La 24-a de novembro estas la 328-a tago de la jaro (la 329-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 37 tagoj restas.
Je la 24-a de novembro okazis, interalie:
- 380: Edikto de Tesaloniko publikigita - romia imperiestro Teodozio la 1-a igis kristanismon sola religio permesita en la Romia Imperio, malpermesante paganismon, same kiel stoikismon, epikurismon, novplatonismon kaj filozofian skeptikismon
- 496: Anastazio la 2-a iĝis papo strebanta al unuigo de eklezioj dum skismo
- 642: Teodoro la 1-a iĝis papo kontraŭbatalanta monotelitismon
- 885: Vikingoj komencis sieĝi Parizon
- 1163: Imperiestra armeo de Frederiko la 1-a detruis italan Taranon
- 1202: Krucmilitoj: dum la kvara militiro kapitulacis Zadar - unuan fojon krucistoj atakis kristanan urbon
- 1227: Princo de Krakovo Leszek Biały dum kunveno de regantoj el la dinastio Piastoj estis murdita en Gąsawa (distrikto Żnin en Kujavio) - pro kio memstariĝis Gdańsk-Pomerio
- 1260: Francio: en la ĉeesto de reĝo Ludoviko la 9-a estis konsekrita la Katedralo de Chartres, gotika ĉefverko
- 1331: Davido la 2-a kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
- 1562: Maksimiliano la 2-a en Frankfurto ĉe Majno iĝis reĝo de Germanio
- 1631: Brazilo: nederlandanoj konkeris kaj bruligis urbon Olinda en Pernambuko
- 1639: Angla astronomo Jeremiah Horrocks kiel unua ekvidis Pasadon de Venuso fone de surdisko
- 1642: Nederlanda velisto Abel Tasman malkovris Van Diemen's Land, poste nomitan Tasmanio
- 1648: Respubliko de Ambaŭ Nacioj: ribelanta Bohdan Ĥmelnickij finis sensukcesan kozakan sieĝon de Zamość
- 1729: Jezuita Ordeno fondis en Pinsk presejon
- 1793: Franca revolucio: ampleksa instrukcio pri Franca respublika kalendaro eldonita
- 1805: Venko de franca-pola armeo super la aŭstra en batalo de Castelfranco Veneto
- 1838: Pola Biblioteko en Parizo fondiĝis kaj ekfunkciis post kvar monatoj, interalie helpe de Adam Jerzy Czartoryski - enskribita Unesko-liston kiel Memoro de la Mondo
- 1845: Francio: en Avignon bruliĝis sinagogo
- 1848: La Printempo de la Popoloj: papo Pio la 9-a devis iri en ekzilon al Gaeta - pro sieĝo de Kvirinalo fare de revoluciuloj
- 1857: En Varsovio fondiĝis eldonejo kaj librovendejo "Gebethner kaj Wolff"
- 1859: Britio: Charles Darwin publikigis La originon de specioj - monografio pri evoluismo
- 1874: Usonano Joseph Glidden patentigis pikdraton
- 1883: En Parizo estis altruditaj rubujoj
- 1894: En Ateno fondiĝis Greka Olimpika Komitato
- 1904: Usonano Benjamin Leroy Holt konstruis unuan veturilon kun raŭpa movilo
- 1904: En Varsovio ekfunkciis Mokotów-malliberejo; funkciigita de caraj regopovoj, dum germana okupado kaj stalinismo oni tie torturis kaj murdis
- 1910: Krimeo: en Sebastopolo ekfunkciis oficira lernejo pri aviado
- Unua Mondmilito
- 1918: Stjepan Radić en sia historia parolado dum kunsido de la Nacia Konsilio de slovenoj, kroatoj kaj serboj en Zagrebo kontraŭ senkondiĉa unuiĝo de la Ŝtato de slovenoj, kroatoj kaj serboj kun la Regno de Serbio, diris la faman frazon: Ne rapidu kiel anseroj en la nebulo!
