Antigvo kaj Barbudo (angle Antigua and Barbuda) estas insularo kaj ŝtato en la regiono Karibio de Ameriko, sur la insuloj Antigvo, Barbudo kaj Redondo, kiuj apartenas al la Malgrandaj Antiloj en la Kariba Maro. La nacia himno de Antigvo kaj Barbudo estas Fair Antigua, We Salute Thee [1].
La ŝtato estas parto de orientkaribia valuta unuiĝo kaj kune kun kvin aliaj karibiaj ŝtatoj kaj du pliaj transmaraj teritorioj de Britio kiel oficialan valuton uzas la orientkaribian dolaron [3][4][5].
La politika sistemo estas liberala demokratio kaj konstitucia monarĥio. La Guberniestro ĝenerala (Governor General) estas la reprezentanto en Antigvo kaj Barbudo de la krono de la Unuiĝinta Reĝlando, la ŝtatestro de Antigvo kaj Barbudo [6][7].
Antigvo kaj Barbudo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.