![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Bengala gipo
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Gyps bengalensis (Gmelin, 1788) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
CR
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bengala gipo aŭ Bengala vulturo (Gyps bengalensis) estas granda taga rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdojn kiel milvoj, agloj, cirkuoj kaj akcipitroj, el kiuj gipoj estas sufiĉe malsimilaj, sed ne tiom disde aliaj similaj rabobirdoj, nome malnovmondaj vulturoj. Tiu specio estas proksime rilata al la eŭropa Gipo (Gyps fulvus). Iam oni supozis, ke ĝi estas pli proksima al la Blankadorsa gipo kaj estis konata kiel Orienta blankadorsa gipo. La specio ekzistis en grandaj nombroj, en Suda kaj Sudorienta Azio ĝis la 1990-aj jaroj, sed poste malpliiĝis rapide laŭ nombroj ekde tiam.[1] En 1985 tiu specio estis priskribata kiel "eble la plej abunda granda rabobirdo de la mondo"[2] kaj ofte konsiderata problemo sed ĝi estas nune rara.[3]
Tiu vulturo konstruas sian neston en altaj arboj ofte ĉe homaj setlejoj en norda kaj centra Barato, Pakistano, Nepalo, kaj sudorienta Azio. La ino demetas ununuran ovon. Birdoj formas ripozajn koloniojn. La populacio estas ĉefe de loĝantaj birdoj.
Kiel ĉe aliaj vulturoj, ankaŭ tiu ĉi estas kadavromanĝanta, kiu manĝas ĉefe el kadavraĵoj de mortintaj animaloj kiujn ĝi trovas per alta ŝvebado super termikoj kaj rigardante aliajn kadavromanĝantojn. Ĝi ofte moviĝas laŭ aroj. Iam ĝi estis la plej multnombra el la vulturoj de Barato.[4]
Ene de la bone konfirmita klado de la genro Gyps kio inkludas populaciojn de Azio, Afriko kaj Eŭropo, oni determinis, ke tiu specio estas baza kaj la aliaj specioj estus pli ĵusaj en siaj specidiverĝo.[5][6]
La Bengala gipo estas tipa vulturo, kun senplumaj kapo kaj kolo, tre larĝaj flugiloj kaj mallongaj vostoplumoj. Ĝi estas multe pli malgranda ol la eŭropa gipo. Ĝi havas blankan kolumon (plumtufon). La blankecaj dorso, pugo kaj subflugilaj kovriloj de plenkreskulo kontrastas kun la resta malhela plumaro. La korpo estas nigreca kaj la duarangaj estas arĝentogrizaj. La kapo estas nuanca al rozkolora kaj la beko estas arĝentogriza kun malhelaj vaksaĵoj. La naztruoj estas fendecaj. Junuloj estas tre malhelaj kaj nur post 4 aŭ 5 jaroj ili akiras plumaron de plenkreskulo. Dumfluge plenkreskulo montras malhelan flugilbordon kaj havas blankan flugillinion en subflugiloj. La subvostaj kovriloj estas nigraj.[7]
Tiu estas la plej malgranda el la vulturoj de la genro Gyps, sed ĝi estas ankoraŭ tre granda birdo. Ĝi pezas 3.5-7.5 kg, estas 75 – 93 cm longa,[8] kaj havas enverguron de 1.92 – 2.6 m.[9][10]
Tiuj birdoj estas kutime neaktivaj ĝis la matena suno varmiĝas la aeron per sufiĉa termiko kiu eltenu ties ŝvebadon. Ili cirklas kaj ascendas en altitudo kaj ariĝas al glitomovo per ŝanĝoj de termikoj. Grandaj nombroj estis iam videblaj en la matenaj ĉieloj super hindaj urboj.[11]
Kiam oni trovas manĝon, ili rapide descendas kaj manĝas vorege, kaj poste ripozos sur proksimaj arboj; oni konas ke foje descendas eĉ post malhelo por manĝi kadavraĵon. Kiam ili manĝas kadavraĵojn ili estas dominataj de la Ruĝkapa vulturo, Sarcogyps calvus.[12] Tuta bovo estis tutpurigita de aro de vulturoj en ĉirkaŭ 20 minutoj.[13] En arbaroj la vido de ties ŝvebo estis ofte indiko de tigropredo.[14][15] Ili povas engluti ankaŭ ostopecojn.[16] Kiam akvo disponeblas tiuj birdoj baniĝas regule kaj ankaŭ trinkas akvon.[17]