- 1919: Károly Huszár iĝis ĉefministro de Hungario
- 1933: En Germana Tria Regno oni akceptis leĝon pri bestaj rajtoj
- 1934: Prezidento de Turkio Mustafa Kemal Paŝao ricevis la familinomon "Atatürk" (patro de la turkoj)
- 1935: Dum centjariĝo de la kroata himno Nia bela patrolando, estis inaŭgurita monumento, kun ĉeesto de pli ol 20 000 homoj
- Dua Mondmilito
- 1939: Gestapo mortigis 120 studentojn en Ĉeĥoslovakio
- 1940: Germana okupado de Pollando: en Varsovio komencis laboron konspira Universitato de Okcidentaj Teritorioj, kiu daŭrigos la agadon de fermita Universitato Adam Mickiewicz en Poznań; nokte de la 23-a/24-a germanoj arestis majoron Józef Ratajczak, partoprenanton de la ribelo de Grandpolujo kaj de la 3-a silezia ribelo, komandanton de Pomeria Areo de la Asocio de Armita Batalado; en Tel-Avivo fondiĝis Help-Komitato al Polaj Rifuĝintoj; Slovaka ŝtato aliĝis al Pakto de Triopo (Germanio, Italio, Japanio)
- 1941: En Protektorato Bohemio kaj Moravio estis fondita koncentrejo Terezín; Orienta Fronto: sude de Moskvo germana 2-a Kirasita Armeo ekminacis al la ĉefurbo; Barenca Maro: britaj kaj sovetaj militŝipoj pripafis Vardø; Mediteraneo: britaj Fortoj K okcidente de Kreto sinkigis germanan konvojon el du ŝipoj; Danio aliĝis al Antikominterna pakto
- 1942: Generalplan Ost: en distrikto Zamojski komenciĝis ordonita de Heinrich Himmler setliga kampanjo de germanoj, kaŭzonta la ribelon de Zamość (la plej grandan ĝis la ribelo de Varsovio); Operaco Urano: Ruĝa Armeo malvastigis ĉirkaŭigon de germana grupiĝo apud Stalingrado
- 1943: Pacifiko: post konkero de atolo en Gilbertoj usona aviadilŝipo USS Liscome Bay estis sinkigita per torpedo de japana submarŝipo I-175 - 644 maristoj pereis; dua bombado de Sofio fare de brit-usona aviado
- 1944: Militkrimoj: Gestapo kune kun SS-anoj murdis en Ochotnica (distrikto Nowotarski) ne malpli ol 68 polojn, venĝe pro mortigo, flanke de sovetiaj partizanoj, de ĝiaj 3 funkciuloj; Stanisław Mikołajczyk demisiis kiel ĉefministro de la pola ekzila registaro; Orienta Fronto: desur insulo Saaremaa Ruĝa Armeo konkeris duoninsulon - fino de la bataloj pri liberigo de Estonio; Dua japana-ĉina milito: Japanio venkis en la batalo de Gujlin-Ljuĝou; Ĉina Fronto: en la provinco Gŭangŝjio japana 23-a Armeo konkeris Naningon; Usono unuafoje bombadis Tokion pere de 111 bombaviadiloj B-29, alflugintaj el Nord-Marianoj (Saipano) - komenco de la usona aera ofensivo; Nord-Makedonio: en Skopjo fondiĝis unua simfonia orkestro de la nuna Makedona Filharmonia Orkestro
- 1947: Pollando: en Krakovo komenciĝis antaŭ Supera Nacia Tribunalo unua proceso de Aŭŝvico kontraŭ 40-persona skipo de la koncentrejo en Aŭŝvico, en tio estinta komandanto Arthur Liebehenschel kaj koncentreja ĉefo de Gestapo Maks Grabner - oni verdiktis mortpunon per pendumo al 23 respondeculoj, du estis ŝanĝitaj al ĝismorta malliberigo, kune kun 6 aliaj akuzitoj, unu persono senkulpigita kaj la ceteraj punitaj al mallibero de 3-15 jaroj
- 1947: Robert Schuman iĝis ĉefministro de Francio
