Unu el la proprecoj de la anda hispana estas ke ĝi estas varianto sen ipsilonismo, pro kio ĝi distingas en la prononcado la literojn <ll> kaj <y>.

La anda hispana estas dialekto de la hispana lingvo parolata en la centraj Andoj, ekde la sudokcidento de Venezuelo, tra Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Bolivio, ĝis la Argentina Nordo kaj la punao de Ĉilio. Ĝi havas influojn ĉefe de la klasika kastilia lingvo, ĉefe en la urboj, dum en la ruraj areoj kaj parto de la urboj, ekzistas influo de la keĉua, de la ajmara kaj de aliaj indiĝenaj lingvoj. Estas fonetikaj, gramatikaj kaj vortotrezoraj diferenciloj.

Bibliografio

Eksteraj ligiloj