Baziliko de Sankta Petro Basilica Sancti Petri Basilica di San Pietro in Vaticano | |||||
Fronta vido de la baziliko sur Plazo Sankta Petro | |||||
Granda baziliko • papa baziliko • vidindaĵo • rekonilo • paroĥopreĝejo • patriarka baziliko • kristana preĝejo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bazaj informoj | |||||
Loko | Vatikanurbo | ||||
Geografia situo | 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo)41.90222222222212.453333333333Koordinatoj: 41° 54′ 8″ N, 12° 27′ 12″ O (mapo) | ||||
Religia aliĝo | Romkatolika Eklezio | ||||
Jaro de konsekro | 1628 | ||||
Religia statuso | Baziliko | ||||
Arkitektura priskribo | |||||
Arkitekto(j) | Donato Bramante Antonio da Sangallo la Juna | ||||
Arkitektura tipo | preĝejo | ||||
Arkitektura stilo | Renesanco kaj Baroko | ||||
Direkto de fasado | oriento | ||||
Jaro de komenco | 1506 | ||||
Jaro de kompletigo | 1626 | ||||
Konstrukosto | 46,800,052 dukatoj | ||||
Karakterizaĵoj | |||||
Kapacito | 60,000 + | ||||
Basilica Sancti Petri • Basilica di San Pietro | |||||
Bazaj datoj | |||||
Konstrustilo | renesanca arkitekturo • baroka arkitekturo vd | ||||
Arkitekto | Mikelanĝelo • Giuliano da Sangallo • Donato Bramante • Rafaelo • Giovanni Giocondo • Antonio da Sangallo la Plijuna • Baldassare Peruzzi • Bernardo Rossellino • Giacomo della Porta • Jacopo Vignola • Pirro Ligorio • Carlo Maderno • Gian Lorenzo Bernini vd | ||||
Estiĝo | 18-a de aprilo 1506 | ||||
Lando | Vatikano vd | ||||
Situo | Vatikano | ||||
Situanta sur | Placo Sankta Petro | ||||
Situo | |||||
| |||||
Parto de | Pilgrimaj preĝejoj de Romo • Vatikano vd | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | https://www.vatican.va/various/basiliche/san_pietro/index_it.htm | ||||
La baziliko de Sankta Petro (en la latina Basilica Sancti Petri; en la itala Basilica Papale di San Pietro in Vaticano) kaj oficiale Papa baziliko de Sankta Petro, estas katolika baziliko en Vatikano. Ĝi estas en la ĉefpozicio de la tiea Placo de Sankta Petro (itale Piazza San Pietro) kaj ties kupolo hegemonias la horizonton de Romo. Same ĝi estas konsiderata unu el la plej gravaj (aŭ rekte la plej grava) el la sanktaj lokoj de katolikismo.
La konstruaĵo estas unu el la plej gravaj sanktejoj de kristanismo kaj ofte estas nomata "la plej granda kirko". Fakte la katolika estraro en la historio klopodis certigi, ke neniu konstruu pli grandan kirkon; ekzemple ĝi sukcese postulis malgrandigon de la ĉefkirko de Bolonjo. Sed de 1989 ekzistas pli granda katolika preĝejo pri kiu estas polemiko: nome en Jamusukro en Ebur-Bordo oni konstruis kaj konsekris la bazilikon "Nia Sinjorino de la Paco", kiu, laŭ ties propra informo, estas pli alta, larĝa kaj longa ol "Sankta Petro", sed tiuj mezuroj inkludas apudajn konstruaĵojn kaj la kupolalta krucon.
La konstruadon de la baziliko de Sankta Petro komencis la papo Julio la 2-a en 1506; ĝin finis la papo Paŭlo la 5-a en 1612 aŭ la 18-a de novembro de 1626.[1].
Ĉar jam en la 4-a jarcento la imperiestro Konstantino la 1-a konstruigis tiuloke kirkon, temas vere pri rekonstruado. Laŭ legendo temas pri la loko, kie la apostolo de Jesuo Kristo nome Sankta Petro, nome unua episkopo de Antioĥio kaj de Romo, nome konsiderata unua papo, estis krucumita kaj entombigita. Ĉiuokaze poste oni tie entombigis plurajn papojn jam ekde la ekfunkciado de kristanismo.
La baziliko longas 186 metrojn kaj altas per sia kupolo 119 metrojn; ĝia areo superas 15.000 m². La kupolon desegnis Mikelanĝelo Buonarroti. Aliaj gravaj arkitektoj estis Donato Bramante kaj Gian Lorenzo Bernini.