- 1951: Apartenanta al israela flugkompanio El Al transporta aviadilo Douglas DC-4 kraŝis dum teralterigo sur flughaveno Zuriko - la tuta 6-persona skipo pereis
- 1958: Franca komunumo: Malio akiris aŭtonomecon
- 1960: Parizo: unua kunveno de OuLiPo — eksperimenta literatura-matematika grupiĝo kunfondita de Raymond Queneau, al kiu apartenis Georges Perec, Marcel Duchamp, Italo Calvino kaj aliaj
- 1963: Supozata mortiganto de usona prezidento John F. Kennedy Lee Harvey Oswald estis pafmortigita de Jack Ruby
- 1965: En Demokratia Respubliko Kongo okazis militista puĉo - la regopovon transprenis Mobutu Sese Seko
- 1967: Castelo Branco proklamis konstitucion pravigantan la militistan registaron en Brazilo
- 1971: D. B. Cooper kidnapis Boeing 727 kun 42 personoj aviadile, fluganta de Portlando al Seattle - post ricevo de 200 mil dolaroj de elaĉetmono liberigis ostaĝojn kaj elsaltis paraŝute super montara regiono de Vaŝingtonio
- 1973: Aŭstralio: indiĝenaj aŭstralianoj akiris voĉdonrajton
- 1974: Etiopio: malkovro de 40% konservita skeleto de aŭstralopiteko - Lucy (de antaŭ 3,5 milionoj da jaroj) - supozata transira fosilio pri la homa deveno
- 1976: Tertremo kun surcentro en regiono de la urbo Van en Turkio mortigis 3 840 personojn
- 1977: Hispanio estis akceptita al Konsilio de Eŭropo
- 1980: Orienta Afriko: suda bordo de Malavia Lago fariĝis nacia parko, la parko de la monda heredaĵo de Unesko
- 1984: En Pollando fondiĝis Tutpollanda Interkonsento de Sindikatoj, kiu ĝis 1990 estis subigita al Pola Unuiĝinta Laborista Partio kaj transprenis konfiskitan havaĵon de Solidareco
- 1985: 60 personoj pereis en Malto rezulte de eksplodo okaziĝinta dum provo de liberigo de ostaĝoj surferdeke de kidnapita egipta Boeing 737
- Revolucioj de 1989:
- 1992: Flago de Taĝikio oficialiĝis
- 1992: 141 personoj pereis en ĉina aŭtonoma regiono Gŭangŝjio en katastrofo de Boeing 737 apartenanta al China Southern Airlines
- 1994: En Ukrainio eklaboris misio de la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo
- 1996: En Belorusio okazis referendumo plifortiginta povon de la prezidanto Aljaksandar Lukaŝenka kaj enkondukinta naciajn simbolojn el la tempo de Belorusa Soveta Socialisma Respubliko
- 1998: Émile Lahoud iĝis prezidento de Libano
- 1998: Nov-Jorko: amaskomunikila korporacio AOL anoncis, ke ĝi akiros Netscape Communications, la kreinton de Netscape Navigator
- 1999: Mamadou Tandja gajnis prezidentan baloton en Niĝero
- 1999: En Usono aperis filmo Toy Story 2, produktita de Pixar kaj Walt Disney Pictures
- 2007: Aŭstralia Laborista Partio gajnis parlamentan balotadon
- 2012: Piratpartio de Islando fondiĝis
- 2013: Okaze de la fino de Fido-Jaro unuan fojon en la historio de Vatikano oni eksponis publike postrestaĵojn de Sankta Petro
- 2015: Siria enlanda milito: dum rusia interveno en la militon apud siria-turka ŝtatlimo turka ĉasaviadilo F-16 paffaligis rusian bombaviadilon Su-24 — unua kazo dum 50 jaroj ke NATO-membro malkaŝe paffaligis sovetian aŭ rusian aviadilon
- 2016: Registaro de Kolombio kaj FARK subskribis ŝanĝitan pacan interkonsenton, finante la pli ol 50-jaran internan militon
