Adine Gemberg | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 28-an de aprilo 1860 en Sankt-Peterburgo | |
Morto | 10-an de aŭgusto 1902 (42-jaraĝa) en Wittenberg | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Adine GEMBERG (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1860 en Sankt-Peterburgo, mortinta la 10-an de aŭgusto 1902 en Wittenberg) estis germana verkistino.
Filino de instruisto de la angla kaj de la germana lingvo ĉe la rusa cara kortego tuj post la frua morto de la patri iris al Karlsruhe, kie ŝi laboris kiel karitata evangelia misiistino en malsanulejo. Tie li verkis la unuan libron Die evangelische Diakonie. Ein Beitrag zur Lösung der Frauenfrage, kiu aperis en 1894 en Berlino. En la 1896-a jaro ŝi publikigis samloka la duan verkon, nome Aufzeichnungen einer Diakonissin.
Post edziniĝo al oficiro en 1886 ŝi provis perlabori unue kiel aŭtorino de humuraĵoj en la berlina gazeto "Berliner Volkszeitung". Antaŭ ĉio ŝi famiĝis per la novelo Morphium per kiu ŝi pledis kontraŭ la malfermita traktado de drogproblemoj en familiaj gazetoj. Poste ŝi verkis la en 1898 en Berlino aperintan romanon Der dritte Bruder im Schlaf – Tod - Wahnsinn, kiu servu por ankoraŭfoje substreki sian sintenon koncerne pridroga diskutado en la publiko.