La prabaziliko estis ekkonstruita laŭ ordonoj de la imperiestro Konstantino la 1-a inter la jaroj 326 kaj 330 kaj daŭris 30 jarojn. Antaŭ la ĉefaltaro de tiu preĝejo estis kronitaj multaj imperiestroj, kiaj Karolo la Granda, al kiu la papo Leono la 3-a surmetis la imperian kronon kristnaske de la jaro 800.[2][3]
Fine de la 15a jarcento, post la periodo de la Papado en Avinjono, la prakristana baziliko troviĝis tro difektita kaj minacis detruiĝon. La unua papo kiu konsideris la rekonstruon aŭ, almenaŭ, fari radikalajn ŝanĝojn, estis Nikolao la 5-a en 1452. Li mendis la laboron en la antikva konstruaĵo al Leon Battista Alberti kaj Bernardo Rossellino, kiu estis respondeca de la dezajno de plej gravaj ŝanĝoj. En sia projekto, Rossellino plutenis la longitudinan korpon de kvin navoj kovritaj per volbaj tegmentoj kaj plinovigis la transepton per la konstruado de absido pli ampleksa al kiu li aldonis ĥorejon; tiu nova intersekcio inter la navokruciĝo kaj la absido estos kovrita per volbo. Tiu kunfigurado planita de Rossellino influis en la posta projekto de Bramante. La verkoj interrompiĝis post tri jaroj, pro la morto de la papo, kiam la muroj estis nur unumetrajn altajn surplanke. Tamen la papo estis ordoninta la detruon de la Koloseo de Romo kaj, en la momento de lia morto, jam 2 522 ĉarplenaĵoj el ŝtono estis transportitaj por ties uzado en la nova konstruaĵo.
Post kvindek jaroj, nome en 1505, sub la paporegno de Julio la 2-a, oni rekomencis la verkojn, kun ideo ke la nova konstruaĵo estu taŭga kadro por hejmigi lian tombon; la papo intencis per la verko «pligrandigi sin mem en la popola imago».[4] Por tio oni organizis konkurecon, el kiu ekzistas aktuale diversaj dezajnoj en la Galerio Uffizi en Florenco. La plano iniciatita de Julio la 2-a pluis tra la papotempoj de Leono la 10-a (1513-1521), Hadriano la 6-a (1522-23), Klemento la 7-a (1523-1534), Paŭlo la 3-a (1534-1549), Julio la 3-a (1550-1555) , Marcelo la 2-a (1555), Paŭlo la 4-a (1555-1559), Pio la 4-a (1559-1565), Pio la 5-a (1565-1572), Gregorio la 13-a (1572-1585), Siksto la 5-a (1585-1590), Urbano la 7-a (1590), Gregorio la 14-a (1590-1591), Inocento la 9-a (1591), Klemento la 8-a (1592-1605), Leono la 11-a (1605), Paŭlo la 5-a (1605-1621), Gregorio la 15-a (1621-1623), Urbano la 8-a (1623-1644) kaj de Inocento la 10-a (1644-1655).
La papo Julio la 2-a intencis pluigi la verkojn komencitajn de Nikolao la 5-a, sed en 1505 li decidis la konstruadon de nova baziliko ex-novo (el nulo), laŭ la nova estetiko renesanca.
La konstruado de la aktuala konstruaĵo ekis la 18-a de aprilo de 1506. La projekto estis mendita al la arkitekto Donato d'Angelo Bramante, kiu estis ĵus alveninta el Milano, kaj kiu ricevis la fidon de la papo super la antaŭa arkitekto, Giuliano da Sangallo. Li eĉ respondecis pri la dezajno de la Korto Belvedere. La projekto konsistis el konstruaĵo kun plano de greka kruco enmetita en kvadrato kaj ŝirmita per kvin kupoloj, el kiuj la centra estas plej granda kaj apogita sur kvar grandaj pilieroj, inspire en la Baziliko Sankta Marko, tipe de la Renesanco.[5] La centra kupolo, inspirita en tiu de la Panteono de Romo, troviĝis sur la kruciĝo, kaj la restantaj en la anguloj. Tiu ideo videblis sur medaliono stampita de Caradosso por rememori la lokigon de la unua ŝtono de la templo la 18an de aprilo 1506. En la konstruado de la preĝejo gravis ankaŭ la aplikado de la studaj teorioj de Francesco di Giorgio, Filarete kaj, ĉefe, de Leonardo da Vinci, por preĝejoj de centrigita plano, kies rezulto estas klare inspiritaj sur la plano oklatera de la Katedralo de Florenco.