- 2017: Sinajo: 311 personoj pereis kaj 130 vundiĝis en atako de teroristoj el Islama Ŝtato al forlasantoj de sufia moskeo en Bir al-Abd
- 2019: En la 17-a Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso en Gliwice denove venkis reprezentantino de Pollando Viki Gabor, post kantistino Roksana Węgiel
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 1472: Pietro Torrigiano, florenca skulptisto (m. 1528)
- 1627: Theophil Großgebauer, germana evangelia teologo (m. 1661)
- 1632: Baruĥ Spinozo, nederlanda filozofo (m. 1677)
- 1655: Karolo la 11-a, reĝo de Svedio (m. 1697)
- 1690: Carl Theodorus Pachelbel, germana komponisto, orgenisto kaj klavicenisto (m. 1750)
- 1700: Johann Bernhard Bach (la pli juna), germana komponisto kaj orgenisto (m. 1743)
- 1712: Karl Christian Gärtner, germana verkisto kaj retorikisto (m. 1791)
- 1713: Laurence Sterne, angla verkisto, anglikana kleriko (m. 1768)
- 1729: Aleksandr Suvorov, rusia grafo kaj militestro (m. 1800)
- 1746: Christian Heinrich Schmid, germana juristo kaj literatursciencisto (m. 1800)
- 1784: Zachary Taylor, prezidento de Usono (m. 1850)
- 1785: August Boeckh, germana klasika filologo (m. 1867)
- 1796: Stephan Ludwig Roth, transilvania pedagogo, teologo kaj politikisto (m. 1849)
- 1801: Ludwig Bechstein, germana verkisto, bibliotekisto kaj arkivisto (m. 1860)
- 1803: András Tatai, hungara reformita altlerneja instruisto (m. 1873)
- 1815: Grace Darling, heroino kiu helpis savi homojn post ŝiprompiĝo (m. 1842)
- 1821: Gheorghe Ioanovici, hungara politikisto, lingvisto (m. 1909)
- 1826: Carlo Collodi, itala ĵurnalisto, kreinto de Pinokjo (m. 1890)
- 1835: Eduard Pfeiffer, germana sociala aktivulo (m. 1921)
- 1848: Lilli Lehmann, germana operkantistino (m. 1929)
- 1850: László Lukács, ĉefministro de Hungario 1912-13 (m. 1932)
- 1861: Dénes Kovács, hungara ĵurnalisto, juristo kaj lingvisto (m. 1948)
- 1864: Henri de Toulouse-Lautrec, franca pentristo] (m. 1901)
- 1866: Farkas Gyalui, hungara literaturhistoriisto, verkisto, tradukisto (m. 1952)
- 1868: Scott Joplin, usona muzikisto kaj komponisto (m. 1917)
- 1872: Georgij Ĉiĉerin, rusia revoluciulo, sovetia diplomato (m. 1936)
- 1873: Julius Martov, rusia politikisto, gvidanto de menŝevikoj (m. 1923)
- 1875: Nobujuki Abe, japana generalo, lasta ĝenerala guberniestro de Koreio kaj ĉefministro de Japanio (m. 1953)
- 1881: Erwin Magnus, germana verkisto kaj tradukisto (m. 1947)
- 1888: Dale Carnegie, usona verkisto (m. 1955)
- 1894: Elemér Zalotay, hungara arkeologo, bibliotekisto (m. 1968)
- 1902: Artur Immisch, germana komponisto kaj pianisto (m. 1949)
- 1905: János Bíró, hungara historiisto kaj verkisto (m. 1972)
- 1908: Aleksander Ford, pola filmreĝisoro kaj scenaristo (m. 1980)
- 1916: Forrest Ackerman, usona sciencfikcia verkisto kaj redaktoro, esperantisto kaj fakdelegito de UEA pri sciencfikcio (m. 2008)
- 1926: Tsung-Dao Lee, usona Nobelpremiita fizikisto, kunmalkovrinto de tio, ke malfortaj nukleaj fortoj inter elementaj partikloj ne konservas simetrion de pareco
- 1927: Ahmadou Kourouma, eburborda verkisto (m. 2003)
