Benaoj
etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La benaoj estas etno kun aparta lingvo en la regiono Iringa en sud-centra Tanzanio. En 2001 la nombro de benaoj estis taksita kiel 670.000 homoj[1] aŭ ĝis 2 milionoj [2].

Benaoj praktikas tradician lokan religion, signifaj kvantoj estas islamanoj kaj katolikaj kristanoj.

Tradicia loĝejo de benaoj estas rektangula, kun plata tegmento, ŝirmita de argilo kaj havanta internan korton. Vilaĝoj kutime staras sur montetoj inter la riveraj valoj.

Viroj ofte portas blankajn vestojn, virinoj — la buntajn. Multaj benaoj preferas eŭropstilan veston.

Kuirarto uzas multe da legomoj kaj greno. Benaoj manĝas kaĉojn, supojn kun grenoj kaj legomoj, ankaŭ bananojn kaj aliajn fruktojn.

Tradicia familio estas partriarkia, patrolokita.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri etnografio. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ethnologue
  2. Минц Л. М. // Большая энциклопедия народов : для школьников и студентов/. 2007, c. 510