La verkoj ekis per la detruo de la baziliko prakristana, kio estis tre kritikita ene kaj malene de la eklezio fare de gravuloj kiaj Erasmo de Roterdamo aŭ Mikelanĝelo, kiu kritikis la detruon de la kolonoj de la antikva baziliko.[6] Bramante ricevis kromnomon «ruiniga majstro», kaj Andrea Garner mokis lin per satiro Scimmia («Simio»), publikigita en Milano en 1517, laŭ kiu li prezentas la mortintan arkitekton antaŭ sankta Petro ĉiele, kiu kritikas lian detrufaron kiam tiu proponas eĉ la rekonstruon de la ĉielo.[7] Krom tiuj skandaloj estis tiuj pro la vendado de indulgencoj por la konstruado de la Baziliko, kio poste ludos gravan rolon por la nasko de la Protestanta Reformacio fare de Marteno Lutero (kaj aliaj), kiu vidis la laborojn dum veturado al Romo fine de 1510, kaj baze sur tio li verkos la naŭdek kvin tezojn. Pro ĉio tio, Bramante ne povis vidi la avancon de la verko, ĉar li mortiĝis en 1514, kiam estis konstruitaj nur la kvar grandaj pilieroj kiuj estis devintaj elteni la grandan centran kupolon.
Ekde 1514 ekdirektoris la laboron Rafaelo Sanzio, kun fra Giovanni Giocondo kaj Antonio da Sangallo la Juna, kiu pludirektoris la verkojn, kun Baldassarre Peruzzi, post la morto de Rafaelo en 1520. Ĉiuj el ili ŝanĝis la planon de Bramante, per dezajnoj kiuj inspiriĝis sur la tradicia bazilika plano de latina kruco kun longeco de tri navoj.[5] Sangallo prezentis en 1546 multekostan makedon el ligno, en la aktualo stokita ĉe la baziliko. Li defendis la centrigitan planon ideitan de Peruzzi, ŝirme de enorma kupolo pli granda ol tiu planita de Bramante; tiu estis flankigita de du altaj sonorilturoj.
Giacomo della Porta estis skulptisto kaj arkitekto kiu prilaboris multajn gravajn konstruaĵojn en Romo, inkluzive de la Baziliko Sankta Petro en Vatikanurbo. Kunlaboranto de Mikelanĝelo kaj lernanto de Vignola, estis influita de ambaŭ majstroj. Post la morto de Vignola en 1573, li gvidis la konstruadon de la Baziliko Sankta Petro, kaj poste, kunlabore kun Domenico Fontana, kompletigis la volbon (1588-1590). Alia kunlabora arkitekto estis Domenico Fontana. En 1585 estis elektita Papo Siksto la 5-a. Tiu ĉi nomis lin arkitekto de la Baziliko Sankta Petro. En tiu mendo, li aldonis la lanternon de la volbo kaj sugestis la plilongigon de la interno en navo bone difinita.
Post la morto de Sangallo en 1546, la papo Paŭlo la 3-a mendis la direkton de la verkoj al Mikelanĝelo Buonarroti, kiu reprenis la ideon de Bramante de plano kiel greka kruco. La originala dezajno de Bramante prezentis strukturajn problemojn kiujn devis esti korektitaj. Sub la direktorado de Mikelanĝelo oni starigis la murojn de la absido, de enorma monumenteco. Tamen, la plej grava kontribuo de la granda geniulo estis la granda kupolo kiu troviĝas ĝuste sur la ĉefaltaro kaj la loko kie laŭ la tradicio kuŝas la tombo de la apostolo Sankta Petro. Temas pri strukturo kiu, spite sian pezon, ŝajnas flosi en la aero.[8] Dudekkvar jarojn post la morto de Mikelanĝelo, estis finkonstruita la kupolo laŭ la definitiva dezajno fare de Domenico Fontana kaj Giacomo della Porta, kiuj apenaŭ variigis la planojn de la mastro.[9] La mozaikoj de la interno de la kupolo estas de Giuseppe Cesari, kaj reprezentas la diversajn hierarkiojn de sanktuloj en la ĉiela gloro, estante reprezentata Dipatro en la centra lanterno.
La aktuala aspekto de la baziliko kun formo de latina kruco estis verko de Carlo Maderno, kiu dum la papado de Paŭlo la 5-a aldonis tri novajn navokrucejojn kaj projekciis la fasadon, komponita de gigantaj serioj de kolonoj kaj balkonaroj. La baziliko estis konsiderita finkonstruita en 1626 kaj konsekrita solene fare de la papo Urbano la 8-a, kvankam ankoraŭ restis multaj detaloj finkompletigotaj.
