Mapo montrante la distribuon de la Afrikazia lingvaro (bluo).

La afrikazia lingvaro estas lingvofamilio, kun ĉirkaŭ 375 lingvoj [1]. Sume ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj parolas afrikazian lingvon en norda kaj orienta Afriko, la Sahelo, kaj sudokcidenta Azio (inkluzivante ĉirkaŭ 200 milionojn da parolantoj de la Araba). Aliaj nomoj foje donataj al tiu lingvofamilo inkluzivas Ĥamida-Ŝemida (eksmoda), Erythraean[2], kaj Lisramic [3].

La afrikazia lingvaro dividiĝas jene:

Multaj homoj konsideras la Ongotan lingvon Omota, sed ĝia klasifiko restas disputata. Harold Fleming provizore sugestas trakti ĝin sendependa branĉo de ne-Omota Afrikazia.[4]

Statistiko de parolantoj

La etnogeografia distribuo de la familio estas jena (milionoj):



Lingvogrupo SU Eŭropo Azio Afriko Ameriko Oceanio Mondo
Berbera - - - 10.56 - - 10.56
Ĉada - - - 28.74 - - 28.74
Kuŝida - 0.03 0.04 29.24 - - 29.31
Ŝemida 0.03 2.43 60.25 129.46 0.93 0.14 193.24
Egipta (Kopta) - - - - - - 193.24
Omota - - - - - - 193.24
Sumo 0.03 2.46 60.29 198.00 0.93 0.02 261.85



SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.

Originala devenejo

Ne ekzistas interkonsento pri tio kie loĝis la parolantoj de la Pra-Afrik-Azia lingvo, sed tiun lingvon oni ĝenerale kredas deveni de nordorienta Afriko.[5][6] Iuj fakuloj (kiaj Igor Diakonoff kaj Lionel Bender, ekzemple) jam proponas Etiopion, ĉar tiu lando entenas la plej multon el la diverseco de la Afrikazia lingvofamilio kaj ĝi havas tre malsamajn grupojn en streta geografia proksimeco, kion oni ofte konsideras malkaŝiga signo de komuna geografia origino lingva. Aliaj esploristoj (kiaj Christopher Ehret, ekzemple) jam proponas la okcidentan marbordon de la Ruĝa Maro kaj la Saharon. Malplimulto (kia Alexander Militarev) sugestas lingvan hejmlandon en la Levanto (specife, li identigas la Afrikazian kun la Natufia kulturo, de kiu la ŝemida estus la sola branĉo resti hejme.[7]

La ŝemidaj lingvoj konstituas la sola Afrikazia subfamilio nun vivanta ekster Afriko. Iuj fakuloj kredas, ke en historiaj aŭ preskaŭ-historiaj tempoj, parolantoj de ŝemidaj lingvoj revenis en Etiopion kaj Eritreon, dum aliaj, kiel A. Murtonen, disputas tiun vidpunkton, sugestante, ke la ŝemida branĉo eble originis el Etiopio.

Komunaj trajtoj kaj kognatoj

Komunaj trajtoj

Komunaj trajtoj inkluzivas:

Kognatoj

Kognatoj inkluzivas:

Verba paradigmo

En la verba sistemo, la ŝemida, la Berbera, kaj la Kuŝida (inkluzive de Beĝa) ĉiuj atestas prefiksan konjugacion:


Esperanto Araba (ŝemida) Kabyle (Berbera) Saho (Kuŝida; verbo estas "mortigi") Beĝa (verbo estas "alveni")
li mortas yamuutu yemmut yagdifé iktim
ŝi mortas tamuutu temmut yagdifé tiktim
ili (m.) mortas yamuutuuna mmuten yagdifín iktimna
vi (m. sg.) mortas tamuutu temmuteḍ tagdifé tiktima
vi (m. pl.) mortas tamuutuuna temmutem tagdifín tiktimna
mi mortas ˀamuutu mmuteγ agdifé aktim
ni mortas namuutu nemmut nagdifé niktim


Aliaj indicoj

Klasifika historio

Mezepokaj kleruloj foje kunligis du aŭ pli branĉojn de la Afrik-Azia kunen; jam en la 9-a jarcento la Hebrea gramatikisto Judah ibn Quraysh el Tiaret en Algerio perceptis rilatecon inter la berbera kaj la ŝemida (tiun lastan li konis pere de la araba, la hebrea, kaj la aramea).

