Blankaj brazilanoj | |
---|---|
etno | |
Brazilanoj • Blankulo | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Blankaj brazilanoj (en portugala brasileiros brancos [bɾɐziˈlejɾuz ˈbɾɐ̃kus] estas popolo de hegemonia eŭropa deveno, aŭ foje el Levantenio. Laŭ la censo de 2010, ili totalis 91,051,646 personoj, kaj formas ĝis 47.73% el la brazila loĝantaro.
Brazilo, kiel ĉe aliaj landoj, permesas civitanojn memidentigi sian rasan kategorion. La brazila socia konstruo de la koncepto de "blanka raso" estas diferenca el la koncepto de "blanka raso" ĉe aliaj landoj.[1] Tamen, tio ne signifas, ke tiu socia konstruo ne havas genetikan bazon. Kompleta studo prezentita de la gazeto Brazilian Journal of Medical and Biological Research trovis, ke averaĝe, Blankaj brazilanoj estas (>70%) eŭropanoj.[2] Alia aŭtosoma studo fare de la genetikisto Sergio Pena montris, ke la hegemonia praularo de "Blankaj brazilanoj" estas eŭropa, sed estas ankaŭ indianaj kaj afrikaj prauloj (averaĝe el 80% de eŭropa praularo).[2][3]
Laŭ la historio kaj ties diversaj jardekoj, diversaj tajdoj de enmigrintoj venis de diversaj landoj, kaj tio ŝanĝis la konsiston de la brazila loĝantaro. En la jena tabelo oni rigardas tiun konsiston laŭ difinitajn rasojn.
Brazila loĝantaro, de Race, from 1872 to 1991 (Census Data)[4] | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Etna grupo | Blankaj | Negroj | Indianoj | Aziaj | Nedeklaritaj | Totalo | ||||
1872 | 3,787,289 | 1,954,452 | 4,188,737 | - | - | 9,930,478 | ||||
1890 | 6,302,198 | 2,097,426 | 5,934,291 | - | - | 14,333,915 | ||||
1940 | 26,171,778 | 6,035,869 | 8,744,365 | 242,320 | 41,983 | 41,236,315 | ||||
1950 | 32,027,661 | 5,692,657 | 13,786,742 | 329,082 | 108,255 | 51,944,397 | ||||
1960 | 42,838,639 | 6,116,848 | 20,706,431 | 482,848 | 46,604 | 70,191,370 | ||||
1980 | 64,540,467 | 7,046,906 | 46,233,531 | 672,251 | 517,897 | 119,011,052 | ||||
1991 | 75,704,927 | 7,335,136 | 62,316,064 | 630,656 | 534,878 | 146,521,661 |
La Brazilaj ŝtatoj kun plej altaj procentoj de blankuloj estas la tri situantaj en Suda Brazilo: nome Sankta Katarino, Suda Rio-Grando kaj Paranao. Tiuj ŝtatoj, kun San-Paŭlo, ricevis gravan influon de eŭropaj enmigrantoj en la periodo de la Granda Emmigrado (1876–1914).
La brazilaj subŝtatoj kun plej malalta procento de blankuloj situantas ĉe la Nordo, kie estas forta influo indiana super la rasa konsisto de la loĝantaro, kaj en parto de la Nordoriento, ĉefe en Bahio kaj Maranjo, kie la influo de afrikanoj estas pli forta.[6]
Federaj Unuoj | Blankula loĝantaro 1940(%)[8] | Blankula loĝantaro 2009(%)[9] |
---|---|---|
Sankta Katarino | 94,4% | 85,7% |
Suda Rio-Grando | 88,7% | 81,4% |
Paranao | 86,6% | 71,3% |
San-Paŭlo | 84,9% | 65,8% |
Gojaso | 72,1% | 40,1% |
Rio-de-Ĵanejro | 71,1%* (ĉe la tiama Federala Distrikto*) | 55,0%* (ĉe Metropola Regiono de Rio-de-Ĵanejro*) |
Espirito-Santo | 61,5% | 44,2% |
Minas-Ĝerajso | 61,2% | 47,2% |
Rio-de-Ĵanejrio | 59,8% | 55,8% |
Alagoas | 56,7% | 26,8% |
Pernambuko | 54,4% | 36,6% |
Acre | 54,3% | 26,9% |
Parajbo | 53,8% | 36,4% |
Cearao | 52,6% | 31,0% |
Mato Grosso | 50,8% | 38,9% |
Maranjo | 46,8% | 23,9% |
Sergipe | 46,7% | 28,8% |
Piauí | 45,2% | 24,1% |
Parao | 44,6% | 21,9% |
Rio Grande do Norte | 43,5% | 36,3% |
Amazonio | 31,2% | 20,9% |
Bahio | 28,7% | 23,0% |