Gian Lorenzo Bernini, je instigo de Aleksandro la 7-a, projekciis la enorman Placon Sankta Petro kaj la kolonaron kiu ĉirkaŭas ĝin. Sur ĝi kaĵ laŭ la tuta perimetro de la placo videblas nombraj statuoj de sanktuloj kaj sanktulinoj de ĉiuj epokoj kaj lokoj. Sur la fasado de la baziliko, la statuoj de dekunu de la apostoloj (escepte sankta Petro), sankta Johano la Baptisto kaj, en la centro, Kristo. Bernini estis ankaŭ la responsulo por plenumi la desegnoj kaj planoj por la sonorilturoj kiuj devis kompletigi la fasadon nefinita de Maderno; la nura turo kompletigita sub la direktoraro de Bernini, inter 1638 kaj 1641, devis esti detruita tuj post ĝia starigo antaŭ la evidentaj signoj de neestabileco de la strukturo. La horloĝoj kiuj okupas la ekstremojn de la fasado estis inkluditaj fine de la 18-a jarcento, kaj estas verko de Giuseppe Valadier, kiu, samtempe, situigis la enorman sonorilon antaŭfandita en unu de la flankaj aloj, kiu estas la nura ero kiu povas esti konsiderata kiel sonorilturo kiam oni decidis ne replanigi la konstruadon de turoj en la fasado.
Bernini okupiĝis ankaŭ pri granda parto de la interna dekoracio de la templo. Lia plej elstara verko estas tiukadre la spektakla baldakeno de masiva bronzo sur la ĉefaltaro de la baziliko. La bronzo uzita en la konstruado de la baldakeno estis elprenita el la kasonaro de la kupolo de la Panteono de Agripo de Romo, kio okazigis la frazon: «Quod non fecerunt barbari, fecerunt Barberini», latina esprimo kiu signifas: «Tion, kion ne faris la barbaroj, faris la Barberini-oj», reference al Urbano la 8-a, sub kies papotempo ĝi estis finkonstruita. Formita de kvar salomonaj kolonoj kun volutoj, prezentas dekoracion kun ŝajnigitaj vegetaĵoj, anĝeloj kaj tolaĵoj; ĉie aperas la abeloj, heraldika simbolo de la familio Barberini al kies familio apartenis la papo.
Bernini intervenis, ankaŭ, en la dekoracio de la interno de la absido, kiun li projektis kiel brila gloro ĉirkaŭ okulo kun la kolombo kiu estas simbolo de la Sankta Spirito, situante sube relikvujon kun la Katedro de Sankta Petro subtenita de la gigantecaj skulptaĵoj bronzaj de la Patroj de la Eklezio. Li ideigis ankaŭ la dekoracion de la pilieroj de la kupolo, kiun li konceptis kiel niĉoj kiuj estu hejmoj de la relikvoj plej famaj de la baziliko; sub lia direktorado oni metis kvar monumentajn skulptaĵojn, kiuj reprezentas sankta Helena, sankta Andreo, sankta Veronika kaj sankta Longinos, kaj li mem okupiĝis el tiu lasta. Tiu granda arkitekto estis sendube la favoraton de la papoj dum la 17-a jarcento kaj lia spuro estas ĉiea en la interno de la templo. Krom la menciitaj verkoj, li ideigis ankaŭ la dekoracion de la Kapelo de la Sanktega Sakramento (Eŭkaristio), kun templeto flankigita per anĝeloj kiuj adoras; la funebran monumenton de la grafino Matilde di Canossa, protektantino de la paparo en la mezepoko; same kiel la tombojn de la papoj Urbano la 8-a kaj Aleksandro la 7-a, ambaŭ ŝlosilaj artaĵoj de la baroka skulptarto.
Multaj aliaj artistoj laboris por la baziliko laŭlonge de la jarcentoj. Inter ili menciendas la skulptisto Alessandro Algardi, aŭtoro de la fama reliefo La forpelo de Atilo, majstroverko de la Baroko, kaj la majstro de la novklasikismo nome Antonio Canova, kiu skulptis la tombon de la papo Klemento la 13-a. Kelkaj verkoj antaŭaj al la propra konstruado de la baziliko utilas aktuale por ties ornamado. Inter ili, estas elstaraj la mozaiko kiu reprezentas La tempeston de la lago Tiberiado, plej konata kiel La Navicella, verko de Giotto (tre reŝanĝita poste), situa ĉe la bazo de la templo; aŭ la funebra monumento de la papo Inocento la 8-a, verko de Antonio Pollaiuolo. Super ĉio, la plej konata artaĵo el ĉiuj kiuj havas hejmon en la baziliko ĉefe en ĝia interno estas la Pietato Vatikana, verko de junaĝo de Mikelanĝelo, unu el liaj grandaj realigoj, kiu estas admirata kaj adorata en la unua kapelo de la dekstra flanko.
