Aksumo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo vd | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 66 800 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 3 868 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 14° 7′ N, 38° 44′ O (mapo)14.121838.7315Koordinatoj: 14° 7′ N, 38° 44′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 131 m [+] | ||||
Areo | 17,27 km² (1 727 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Aksum [+] | |||||
Aksumo (Axum) estas praa urbo en nordo de Etiopio kun ĉ. 40.000 loĝantoj, kiu estis iam centro de la Reĝlando de Aksumo. Ĝi estas nuntempe konata kiel turisma centro pro siaj artaĵoj.
Sur la centra placo de la urbo staras (aŭ kuŝas rompite) 126 grandegaj granitaj obeliskoj. Unu kolono el ili - kuŝanta nun — estis iam alta de 34 m, pezas pli ol 150 tunojn kaj estis la plej alta obelisko de la historio. Oni povas vidi glaptajn kaj ankaŭ orname skulptitajn kolonojn.
Oni elfosis el sub la ruinoj de la praa palaco — kovrita per herbo — 27 skulptitajn ŝtontronojn. Laŭ tradicio, la preĝejo de Sankta Virdulino de Aion el la 17-a jarcento enhavas la originalajn leĝtabulojn de Moseo, kiujn kunportis al Etiopio Meneliko la 1-a, filo de reĝo Salomono kaj Reĝino de Ŝeba. En 1965, Haile Selasie la 1-a konstruigis novan preĝejon apud la malnova.
En la nuna urbo funkcias flughaveno, hospitalo, sancentro ktp..