Aragona | ||
Aragonés | ||
![]() | ||
natura lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
okcitana-latinida lingvaro • ibero-latinida lingvaro | ||
Parolata en | Aragono | |
Parolantoj | 8 500 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 30.000 | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa lingvaro | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Aragono | |
Reguligita de | Akademio de la Aragona Lingvo | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | an | |
ISO 639-2 | arg | |
ISO 639-3 | arg | |
SIL | ARG | |
Glottolog | arag1245 | |
Angla nomo | Aragonese | |
Franca nomo | aragonais | |
Specimeno | ||
La Patro Nia:
| ||
Vikipedio | ||
La aragona lingvo (propranome aragonés) estas latinida lingvo parolata de 10.000 homoj en la nordaj valoj de Aragono. Ĝi estas precipe parolata en la komarkoj Ĥazetanio, Alto Gállego, Sobrarbo kaj Ribagorzo. La dialektoj plej orientaj havas trajtojn de transiro al la kataluna. Ankaŭ pluraj personoj lernas ĝin por ke la lingvo ne malaperu.
Ĝi ne havas ankoraŭ oficialan statuson. Malpli ol 10.000 homoj uzas ĝin, kvankam pli ol 30.000 komprenas la lingvon.
Ĝi uzas latinan alfabeton.
La aragona lingvo enhavas tri ĉefajn dialektojn (okcidenta, centra kaj orienta) kaj la benasqués aŭ dialekto el la valo Benás (Benasque en la hispana), lingvistike inter la aragona kaj la kataluna.
La nomo plej uzata estas aragonés, ĝi estas konata per tiu nomo kaj municipe kaj internacie.
La filologa tradicio uzas la nomo navarro-aragonés aŭ navarroaragonés (Navaro-aragona lingvo) por paroli de la mezepoka lingvo, kiel aliaj latinidaj lingvoj (galaicoportugués aŭ asturleonés).
Pro la histora divido de la lingvo kaj la ne-ekzisto de uniĝinta konsciencio inter la parolantoj de la dialektoj, ĉiu dialekto estas nomata per la nomo de la municipo kie ĝi estas parolata.
Fabla estas alia nomo tre popularigita en la 20-a jarcento. Ĝi venas de la nomo fabla chesa, el la ĉesa dialekto.
La fonemoj estas inter oblikvaj stangoj / /, la alofonoj de fonemo estas inter kvadrataj krampoj [ ], la ortografio estas en kursivo kaj ĝi adaptas sin al la ortografio de la Akademio de la Aragona Lingvo.
Antaŭe | Centre | Malantaŭe | |||
Malvaste | |||||
Mezvaste | |||||
Vaste |
Grafika akcento (á, é, í, ó, ú) indikas pozicio malregula de la tonika akcento.
dulipaj | lipodentaj | interdentals | dentalaj aŭ alveolaj |
palataj aŭ postalveolaj |
velaj | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
senvoĉaj | voĉaj | senvoĉaj | voĉaj | senvoĉaj | voĉaj | senvoĉaj | voĉaj | senvoĉaj | voĉaj | senvoĉaj | voĉaj | |
plozivoj | p /p/ |
b /b/ [b~β] |
t /t/ |
d /d/ [d~ð] |
c, qu /k/ |
g, gu /g/ [g~ɣ] | ||||||
frikativoj | f /f/ |
z /θ/ |
s /s/ |
x, ix /ʃ/ |
||||||||
afrikatoj | ch /tʃ/ |
|||||||||||
nazaloj | m /m/ |
n /n/ [n~ɱ~ŋ] |
ny /ɲ/ |
|||||||||
lateraloj | l /l/ |
ll /ʎ/ |
||||||||||
vibrantoj | rr, r- /rr/ |
|||||||||||
verberantoj | r /r/ (u /ɾ/) |
|||||||||||
alproksimantoj | u /w/ |
i, y /j/ |
Iuj historiaj trajtoj de la aragona en sia evoluado el la latina:
La posesivoj faras la determinantan funkcion, kiam ili staras post la difinita artikolo. La determinita nomo povas stari meze de la kombino:
En iuj okazoj, ne estas bezonata/uzata la artikolo:
Kun iuj substantivoj referintaj al proksimaj parencoj, oni uzas ankaŭ la mallongan formon de la posesivo, kiu ne estas akompanata de artikolo:
La aragona, kiel multaj latinidaj lingvoj, konservas la latinajn formojn ENDE kaj IBI en la adverbialaj pronomoj: en/ne kaj bi/i/ie.