La baziliko de Sankta Petro estas unu de la plej grandaj edificoj de la mondo. Ĝi havas 218 m de longo[10] kaj 136 m de alto ĝis la kupolo; ĝi prezentas totalan areon de 23 000 m². La edifico estas konektita kun la Vatikana Palaco tra koridoro laŭlonge kaj flanke de la monumenta ŝtuparo nome Scala Regia, apud la fasado de la placo Sankta Petro, kaj du aliaj koridoroj kiuj konektas ĝin kun la apuda sakristio. Tiuj altetaĝaj trapasejoj estis ideitaj de Mikelanĝelo, tiel ke ties ekzisto ne interrompas la perimetron de la baziliko kaj ebligas la ekziston de branĉejoj en la templo. La ekstero estas konstruita el travertino, kaj karakteriziĝas pro la uzado de la giganta ordo el kiu oni konstruis la atikon. Tiu kunfigurado estis ankaŭ ideo de Mikelanĝelo kaj plurestis en la laŭlonga korpuso aldonita de Carlo Maderno.
La interno de la baziliko estas hejmo de 45 altaroj kaj 11 kapeloj kiuj konservas tre valorajn artaĵojn, inter kiuj kelkaj devenas el la antikva baziliko, kiel la bronza statuo de Sankta Petro (n. 89), atribuita al Arnolfo di Cambio.
La eksteraj muroj de la baziliko, escepte la ĉefan fasadon, komponiĝas el ebenaj surfacoj separataj per pilastroj. La unua korpuso prezentas enormajn niĉojn en kiuj troviĝas skulptaĵoj de sanktuloj enormgrandaj, destinitaj fare de Johano Paŭlo la 2-a al rememoro de sanktuloj kaj fondintoj de nia tempo; sur tiuj troviĝas la grandaj fenestroj kiuj lumigas la internon de la templo. Sur la entablemento malfermiĝas aliaj fenestroj, pli malgrandaj. Kelkaj de la skulptaĵoj kiuj troviĝas en la ekstero estas tiuj de Teresa de Andoj, verko de Juan Eduardo Fernández Cox,[11] Tereza de Jesuo Jornet,[12] Mariana de Jesuo,[13] José María Escrivá de Balaguer, verko de Romano Cosci,[14] Genoveva Torres Morales, verko de Alessandro Romano,[15] Soledad Torres Acosta,[15] Sankta Birgita, Katarina de Sieno, Josep Manyanet y Vives,[16] Sankta Gregorio la Iluminanto,[17] María Josefa Sancho,[18] Marcelino Champagnat,[19] Rafaela Porras y Ayllón, verko de Marco Augusto Dueñas,[18] kaj Sankta Marono, de la sama aŭtoro kaj kiu okupis en 2011 la lastan niĉon kiu restis libera en la baziliko.[20]
La ĉefa fasado de la baziliko havas 115 m de larĝo kaj 46 m de alto.[21] Ĝi estis konstruita de la arkitekto Carlo Maderno inter 1607 kaj 1614. Ĝi estas strukturo pere de la uzado de kolonoj de kolosa ordo kiu enkadrigas la enirejon kaj la «Balkonon de la benoj», loko el kiu oni anoncas al la kredantoj la elekton de nova papo, kaj ekde kie tiu disdonas sian benon Urbi et Orbi. Malantaŭ la balkono troviĝas enorma salono, uzata de la papo por kelkaj aŭdiencoj kaj aliaj ceremonioj, nomita «Aŭlo de la benoj». Poste troviĝas altreliefo de Ambrogio Buonvicino realigita en 1614, titolita La havigo de la ŝlosiloj al Sankta Petro. En la entablemento, situa sub la centra frontono, troviĝas gravurita la surskribaĵo latinlingva:
|
La fasado estas antaŭata de du statuoj de sankta Petro[22] kaj sankta Paŭlo,[23] skulptitaj en 1847 fare de Giuseppe de Fabris kaj Adamo Tadolini, respektive, por anstataŭi aliajn antaŭajn skulptaĵojn realigitajn de Paolo Taccone kaj Mino del Reame en 1461. En la supra parto de la fasado situas la atiko, en kiu malfermiĝas ok fenestroj dekoraciitaj per pilastroj. Kronante la atikon situas balustrado kie estas 13 statuoj 5,7 m altaj: en la centro estas Kristo Elaĉeta, Johano la Baptisto dekstre, kaj dekunu el la dekdu apostoloj, escepte de Sankta Petro. La skulptaĵoj estas, de maldekstro dekstren: Judaso Tadeo, Mateo, Filipo, Tomaso, Jakobo la pli aĝa, Johano la Baptisto, Kristo Elaĉeta, Andreo, Johano la Evangeliisto, Jakobo la pli juna, Bartolomeo, Simono kaj Matiaso. Je ĉiu flanko estas du horloĝoj faritaj en 1785 de Giuseppe Valadier. Sub la horloĝo de la maldekstra flanko estas la sonoriloj de la baziliko. La fasado estis restaŭrita okaze de la jubileo de la jaro 2000.
