Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Apusedoj
Chaetura pelagica
Chaetura pelagica
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apusedoj Apodidae
Hartert, 1897
Genroj

Multaj; vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dumfluga komuna apuso

Komunuzaj nomoj

[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu birdo ricevis en Esperanto tri nomojn: cipselo (en PIV, uzita ankaŭ de pluraj verkistoj kiel Karolo Piĉ, Poul Thorsen kaj Jorge Camacho), apuso (en PIV) kaj krome apodo (en PIV). Tamen laŭ la tribo, subfamilio aŭ genroj eblas distingi inter cipseloj (Cypseloidini), apusetoj aŭ salanganoj (Collocaliini), kolokalioj Collocalia, erodramoj Aerodramus, hidrokroj Hydrochrous, pinglovostuloj kaj tipaj apusoj aŭ apodoj Apus. Tiu lasta nomo apuso povas esti uzata por la tuta familio, ĉar de ĝi devenas la nomo de tiu: apusedoj.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

La apusoj estas birdoj aspekte similaj al hirundoj, sed ili vere ne estas rilataj al tiuj specioj de paserinaj birdoj entute; apusoj estas en aparta ordo Apodoformaj, kiun ili iam kunhavis kun kolibroj. La arbapusoj estas tre rilataj al la veraj apusoj, sed formas apartan familion, nome la Hemiproknedoj.

La similaĵoj inter la apusoj kaj la hirundoj rezultis de konverĝa evoluo respegulante similan vivmanieron baze sur kapto de insektoj fluge.

La familia scienca nomo devenas el la greka απους, apous, signife "sen piedo", ĉar apusoj vere havas tre mallongajn krurojn kaj neniam surteriĝas volonte surgrunde, ripozante anstataŭe sur vertikalaj surfacoj. La tradicio priskribi apusojn senpiedaj daūris en la Mezepoko, kiel videblas en la heraldika merleto.

Apusoj estas la plej aeraj inter birdoj kaj kelkaj, kiel la Komuna apuso, eĉ dormas kaj pariĝas dumfluge. Pli grandaj specioj, kiel la Blankgorĝa pinglovostulo, estas inter la plej rapidaj flugantoj en la tuta animala regno. Unu grupo, la apusetoj aŭ kavapusetoj evoluigis sistemon de eĥolokigo por flugnavigi tra malhelaj kavernoj kie ili loĝas, simile al la guaĉaroj. Unu specio, Aerodramus papuensis, estis ĵus malkovrita kiel uzanto de tiu sistemo de flugnavigado dumnokte ankaŭ for de la kavoj.

La apusoj havas tutmondan distribuaĵon en tropikaj kaj mezvarmaj areoj, sed kiel hirundoj kaj murhirundoj, la apusoj de mezvarmaj regionoj multe migras kaj vintras en la tropikoj.

Multaj apusoj havas tipan formon, kun mallonga forkovosto kaj tre longaj reenkurbaj flugiloj kiuj similaspektas al duonluno aŭ bumerango. La flugo de kelkaj specioj havas distingan vipan moviĝon tre diferenca de la hirundoj. Apusoj rangas el la Nana apuseto (Collocalia troglodytes), kiu pezas 5,4 g kaj estas 9 cm longa, al la Purpura pinglovostulo (Hirundapus celebensis), kiu pezas 184 g kaj estas 25 cm longa.

La nesto de multaj specioj estas algluita al vertikala surfaco per salivo, kaj la genro Aerodramus uzas nur tiun substancon, kiu estas la bazo por la apusnesta supo, tradicia plado en orientazia kuirarto, kiu famiĝis en okcidento precize pro la eksterordinareco kaj de la materio kaj de la nomo, kvankam en multaj landoj tio nomiĝas, pro nekono, hirundonesta supo kaj okcidentanoj miskomprenas, ke temas pri koto, ĉar tiu estas la ĉefmaterio de hirundaj nestoj.

Taksonomio kaj evoluo

[redakti | redakti fonton]
SwiftSystematicsOverview.png

Apusoj kaj arbapusoj estis delonge konsiderataj parencoj de kolibroj, konsidero konfirmita de la malkovro de la Jungornitedoj, kiuj estas ŝajne parencoj de apusoj kaj de kolibroj, kaj de prakolibro nome Eurotrochilus. Tradicia taksonomio lokigas la familion de kolibroj nome (Trokiledoj) en la sama ordo kiel la apusoj; la taksonomio de Sibley-Ahlquist lokigas ilin en nova ordo, nome Trokiloformaj, kiu formus superordon kun apusoj kaj arbapusoj (kaj ne pliaj birdoj).

La taksonomio de apusoj estas ĝenerale komplika, kun limaj genroj kaj specioj tre disputataj, ĉefe inter la apusetoj. Analizoj de konduto kaj voĉo estas nefidaj pro komuna paralela evoluo, dum analizoj de diferencaj morfologiaj trajtoj kaj de variaj DNA alportis konfuzajn kaj parte kontraŭdirajn rezultojn (Thomassen et al., 2005).

La Apodoformaj diversiĝis dum la Eoceno, fine de kiu la nunaj familioj jam estis; oni konas fosiliajn genrojn el la tuta mezvarma Eŭropo, inter la teritorioj de la nunaj Danio kaj Francio, kiel ĉe la praa Scaniacypselus (frua-meza Eoceno) kaj la pli moderna Procypseloides (malfrua Eoceno/frua Oligoceno - frua Mioceno). Ankaŭ pragenro foje atribuita al la apusoj, Primapus (frua Eoceno de Anglio), povus esti pli malproksima praulo.