En la 19-a jarcento ankaŭ eŭropanoj komencis sugesti tiajn rilatojn; do en 1844 Th. Benfey sugestis lingvofamilion entenantan la ŝemidan, la berberan, kaj la kuŝidan (tiun lastan li nomis Etiopika) lingvogrupojn. Samjare T. N. Newman sugestis rilaton inter la ŝemida, kaj la haŭsa, sed tio longe restis ideo disputata kaj necerta.

La Ĥamida-Ŝemida

Friedrich Müller nomis la tradician "Hamida-Ŝemida"n familion en 1876 en sia de:Grundriss der Sprachwissenschaft, kaj difinis ĝin konsistanta el iu ŝemida grupo plus iu ĥamida grupo entenanta la egiptan, la berberan, kaj la kuŝidan grupojn; li eksterigis la ĉadan grupon. Tiuj klasifikoj parte subteniĝis sur ne-lingvistikaj antropologiaj kaj rasismaj argumentoj. (Ankaŭ vidu Ĥamida hipotezo.) Leo Reinisch (1909) proponis kunligi la Kuŝidan kaj la Ĉadan grupojn, antaŭombrante Greenberg-on; sed lia sugesto malmulte akceptiĝis. La ĥamids-ŝemida familio do aspektis jene:

  • Ŝemida
  • Ĥamida
    • Egipta
    • Berbera
    • Kuŝida

Al la Afrikazia

Marcel Cohen (1924) malakceptis la ideon pri distinge aparta Hamida subgrupo, kaj inkluzivigis la Haŭsan (iu Ĉada lingvo) en sia kompara vort-provizo de la ĥamida-ŝemida. Joseph Greenberg (1950) forte konfirmis la malakcepton de Cohen pri Ĥamida, kaj aldonis (kaj subklasifikis) la Ĉadajn lingvojn, proponante la novan nomon Afro-Asiatic (eo:Afriko-Azia) por la familio; preskaŭ ĉiuj kleruloj akceptis lian klasifadon. En 1969 Harold Fleming proponis la agnoskon de la Omota kiel kvinan [tiel!] branĉon, anstataŭ (kiel antaŭe kredate) kiel subgrupo de la Kuŝidaj, kaj tio jam renkontas ĝeneralan akcepton. Kelkaj kleruloj, inkluzive de Harold Fleming kaj Robert Hetzron, poste ĉuis la tradician anecon de la Beĝa en la Kuŝidaj, sed tiu vido ankoraŭ atendas ĝeneralan akcepton.

La eksmoda esprimo ŝemida-ĥamida ne plu estas uzata de lingvosciencistoj, ĉar ĝi baziĝas sur nesciencaj kaj parte rasismaj ideoj pri la konsisto kaj evoluo de la familio, kiuj malĝuste grupigas la neŝemidajn lingvoj en aparta grupo, nomita por la Biblia Ĥam.

Subklasifiko de la branĉoj

Malmulta interkonsento ekzistas pri la sub-klasifado de la kvin aŭ ses menciitaj branĉoj; tamen, Christopher Ehret (1979), Harold Fleming (1981), kaj Joseph Greenberg (1981) ĉiuj interkonsentas, ke la Omota disfendiĝu de la aliaj la unua. Alie:

Piednotoj

  1. laŭ takso de SIL.
  2. angle Tucker 1966 — pro la Greklingva nomo de la Ruĝa Maro
  3. angle Hodge 1972 — pro la Afrkazia radiko signifanta lango
  4. angle[1]
  5. [2]
  6. [3].
  7. [4]

Eksteraj ligiloj