La portiko[24] troviĝas situa inter la kvin arkoj kiuj malfermiĝas en la fasado kaj la pordegoj de la templo. La enirejo estas flankigita de du rajdaj statuoj: nome de Karolo la Granda (num. 2),[25] maldekstre, verko de Agostino Cornacchini en 1725, kaj de Konstantino (num. 8),[26] verko de Bernini en 1670, situa antaŭ la enirejo de la Vatikana Palaco laŭ la stuparo nome Scala Regia.
La volbo estas dekoraciita per desegno de Martino Ferrabosco sed realigita de Ambrogio Buonvicino, kaj ĝi inkludas la skulptaĵojn de 32 papoj, situaj ambaŭflanke de la lunetoj kiuj enhavas reliefojn en kiuj oni reprezentas epizodojn de la vivo de Sankta Petro.[27]
Sur la muro kiu estas super la ĉefa enirejo de la baziliko troviĝas parto de la mozaiko nomita La Navicella, verko de Giotto kiu jam troviĝis en la antikva baziliko Sankta Petro, kaj estis tiam metita en 1674 (num. 1).[28]
La aliro al la baziliko ekde la portiko fariĝas tra kvin pordegoj, el maldekstro al dekstro estas la jenaj: «Pordego de la Morto», «Pordego de la Bono kaj la Malbono», «Pordego de Filarete», «Pordego de la Sakramentoj» kaj «Sankta Pordego».
La «Pordego de la Morto» (num. 3)[29] estis mendita de la papo Johano la 23-a kaj farita en 1963 de la skulptisto Giacomo Manzú kaj ĝi havas tiun nomon ĉar ĝi estas la pordo de elirejo de la funebraj procesioj de la papoj.[30] Oni montras kvar panelojn: en la unua estas reprezentaĵo de la Elkruciĝo de Kristo kaj de la Ĉielenpreno de Maria. En la dua oni reprezentas la simbolojn de la Eŭkaristio, nome panon kaj vinon. En la tria bildo estas la temo de la morto, reprezentas la murdon de Abelo, la morto de Jozefo, la martiro de sankta Petro, la morto de Johano la 23-a (en angulo videblas al titolo de la encikliko Pacem in terris), la morto en la ekzilo de Gregorio la 7-a kaj ankaŭ ses animaloj en la momento de la morto. En la interna flanko de la pordo troviĝas la spuro de la mano de la skulptisto kaj momento de la Dua Vatikana koncilio en kiu la unua kardinalo el Afriko, nome Laurean Rugambwa, faras omaĝon al la papo.
La «Pordego de la Bono kaj la Malbono» (num. 4)[31] estis verko de Luciano Minguzzi, farita inter 1970 kaj 1977.
La «Pordego de Filarete» aŭ «centra pordego» (num. 5)[32] estis konstruigita de la papo Eŭgeno la 4-a mendita al Antonio Averulino Filarete, kiu faris ĝin inter 1439 kaj 1445. Ĝi estas farita el bronzo kaj dividita en du folioj, el kiu ĉiu montras tri supermetitajn bildojn. En la bildoj de la supra parto oni montras maldekstre Kriston surtrone kaj dekstre la Virgulinon surtrone, en la centraj paneloj estas montrataj sankta Petro donanta la ŝlosilojn al la papo Eŭgeno la 4-a, kaj sankta Paŭlo kun glavo kaj florvazo. La malsupraj bildoj montras la martiron de la du sanktuloj: maldekstre la senkapigo de Sankta Paŭlo, kaj dekstre la krucifikson de Sankta Petro. La paneloj estas enkadrigitaj per medalionoj havantaj la profilojn de la imperiestroj, kaj inter ili frisoj kiuj montras epizodojn de la pontifikado de Eŭgeno la 4-a. En la interna parto troviĝas la malkutima subskribo de la aŭtoro.
La «Pordego de la Sakramentoj» (num. 6)[33] estis konstruita de Venanzo Crocetti kaj inaŭgurita de Paŭlo la 6-a en la 12-a de septembro 1965. En ĝi montriĝas anĝelo kiu anoncas la sep sakramentojn.[30]
La pordego en la dekstra flanko estas la «Sankta Pordego» (num. 7),[34] konstruita bronze fare de Vico Consorti en 1950 kaj estis donita de la papo Pio la 12-a fare de la katolikoj svisaj por la jubileo de tiu jaro. En du plakoj ekzistantaj ambaŭflanke de la pordego troviĝas la blazono de Pio la 12-a kaj la buleo de Bonifaco la 8-a kiu alvokis la unuan jubileon en 1300. En la entablemento de la arko super la pordego estas la skribaĵo: PAVLVS V PONT MAX AÑO XIII. Tuj super la pordego troviĝas la skribaĵo: GREGORIVS XIII PONT MAX. Inter tiuj du skribaĵoj troviĝas la plakoj kiuj rememorigas ties ĵusan malfermon:
IOANNES PAVLVS II P.M. |
IOANNES PAVLVS II P.M. |
PAVLVS VI PONT MAX |
En la jubilea jaro de 1983-1984 por la homa elaĉeto, Johano Paŭlo la 2-a, Ĉefpontifiko, malfermis kaj fermis la Sanktan Pordegon, fermita kaj sigelita de la papo Paŭlo la 6-a en 1976.