Allan Octavian Hume notis baze sur observado de "centoj de nestoj" ke ili ĉiam nestumas en grandaj arboj ĉe loĝejoj eĉ kiam estis konvenaj klifoj najbare. La preferataj nestarboj estis Ficus benghalensis, Ficus religiosa, Terminalia arjuna kaj Azadirachta indica. La ĉefa reprodukta sezono estas novembro al marto; ovodemetado okazas ĉefe en januaro. Nestoj estas kutime en grupoj kaj izolataj nestoj tendencas esti de pli junaj birdoj. Solecaj nestoj estas neniam uzataj regule kaj estas foje reuzataj de la Ruĝkapa vulturo kaj de grandaj gufoj kiaj la Hindia gufo. Nestoj estas kutime preskaŭ 3-futaj diametre kaj duonfutaj dike. Antaŭ ovodemeto la nesto estas kovrataj per verdaj folioj. La ino demetas ununuran ovon kiu estas blanka kun bluecverda nuanco. Oni informis, ke inoj detruas la neston kaze de ovoperdo. Ili estas kutime silentemaj sed elsendas fajfajn kaj rorajn sonojn ĉe nesto aŭ dum kverelado pro manĝado.[18]
La arboj sur kiuj ili regule ripozas estas ofte farbitaj je blanko pro ties fekaĵoj kaj tiu acideco ofte mortigas la arbojn. Tio malbonvenigas ilin ĉe fruktoĝardenoj kaj arboplantejoj.[19]
Oni notis strangan kazon de birdo kaptata en la buŝon de mortanta bovido.[20] Oni izoligis bakteriojn de genro Mycoplasma el histoj el la birdo.[21] Oni kolektis ankaŭ pedikojn el subordo Mallophaga kaj genroj kiaj Falcolipeurus kaj specioj kiaj Colpocephalum turbinatum[22] el tiu specio.[23] Oni kolektis en grandaj nombroj iksodojn kiaj Argas (Persicargas) abdussalami el la ripozarboj de tiuj vulturoj en Pakistano.[24] Specimeno en kaptiveco vivis almenaŭ 12 jarojn.[25]
Oni vidis ekzemplerojn de Grandbeka korvo stxelante manĝon alportatan de plenkreskulo kaj vomatan al junulo.[26] Ili povas ankaŭ manĝi mortintajn vulturojn de sia propra specio[27] dum la Kadavrogrifo estis konstatita manĝanta idojn de mortinta vulturo.[28]
Tiu orientalisa specio estis tre komuna, ĉefe en la Gangaj ebenaĵoj de Barato kaj ofte vidataj nestumantaj en avenuarboj de grandaj urboj de la regiono. Hugh Whistler notis ekzemple en sia gvidilo al barataj birdoj ke ĝi "estas la plej komuna el ĉiuj vulturoj de Barato, kaj devas esti familiara al tiuj kiuj vizitis la Silentoturojn de Mumbajo."[29] T. C. Jerdon notis, ke "[T]iu estas la plej komuna vulturo de Barato, kaj troviĝas en enormaj nombroj ĉie en la lando, ... Ĉe Kalkato videblas sidanta sur la ŝvela kadavro de ia hinduo flosanta aŭ ĉe la tajdo havante apertajn flugilojn atendante ties preparon..."[30] Antaŭ la 1990-aj jaroj ili videblis kiel ĝeno, ĉefe por aernavigado ĉar ili ofte implikiĝis en birdofrapoj.[31][32] En 1990 la specio jam iĝis rara en Andra Pradeŝo en la distriktoj Guntur kaj Prakaŝam. La ĉasado de birdoj por viando fare de la Bandolaoj estis atribuata kiel kialo. Ciklono en la regiono dum 1990 rezultis en nombraj mortoj de brutaro kaj ne trovixgis vulturoj ĉe la kadavraĵoj.[33]
Tiu specio, same kiel la Hindia kaj la Fajnbeka gipoj suferis je 99 % de populacimalpliiĝo en Barato[34] kaj najbaraj landoj[35] ekde komenco de la 1990-aj jaroj. Tiu malpliiĝo amplekse atribuiĝis al venenado pro diklofenako, kiu estas uzata kiel veterinara nesteroida kontraŭsvela medikamento (NSAID), kio lasas restojn en bredobrutaj kadavraĵoj kiuj siavice estas manĝataj de la birdoj.[36] Diklofenako estas ankaŭ mortiga je malaltaj dozoj al aliaj specioj de la genro Gyps.[37][38] Ankaŭ aliaj NSAIDoj estas venenaj, kaj al Gyps kaj al aliaj birdoj kiaj cikonioj.[39] Organokloraj pesticidoj troviĝis el montroj de ovoj kaj histoj el Barato varie en koncentroj el 0.002 μg/g de DDE ĉe muskoloj de vulturo el Mudumalai al 7.30 μg/g en hepateroj el vulturoj de Delhi. Dieldrino variis el 0.003 al 0.015 μg/g. Tiuj pesticidoniveloj tamen ŝajne ne efikis al malpliiĝo.[40] Aliaj hipotezoj estis ke ili suferis pro birda malario, kiel ekzemple okazis ĉe formortoj de birdoj en Havajo.[41]
Oni konstatis birdojn montrante sintenojn kun falantaj koloj kaj tio estis konsiderata simptomo de pesticida venenado,[42] sed kelkaj studoj sugestis, ke tio povas esti termoregula reago ĉar tiu sinteno videblas ĉefe dum varma vetero.[43]