Alie ol en la hispana, la latina -B- restas en la imperfekto de indikativo en la dua kaj tria konjugacioj: teniba (angl. "he had", hisp. tenía, Kat. tenia, Okc. teniá/tienèva, Gal. tiña, Port. tinha)
La aragona lingvo ekspansiis en granda parto de la Iberia duoninsulo dum la mezepoka apogeo de la Aragona Kronlando. Post kiam la reĝa potenco transiris al kastiliaj manoj, komenciĝis konstanta malpligrandiĝo de la lingvolimo internen de la lando. Samtempe, la ĉefurbo Zaragozo, rapide alprenis la lingvon de la nobelaro kaj mem rapide fariĝis fokuso disradianta la kastilian. Tiel, kvin jarcentojn post la ekdekadenco, la lingvon scipovas nur homoj dise en la altaj pireneaj valoj, kie iam la aragona naskiĝis.
La konstitucia demokratio voĉdonita de la vilaĝo en 1978 signifis pliigon de la kvanto de literaturaj laboroj kaj studoj en kaj pri la aragona lingvo. Tamen, ĉi tiu "renaskiĝo" eble estas tro da malfrua por ĉi tiu lingvo.
Kun la "Leĝo 10/2009, de la 22-a de decembro, pri la uzo, protekto kaj promocio de la propraj lingvoj de Aragono", eldonita en la Oficiala Bulteno de Aragono la 30-a de decembro 2009, la aragona lingvo devenis propa lingvo de Aragono.
Kiel preskaŭ ĉiuj lingvoj, la aragona ankaŭ havas dialektojn. Oni povas diri ke en ĉiu valo, estas parolata aparta dialekto.
Ĝi ekzistas propono (farita de Francho Nagore) por dividi la lingvo kvar principaj dialektoj:
Por kelkaj lingvistoj, tiuj grupoj estas kompleksa dialektalaj formitaj de kelkaj paroladoj. Por aliaj, tiu kvar grupoj estas la dialektoj de la aragona kaj la ĉesa aŭ la ĉistabina estus komarka paroladoj.
Aragona lingvo havas tri ortografioj:
Komparo inter la tri ortografioj de la aragona | |||
---|---|---|---|
fonemoj | Ortografio de la Akademio de la Aragona Lingvo | Grafikaj normoj de Osko je 1987 | Ortografio de la SLA |
/a/ | a | a | a |
/b/ | b, v laŭ la latina etimologio. Ex: bien, servicio, val, activo, cantaba, debant |
b Ex: bien, serbizio, bal, autibo, cantaba, debán |
b, v laŭ la latinida etimologio, kiel en kataluna kaj okcitana. Ex: bien, servício, val, activo, cantava, devant |
/k/ |
|
|
|
/kw/ | Se ĝi estas etimologika 'q', kiel en la kataluna kaj iom en la okcitana:
|
cu kiel en la hispana Ex: cuan, cuestión |
Se ĝi estas etimologia 'q', kiel en la kataluna kaj iom en la okcitana:
|
/tʃ/ | ch Ex: chaminera, minchar, chusticia, cheografía |
ch Ex: chaminera, minchar, chustizia, cheografía |
|
/d/ | d | d | d |
/e/ | e | e | e |
/f/ | f | f | f |
/g/ |
|
|
|
/gw/ |
|
|
|
h etimologia, muta post la latina | Skribita laŭ la etimologio. Ex: historia, hibierno |
Non skribite. Ex: istoria,ibierno |
Skribita kiel mezepoka aragona kaj kataluna. Ex: história,hivierno |
/i/ | i | i | i |
/l/ | l | l | l |
/ʎ/ | ll | ll | ll |
/m/ | m | m | m |
/n/ | n | n | n |