|
Johano Paŭlo la 2-a, Ĉefpontifiko, denove malfermis kaj fermis la Sanktan Pordegon la jaron de la Granda Jubileo de la Enkarniĝo de la Sinjoro. 2000-2001.
|
Paŭlo la 6-a, Ĉefpontifiko, malfermis kaj fermis la Sanktan Pordegon de tiu patriarka vatikana baziliko en la jubilea jaro de 1975.
|
Tiu pordego restas fermita kaj mursigelita per cemento ĉe sia interna parto. Nur la papo rajtas malfermi kaj fermi ĝin en la Sanktaj Jaroj, kaj restas tiun tutan jaron malfermita por aliro de la kredantoj kiuj povas akiri indulgencojn. En novembro 2015, la muro kiu estis havinta ĝin sigelita estis detruita zorge, kaj oni elprenis el ties interno kofron kun la ŝlosiloj de la pordego kaj aliaj dokumentoj, kiel preparo por la komenco de la Jubileo de la Mizerikordo.[35]
La interna spaco estas dividita en tri navoj separitaj per grandaj pilieroj. La centra navo[36] estas 187 metrojn longa kaj 45 metrojn alta; ĝi estas kovrita de granda barelvolbo. Inter la jaroj 1962 kaj 1965 tiu navo estis hejmo de la sesioj de la Dua Vatikana koncilio.
Menciindas elstare la partikulara desegno de la planko el marmoro, kiu prezentas elementojn de la antikva baziliko, kiel la egipta disko de ruĝa porfiro sur kiu surgenuiĝis Karolo la Granda la tagon de sia kronigo. La navo prezentas areon de dek mil kvadrataj metroj de mozaikoj, frukto de la laboro de multaj artistoj, ĉefe de la 17-a kaj 18-a jarcentoj, kiaj Pietro da Cortona, Giovanni de Vecchi, Cavalier d'Arpino kaj Francesco Trevisani.
Ĉe la arkoj troviĝas statuoj de la virtoj.[36] Ĉe la maldekstraj pilieroj, el la pordego, la eklezia aŭtoritato, la dia justico, la virgeco, la obeo, la humileco, la pacienco, la justeco kaj la forto. Ĉe la dekstraj pilieroj, el la altaro, la karitato, la fido, la senkulpeco, la paco, la kompatemo, la persisto, la mizerikordo kaj la kuraĝo.
En la pilieroj malfermiĝas niĉoj en kiuj troviĝas la skulptaĵoj de 39 sanktuloj kiuj krome estis fondintoj. Ĉe la dekstraj pilieroj, estas la statuoj de Santa Teresa de Jesús (num. 93, 1754),[37] Santa Magdalena Sofia Barat (num. 93, 1934),[38] Sankta Vincento de Paul (de Pietro Bracci, num. 92, 1754),[39], Johano Eudes[40] Sankta Filipo Neri (num. 91, 1737),[41] Jean-Baptiste de La Salle (num. 91, 1904),[42] la antikva bronza statuo de Sankta Petro (de Arnolfo di Cambio, num. 89, 1300)[43] kaj Don Bosco (num. 90, 1936).[44] Ĉe la maldekstraj pilieroj, Sankta Petro de Alkantara (num. 72, 1713),[45] Sankta Lucia Filippini (num. 72, 1949),[46] Sankta Kamilo de Lelis (num. 73, 1753),[47] Luis Maria Grignion de Montfort (num. 73, 1948),[48] Ignaco Lojola (de Camillo Rusconi, num. 74, 1733),[49] Sankta Antonio Maria Zaccaria (num. 74, 1909),[50] Francisko de Paola (num. 75, 1732)[51] kaj Pierre Fourier (num. 75, 1899).[52]
En la perimetro de la navo videblas, situa sur la entablemento sub la volbo, per literoj de du metroj de alto, la skribaĵo:[53]
|
La epistola navo estas la navo situa dekstre. La unua kapelo estas hejmo de la Pietato de Mikelanĝelo (num. 9).[54] Pli antaŭe en la navo troviĝas la funebraj monumentoj de Leono la 12-a (num. 10),[55] verko de Giuseppe de Fabris, kaj la reĝino Kristina (Svedio) (num. 11),[56] de Carlo Fontana. Poste estas la kapelo de Sankta Sebastiano (num. 13),[57] prezidita de granda mozaiko pri la martiro de la sanktulo, verko de Pier Paolo Cristofari, bazita sur pentraĵo de Domenichino; la plafono estas dekoraciita per mozaikoj de Pietro da Cortona. Sub la altaro konserviĝas, ekde la 27-a de aprilo de 2014, malantaŭ marmora tomboŝtono kun la surskribo «SANCTVS IOANNES PAVLVS PP. II», la restaĵoj de Johano Paŭlo la 2-a.[58]
En tiu kapelo estas ankaŭ la funebraj monumentoj de Pio la 11-a (num. 12)[59] kaj de Pio la 12-a (num. 14),[60] faritaj jam dum la 20-a jarcento.
