ||||
Patrino | Despo Tenekidi vd | ||||
Gefratoj | Ioanna Tsatsou • Angelos Seferiadis vd | ||||
Edz(in)o | Maro Seferi vd | ||||
Parencoj | Anna Londou • Mina Anastasiadi vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Γιώργος Σεφέρης vd | ||||
Okupo | poeto • diplomato • tradukisto • verkisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Q15113534 vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giorgos Seferis - Γιώργος Σεφέρης, vere: G. Seferiadis (naskiĝinta la 19-an de februaro 1900 en Smirno, mortinta en la 29-a de septembro 1971 en Ateno) estis greka lirikisto.
Li studis jurosciencon en Ateno kaj Parizo kaj iĝis diplomato ekde 1926. Tiun karieron li finis kiel ambasadoro en Londono (1957-62). Dum la germana okupo li sekvis la ekzilitan registaron en Egipton kaj Sudafrikon. Dum la 1960-aj/1970-aj jaroj li vehemente opoziciis la reĝimon militaran en sia patrujo.
Kune kun Odysseas Elytis kaj Giannis Ritsos li plej multe influis la poetojn de la t.n. Generacio de la 1930-aj jaroj. Liaj lirikaĵoj estis unue sub la influo de la Poésie pure (precipe de Paul Valéry) kiel ankaŭ de la poezio de T.S. Eliot. Sed baldaŭ Seferis trovis propran stilon: nepatosan kaj hermetikan. Per la poemo-kolektoj Turniĝoj (1930) kaj Mythhistorima (1935) li montris novajn vojojn al la novgreka poeziarto.
En lia poezio, moderna memdifino de grekoj trovis perfektan esprimon per la unuiĝo de la beleco landa, historiaj sortobatoj kaj la rolo de kreintoj kaj transdonintoj de malnova historia heredaĵo por tuta Eŭropo.
Krome Seferis estis grava eseisto. Liaj taglibroj Tagoj (en kvin volumoj; eldonitaj en 1979) estas tipaj por la novgreka prozo.
En 1963 li iĝis la laŭreato de Nobel-premio pri literaturo.
|