- 1932: Anna Jókai, hungara verkistino, poetino (m. 2017)
- 1933: Mária Bodor, rumania hungara belartistino, scenejdekoraciistino, kostumdizajnistino (m. 2004)
- 1934: Alfred Ŝnitke, sovetia kaj germana komponisto, pianisto (m. 1998)
- 1934: Zoltán Nánási, rumania hungara lokhistoriisto, arkeologo (m. 2011)
- 1940: Yossi Sarid, israela poeto, ĵurnalisto, politikisto (m. 2015)
- 1942: Jean Ping, gabona politikisto kaj diplomato, prezidanto de Afrikunia Komisiono
- 1951: Arturo Pérez-Reverte, hispana verkisto kaj ĵurnalisto
- 1951: Ewa Kurek, pola historiistino, scenaristino, reĝisorino kaj verkistino
- 1958: Alain Chabat, franca aktoro, scenaristo kaj reĝisoro
- 1961: Arundhati Roy, barata verkistino, alimondisma kaj senperforta aktivulino
- 1970: Julieta Venegas, meksika verkistino, komponistino kaj kantistino
- 1973: László Péter, rumania hungara sociologo
- 1975: István Horváth, rumania hungara karikaturisto
- 1978: Katherine Heigl, usona aktorino kaj filma produktistino
- 1981: Celina Jaitli, barata aktorino
- 1993: Ivi Adamu, kipra kantistino
- 1326: Hugo Despenser (la pli juna), favorato de Eduardo la 2-a (Anglio) (n. 1286)
- 1468: Johano de Dunois, franca nobelo, duko de Orleans (n. 1402)
- 1494: Paŭlo Kinizsi, hungara militestro servanta al Matiaso la 1-a (n. ĉirkaŭ 1431)
- 1530: Jacopo Berengario da Carpi, itala kuracisto, kirurgo kaj anatomo (n. 1466)
- 1531: Johannes Oecolampadius, svisa humanisto, teologo, hebreisto, helenisto, predikisto (n. 1482)
- 1536: Ulrich Zasius, germana juristo kaj humanisto (n. 1461)
- 1571: Jan Blahoslav, ĉeĥa teologo, historiisto kaj verkisto (n. 1523)
- 1572: John Knox, gvidanto de skota protestantisma reformacio (n. ĉirkaŭ 1510)
- 1597: György Enyedi, hungara unitariisma episkopo (n. 1555)
- 1650: Manuel Cardoso, portugala komponisto, kantisto, orgenisto, ĥordirektisto (n. 1566)
- 1661: Zheng Zhilong, ĉina pirato kaj politikisto (n. 1604)
- 1667: Wolfgang Conrad von Thumbshirn, germana diplomato kaj juristo (n. 1604)
- 1716: Christian Leonhard Leucht, germana juristo kaj jura historiisto (n. 1645)
- 1722: Johann Adam Reincken, germana komponisto, orgenisto kaj gambovjolisto (n. 1643)
- 1741: Ulrika Eleonora, reĝino de Svedio (n. 1688)
- 1788: Just Christian Stuß, germana teologo kaj filologo (n. 1725)
- 1833: Elise Bürger, germana aktorino kaj verkistino (n. 1769)
- 1834: Pál Bilnitza, hungara-slovaka luterana pastro, instruisto kaj episkopo (n. 1772)
- 1870: Lautreamont, franca poeto (n. 1846)
- 1903: Johann Baptist von Anzer, germana misiisto kaj episkopo (n. 1851)
- 1914: László Réthy, hungara etnografo kaj numismatikisto (n. 1951)
- 1916: Hiram Stevens Maxim, usona inventisto de maŝinpafilo kaj muskaptilo (n. 1840)
- 1919: Johannes Roggenkamp, germana arkitekto (n. 1850)
- 1922: Sidney Sonnino, ĉefministro de Italio (n. 1847)
- 1929: Georges Clemenceau, ĵurnalisto, ĉefministro de Francio (n. 1841)
- 1934: Miĥajlo Hruŝevskij, ukraina historiisto, prezidanto de la Ukraina Centra Konsilio, unua prezidento (n. 1866)