/ɲ/ | ny kiel en la mezepoka aragona kaj kataluna Ex: anyada |
ñ kiel en la hispana Ex: añada |
ny kiel en la mezepoka aragona kaj kataluna Ex: anyada |
/o/ | o | o | o |
/p/ | p | p | p |
/r/ | r | r | r |
/rr/ |
|
|
|
/s/ | s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*) | s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*) | s (ankaŭ inter du vokaloj, neniam ss*) |
/t/ | t | t | t |
-t malkomence etimologia, muta en la aragona nuntempa | Skribita kiel en la mezepoka aragona, en la kataluna kaj en la okcitana. Ex: sociedat, debant, chent |
Ne skribita. Ex: soziedá, debán, chen |
Skribita kiel en la mezepoka aragona, en la kataluna kaj en la okcitana. Ex: sociedat, devant, gent |
/u, w/ | u | u | u |
/jʃ/ (orientaj dialektoj) /ʃ/ (okcidentaj dialektoj) |
ix kiel grafía apogo por ĉiuj dialektoj Ex: baixo |
x Ex: baxo |
|
/j/ |
|
|
|
/θ/ |
|
z Ex: zona, Probenza, fez, zentro, serbizio, realizar, berdaz. |
|
Cultismos | Ĝi ne estas notataj la asimilado tendencoj. Ex: dialecto, extension kaj lexico. |
Ĝi etas notataj ĉiaj tendecoj al asimilado. Ex: dialeuto, estensión sed lecsico. |
Ĝi ne estas notataj ĉiaj tendencoj al asimilado. Ex: dialecto, extension kaj lexico. |
Notado de la tonika akcento (en nigro en la ekzemploj) | Hispana modelo, sole en akutaj, ĝi permesas ne akcentuado. Ex:
|
Hispana modelo. Ex:
|
Portugala, kataluna kaj okcitana modelo. Ex:
|
La aragona lingvo (ankaŭ nomita navara-aragona en la mezepoka etapo) ne ĝuis, dum sia historio, la literaturan prestiĝon, kiun akiris la aliaj latinidaj lingvoj de la Iberia Duoninsulo.
Ne estos ĝis la 12-a kaj 13-a jarcentoj kiam la aragona komencos havi plej grandan ĉeeston en la skribitaj dokumentoj. De ĉi tiu periodo, elstaras la Liber Regum —unua ĝenerala historio kun ampleksa rakonta disvolviĝo en latinida lingvo de Iberio—, Dek ordonoj kaj la Vidal Mayor, jura verko kie aperas kompilitaj la foruoj de Aragono. Tekstoj kiel Razón feita d'amor, la Libre dels tres reys d'orient aŭ la Vida de Santa María Egipcíaca prezentas same klarajn aragonajn trajtojn.
La kastilia estas ekde 1500 la unua lingvo por kulturo en Aragono: multaj aragonanoj elstaras skribinte en tia lingvo kaj en la 17-a jarcento la gefratoj Argensola (Bartolomé y Lupercio) iris al Kastilio kaj montris belan uzadon de la kastilia al kastilianoj.
La aragona devenis familia kaj vilaĝa lingvo kaj restis plu en la Pirineoj kie ĝi akiros popolan karakteron. La 16-a jarcento estas malluma: oni ne havas dokumentojn en la aragona, sole aljamiado. En la 17-a jarcento aperis iuj verkistoj kiuj uzos tian lingvon por karakterizi popularajn personaĵojn.
En literara konkurso eldonita en Oska je 1650 oni prezentis tri poemojn en la aragona de Matías Pradas, Isabel de Rodas kaj "Fileno, montañés".
La unuaj pastoradas estas de la 16-a kaj 17-a jarcentoj.