Poste troviĝas la monumentoj al Inocento la 12-a (num. 15),[61] al Filippo Della Valle en 1746, kaj al Matilda de Toskanio (num. 16),[62] de Gian Lorenzo Bernini en 1633. La venonta estas la Kapela de la Sankta Sakramento nome Eŭkaristio (num. 17),[63] protektita de pordo desegnita de Francesco Borromini. En tiu kapelo oni konservas la Sanktan Sakramenton. Apud la ciborio el bronzo kaj lazurito kiu prezidas la altaron, estas du adorantaj anĝeloj, kaj grandaj olelampoj kiuj brulas permanente. La kapelo estis dezajnita de Carlo Maderno por konekti la aktualan bazilikon kun la antikva. Ĝi karakterizas pro posedo de plafono pli malalta ol la korpuso de la baziliko, pro kio ĝi fermiĝas per atiko kiu kaŝas la diferencan alton de la kovraĵo. Ĝi enhavas du monumentojn: tiu de Gregorio la 13-a (num. 18),[64] de Camillo Rusconi en 1723, kaj tiu de Gregorio la 14-a (num. 19).[65] El tie ekas la ĥorĉirkaŭirejo kiu ĉirkaŭas la spacon ĉirkaŭ la kupolo.
La Evangelia navo estas la navo situa maldekstre. La unua kapelo estas la «Kapelo de la Bapto» (num. 71),[66] dezajnita de Carlo Fontana kaj dekoraciita per mozaikoj de Baciccio realigitaj poste de Francesco Trevisani; la mozaiko kiu troviĝas malantaŭ la altaro imitas pentraĵo de Carlo Maratta ekzistanta en la baziliko de Sankta Maria de la Anĝeloj kaj la Martiroj.
Post tiu kapelo troviĝas la funebraj monumentoj kiuj enhavas la tombojn de Maria Klementina Sobieska (num. 70),[67] verko de Pietro Bracci en 1742, kaj tiujn de la Stuartoj (num. 69),[68] verko de Antonio Canova en 1829, kun la tomboj de la pretendanta reĝo Jakobo la 3-a kaj liaj filoj Karlo Eduardo Stuarto kaj la kardinalo Henriko Benedikto Stuarto. Poste estas la «Kapelo de la Prezento» (num. 67),[69] en kies altaro troviĝas la korpo de la papo Pio la 10-a. Sur ties muroj estas la monumentoj al Johano la 23-a (num. 66)[70] kaj al Benedikto la 15-a (num. 68),[71] realigitaj jam en la 20-a jarcento. Tuj poste, troviĝas la monumento al Pio la 10-a (num. 65),[72] de 1923, kaj la tombo de Inocento la 8-a (num. 64),[73] realigita de Antonio Pollaiuolo en la 15-a jarcento.
Laste, troviĝas la Kapelo de la Ĥorejo (num. 63),[74] prezidita de la Altaro de la Senmakula Koncipiĝo (num. 62).[75] La kapelo estas ĝemela al la Kapelo de la Sankta Sakramento, situa en la flanko de la epistolo, pro kio ĝi montras la saman komponon. Ĉe la lasta piliero antaŭ la ĥorĉirkaŭirejo troviĝas la monumentoj al Leono la 11-a (num. 61),[76] verko de Alessandro Algardi en 1644, kaj al Inocento la 11-a (num. 60).[77]
Ĉar la kirko ne estas sidejo de episkopo, temas ne pri katedralo. Certe la papo estas ankaŭ episkopo de Romo, sed lia oficiala sidejo estas en la baziliko Sankta Johano de Laterano.[78]
Tamen la baziliko estas scenejo de gravaj katolikismaj ceremonioj. Oni celebras tie la proklamon de novaj papoj, la entombigo de mortintaj papoj, la malfermo kaj fermo de jubileaj jaroj kaj la ritoj de la sankta semajno, de pasko kaj de kristnasko, kun la papa beno tutmonda (latine: urbi et orbi).
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas la Bazilikon de Sankta Petro kiel unu el ĉefaj mirindaĵoj de Romo:
|
|
|
|
|
|