Specioj de la Apusedoj

[redakti | redakti fonton]
  • Genro Cypseloides
    • Punktofrunta cipselo (Cypseloides cherriei)
    • Blankmentona cipselo (Cypseloides cryptus)
    • Fulga cipselo (Cypseloides fumigatus)
    • Blankbrusta cipselo (Cypseloides lemosi) [1]
    • Rocĉilda cipselo (Cypseloides rothschildi)
    • Malhela cipselo (Cypseloides senex)
    • Blankfrunta cipselo (Cypseloides storeri)
    • Brunkola cipselo (Cypseloides rutilus)
    • Nigra cipselo (Cypseloides niger)
  • Genro Streptoprocne
    • Biskutata cipselo (Streptoprocne biscutata)
    • Tepuia cipselo (Streptoprocne phelpsi)
    • Brunkola cipselo (Streptoprocne rutila)
    • Blankkola cipselo (Streptoprocne zonaris)
  • Genro Collocalia
    • Brilapuseto, Collocalia esculenta
    • Kavapuseto, Collocalia linchi
    • Nana apuseto, Collocalia troglodytes
  • Genro Aerodramus
    • Sejŝela apuseto, Aerodramus elaphrus
    • Maskarena apuseto, Aerodramus francicus [2]
    • Hindia apuseto, Aerodramus unicolor
    • Filipina apuseto, Aerodramus mearnsi
    • Moluka apuseto, Aerodramus infuscatus
    • Hirundapuseto, Aerodramus hirundinaceus
    • Blankpuga apuseto, Aerodramus spodiopygius
    • Aŭstralia apuseto, Aerodramus terraereginae
    • Himalaja apuseto, Aerodramus brevirostris
    • Indoĉina apuseto, Aerodramus rogersi
    • Vulkanapuseto, Aerodramus vulcanorum
    • Gvaitheda apuseto, Aerodramus whiteheadi
    • Nudkrura apuseto, Aerodramus nuditarsus
    • Majra apuseto, Aerodramus orientalis
    • Palavana apuseto, Aerodramus palawanensis
    • Salangano, Aerodramus salangana
    • Vanikora apuseto, Aerodramus vanikorensis
    • Palaŭa apuseto, Aerodramus pelewensis
    • Gvama apuseto, Aerodramus bartschi
    • Karolina apuseto, Aerodramus inquietus
    • Atiua apuseto, Aerodramus sawtelli
    • Polinezia apuseto, Aerodramus leucophaeus
    • Markesa apuseto, Aerodramus ocistus
    • Nigronesta apuseto, Aerodramus maximus
    • Blanknesta apuseto, Aerodramus fuciphagus
    • Germana apuseto, Aerodramus germani
    • Papua apuseto, Aerodramus papuensis
  • Genro Hydrochous
  • Genro Schoutedenapus
    • Rara ŝudetenapuso, Schoutedenapus myoptilus
    • Ŝudetenapuso, Schoutedenapus schoutedeni
  • Genro Mearnsia
    • Filipina pinglovostulo, Mearnsia picina
    • Papua pinglovostulo, Mearnsia novaeguineae
  • Genro Zoonavena
    • Malagasa pinglovostulo, Zoonavena grandidieri
    • Pinglovostulo de San-Tomeo, Zoonavena thomensis
    • Blankpuga pinglovostulo, Zoonavena sylvatica
  • Genro Telacanthura
    • Punktita pinglovostulo, Telacanthura ussheri
    • Nigra pinglovostulo, Telacanthura melanopygia
  • Genro Rhaphidura
    • Arĝentpuga pinglovostulo, Rhaphidura leucopygialis
    • Sabina pinglovostulo, Rhaphidura sabini
  • Genro Neafrapus
    • Kasina pinglovostulo, Neafrapus cassini
    • Vesperteca pinglovostulo, Neafrapus boehmi
  • Genro Hirundapus
    • Pintvosta apuso, Hirundapus caudacutus
    • Arĝentdorsa hirundapuso, Hirundapus cochinchinensis
    • Brundorsa hirundapuso, Hirundapus giganteus
    • Purpura hirundapuso, Hirundapus celebensis
  • Genro Chaetura
  • Genro Aeronautes
    • Blankgorĝa apuso, Aeronautes saxatalis
    • Montapuso, Aeronautes montivagus
    • Anda apuso, Aeronautes andecolus
  • Genro Tachornis
    • Antila palmapuso, Tachornis phoenicobia
    • Nana palmapuso, Tachornis furcata
    • Forkovosta palmapuso, Tachornis squamata
  • Genro Panyptila
    • Malgranda palmapuso, Panyptila cayennensis
    • Granda palmapuso, Panyptila sanctihieronymi
  • Genro Cypsiurus (palmapusoj)
  • Genro Apus
    • Alpa apuso Apus melba
    • Punktapuso, Apus aequatorialis
    • Aleksandrapuso, Apus alexandri
    • Ordinara apuso Apus apus
    • Unukolora apuso, Apus unicolor
    • Nianzapuso, Apus niansae
    • Pala apuso Apus pallidus
    • Afrika apuso, Apus barbatus
    • Somala apuso, Apus berliozi
    • Sudafrika apuso, Apus bradfieldi
    • Madagaskara apuso, Apus balstoni
    • Pacifika apuso Apus pacificus
    • Malhelpuga apuso, Apus acuticauda
    • Blankpuga apuso, Apus affinis
    • Nepala apuso, Apus nipalensis
    • Horusapuso, Apus horus
    • Blankpuga kafrapuso Apus caffer
    • Batesapuso, Apus batesi

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kaŭko-valaj sekaj arbaroj
  2. Maskarenaj arbaroj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

apuso (angle)