Oni sugestis, ke kazoj de rabio pliiĝis en Barato pro la vultura malpliiĝo.[44]
En Sudorienta Azio la preskaŭtotala malapero de tiu specio estis antaŭa al la nuna diklofenaka krizo, kaj eble rezultis el malpliiĝo de la grandaj naturaj hufulaj populacioj kaj plibonigo de administrado de mortinta brutaro kio rezultis en manko de disponeblaj kadavraĵoj por vulturoj.[45]
Nune nur la populacioj de Kamboĝo kaj Birmo estas stabilaj.[46] Oni sugestis, ke Meloxicam (alia NSAID) kiel veterinara surogato kiu estas nedamaĝa al vulturoj povus helpi al rekupero.[47] Okazis kampanjoj por malpermesi la uzadon de diklofenako en veterinara praktiko en kelkaj sudaziaj landoj.[48]
Konservopolitiko konsideris reenmeton, kaptivbredajn programojn kaj homan manĝigadon aŭ "vulturajn manĝejojn".[49] Du vulturidoj, ŝajne la unuaj kaptivbredataj Bengalaj gipoj, eloviĝis januare de 2007, ĉe Pinjore. Tamen ili mortiĝis post kelkaj semajnoj, ŝajne ĉar ties gepatroj estis neesperta paro reproduktanta la unuan fojon – komuna okazaĵo ĉe rabobirdoj.[50]
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "IUCNredlist" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "BirdLife-factsheet" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "BirdLife-vulture_success" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "RasmussenAnderton2005" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Hume1896" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "JohnsonLernerRasmussenMindell2006" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "PrakashPainCunningham2003" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "SeiboldHelbig1995" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Cunningham1903" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Morris1934" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "AliRipley1978" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Gough1936" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Morris1935" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Grubh1973" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Greenwood1938" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Oaks-etal2004" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "PriceEmerson1966" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Tandan1964" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "HoogstraalMcCarthy1965" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Stott1948" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "McCann1937" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "RanaPrakash2003" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Prakash1988" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Whistler1949" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Jerdon1862" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "GreenNewtonShultz-etal2004" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "SwanCuthbert-etal2006" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "CuthbertParry-JonesGreenPain" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Muralidharan-etal2008" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "GilbertWatsonVirani-etal2007" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "Markandya-etal2008" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "SwanNaidoo-etal2006" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "BirdLife-nepal_vultures" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
Citaĵa eraro <ref>
etikedo kun la nomo "GilbertWatsonAhmed-etal2007" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2
<ref>
etikedo kun la nomo "Reuters-2007-02-23" difinita en <references>
ne estas uzata en antaŭa teksto.; $2