- 1937: Vsevolod Ivanov, poeto, kungvidanto de la Sovetrespublikara Esperantista Unio, kunlaboranto de la Sennacieca Asocio Tutmonda, aktivulo de la Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj, enestanta en Esperanta antologio kaj en Sub la Signo de Socia Muzo, ekzekutita (n. 1900)
- 1938: Ferenc Martos, hungara verkisto, redaktoro kaj poeto (n. 1875)
- 1943: Maurice Rollet de l'Isle, franca hidrografia inĝeniero pri marmapoj, pioniro de kartografia aerfotado, kunorganizanto de neokazinta UK 1914, prezidanto de Espéranto-France, membro de Internacia Centra Komitato, gvidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, aŭtoro de Provo de marista terminaro, Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj (m. 1859)
- 1946: László Moholy-Nagy, hungara artisto kaj profesoro de Bauhaus (n. 1895)
- 1953: Márton Hosszú, hungara pentristo (n. 1894)
- 1953: Endre Veress, hungara historiisto (n. 1868)
- 1956: Guido Cantelli, itala dirigento (n. 1920)
- 1957: Diego Rivera, meksika pentristo de murpentraĵoj (n. 1886)
- 1958: Robert Cecil, ministro de Britio, Nobelpremiita kiel kontribuanto al ekesto de la Ligo de Nacioj, esperantisto (n. 1864)
- 1960: S. Svetrslav Petroviĉ, serba profesoro de porinstruita lernejo, kunlaboranto de Esperanto-gazetoj, aŭtoro de lernolibro por serboj, poeto, Esperanto-verkisto, tradukisto (n. 1899)
- 1960: Ferdynand Goetel, pola prozisto, scenaristo, politikisto (n. 1890)
- 1963: Lee Harvey Oswald, usona krimulo, ligita kun la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy, murdita (n. 1939)
- 1968: István Dobi, hungara politikisto, ĉefministro kaj prezidento (n. 1898)
- 1973: György Páll, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro (b. 1892)
- 1984: István Nemes, rumania hungara juristo (n. 1915)
- 1985: László Bíró, hungara inventisto kaj ĵurnalisto, patentinta globkrajonon (n. 1899)
- 1985: Big Joe Turner, usona bugio-, bluso- kaj rokenrolo-kantisto (n. 1911)
- 1987: Anton Pieck, nederlanda pentristo, desegnisto kaj grafikisto (n. 1895)
- 1991: Freddie Mercury, angla muzikisto, ĉefkantisto de la rokgrupo Queen (n. 1946)
- 1992: Julián Borsányi, hungara milithistoriisto, ĵurnalisto (n. 1903)
- 1998: John Chadwick, brita lingvisto kaj filologo, kiu deĉifris mikenan skribon – linian skribon B (n. 1920)
- 2002: Mihail Devjatajev, soveta flug-aso, eskapinto el sekreta germana koncentrejo (n. 1917)
- 2002: John Rawls, usona filozofo okupiĝanta pri liberalisma teorio pri justeco (n. 1921)
- 2010: Peter Christopherson, brita muzikisto, reĝisoro, projektisto (n. 1955)
- 2012: Aleksandr Ŝevĉenko, sovetia, rusia inĝeniero kaj ĵurnalisto, kunfondinta esperantistan eldonejon Impeto, kunredaktoro de Esperanto-ĵurnalo "Moskva gazeto", Esperanto-vortaristo, tradukinto kaj eldoninto de la romano de Vladimir Varankin "Metropoliteno" (n. 1957)
- 2020: Mamadou Tandja, niĝera oficiro, politikisto kaj prezidento (n. 1938)
- 2020: Kambuzia Partovi, irana filmreĝisoro kaj filma-televida scenaristo (n. 1955)
- 2022: Hans Magnus Enzensberger, germana verkisto (n. 1929)
La 24-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):