Sube dekstre: la stelamaso Hodge 301 kun aĝo de kelkaj milionoj da jaroj. Ĝi estas parto de Tarantula Nebulozo en la Granda Magelana Nubo.

Malfermita stelamaso estas stelamaso, kolektiĝo de dudek ĝis kelkaj mil steloj, kiuj evoluis el la sama giganta molekulnubo. Ĝia koncentriĝo en la centro de la amaso estas relative malforta. Tamen ĝi klare kontrastas kontraŭ la stelfono. Pli koncentritaj stelamasoj nomiĝas globaj stelamasoj. Malfermitaj stelamasoj troviĝas nur en spiralajneregulaj galaksioj, en kiuj ekestas steloj. Ili malofte estas pli aĝaj ol kelkajn cent milionojn da jaroj, ĉar kolizioj kun aliaj stelamasoj aŭ gasnuboj detruas ilin. Krome per internaj faktoroj ili povas perdi unuopajn stelojn.

Portala ikonoPortalo pri Astronomio

Literaturo

Eksteraj ligiloj