Vido de la valo Luberon.

La Luberon aŭ montaro Luberono havas maksimuman altitudon de 1,256 m kaj areon de ĉirkaŭ 600 km². Ĝi komponiĝas el tri montosistemoj: nome (el okcidento al oriento) Malgranda Luberono, Granda Luberono kaj Orienta Luberono, kiuj situantas en la mezo de Provenco en plej suda Francio. La valoj norda kaj suda enhavas nombrajn urbojn kaj vilaĝojn same kiel agrikulturan teron.

La totala nombro de loĝantoj ege varias inter vintro kaj somero, pro amasa alfluo de turistoj dum la varma sezono.

Ĝi estas favora alveturejo por la franca alta socitavolo kaj por britaj kaj usonaj vizitantoj pro la agrabla kaj bildeskaj urboj kaj vilaĝoj, komforta vivmaniero, agrikultura riĉo, historiaj kaj kulturaj asocioj (ekz., Samuel Beckett loĝis en Cave Bonelly, vitejo ĉe Roussillon dum la Dua Mondmilito), kaj marŝopadoj.

En la 1970-aj jaroj, homoj venis el la tuta Francio al "Le Luberon" serĉe de komunumaj idealoj.

Komunumoj en la Natura Parko Luberon

[redakti | redakti fonton]
La Luberono kaj ties ĉirkaŭoj.
Gordes el la valo.
La nuntempa ĝardeno "à la Française" en Provenco: La Paviliono Galon en Cucuron.

En Vaucluse

[redakti | redakti fonton]

En Alpes-de-Haute-Provence

[redakti | redakti fonton]

La "Ora Triangulo" de Luberono

[redakti | redakti fonton]

Suda Luberono

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 43° 47′ 46″ N 5° 13′ 26″ O / 43.79611 °N, 5.22389 °O / 43.79611; 5.22389 (mapo)