Bernard Golden
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1925
en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono
Morto 19-an de oktobro 2008
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Usono
Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1946–)
esperantologo
arkeologo Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Verkis en Esperanto aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto
vdr

Bernard GOLDEN (naskiĝis la 23-an de novembro 1925 en Newark (Nov-Ĵerzejo), Usono - forpasis la 19-an de oktobro 2008[1]) estis arkeologo kaj aŭtoro de pli ol 1800 artikoloj, recenzoj, beletraĵoj kaj tradukoj en Esperanto.

Li lernis Esperanton en 1946, edziĝis al hungarino kaj ekloĝis en Veszprém (urbo) (Hungario) en 1971. Li laboris en la loka muzeo. Liaj du filoj Daniel Lariko kaj David Alko denaske parolas Esperanton.

Bernard Golden estis multjara korespondanto de la internacia magazino Monato kaj membro de la Akademio de Esperanto (fako: vortaro). Li zorgis pri la pli ol mil Esperantaj terminoj en Dictionarium museologicum (1986).

El liaj beletraj verkoj elstaras la rakontaroj «Hieraŭ - hodiaŭ - morgaŭ» (1982) kaj «Bestoj kaj homoj» (1987), la romanetoj «Infero en aŭtuno» (1993) kaj «Ŝamanoj en la kosmo» (1994), kaj la teatra volumo «Antaŭ la kulisoj» (1994).

Li ĉesis verki en Esperanto en 1998, sed atentigis pri tio, ke tamen li "ne intencas kabei".

Bibliografio de liaj 2898 publikigaĵoj estis enkomputiligita surbaze de lia propra listo en 2009. Alireblon vidu sub 'Eksteraj ligiloj'.

Belliteraturaj verkoj

[redakti | redakti fonton]
Bestoj kaj Homoj, 1986.

Recenzoj

[redakti | redakti fonton]

Pri Bestoj kaj Homoj

Citaĵo
 Bernard Golden, akademiano, tre konata pro liaj filologiaj studoj, prezentas en tiu verko kolekton da rakontoj. Oni ne bezonas taksi iliajn meritojn,

ĉar la plej multo el ili estis premiitaj en literaturaj konkursoj. Ili montras la vivan imagon de la rakontisto, ĉar oni konceptas la rakontojn eltiritaj el realaj okazaĵoj. Tamen, tiuj realaĵoj devas esti imagitaj, ĉar, por ekzemplo, la aventuro en la haremo, certe ne estas travivaĵo de Bernard Golden. Jen la rakontoj kaj ĝiaj premioj: "Bestoj". — "Fetiĉoj kaj fotoj". Unua proza premio, Internaciaj Floraj Ludoj, 1979 — "Bomba vojaĝo". Tria premio, Literatura konkurso, Madrida Esperanto-Liceo, 1980— "Delogado per Krajono". Unua proza premio, Belartaj Konkursoj de UEA, 1982. — "Vigla nokto en la haremo". Dua proza premio, Belartaj Konkursoj de UEA, 1982. — "La tragedio de Ĉerven". Dua premio originala prozo, Literatura Konkurso de Bulgara Esperantisto,

1981 — "Memoraĵoj el Pompejo". Unua proza premio, lnternciaj Floraj Ludoj, 1978. — "La sanktejo". Unua premio (novelo), Internacia Literatura Konkurso "Tridentum" 1977. — "La nekonstruebla turo". — "La malfidela reĝino". Unua premio, originaka prozo, Literatura Konkurso de Madrida Esperanto-Liceo, 1980. — "Meksika aperitivo. — "La novaj antikvaĵoj de s-ro Morales". Dua premio, prozo originala, Literatura Konkurso de Bulgara Esperantisto, 1980. — "Kolombo sur vul kano". 
— G.M.E. Boletín n285 (mar 1988)

Fakaj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. http://www.liberafolio.org/2008/bernard-golden-forpasis

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]