Carl Barth
La kuprogravuristo kaj portretofaranto Johann Carl Barth
La kuprogravuristo kaj portretofaranto Johann Carl Barth
Persona informo
Naskiĝo 12-an de oktobro 1787 (1787-10-12)
en Eisfeld
Morto 12-an de septembro 1853 (1853-09-12) (65-jaraĝa)
en Kaselo
Lingvoj germanaitala
Ŝtataneco Saksio-Meiningen
Okupo
Okupo desegnisto • pentristo • gravuristo • verkistotradukisto
vdr

Carl BARTH (naskiĝinta la 12-an de oktobro 1787 en Eisfeld, mortinta la 11-an de septembro 1853 en Kaselo) estis germana kuprogravuristo kaj verkisto.

Vivo

Post la trejnado kiel oraĵisto ĉe la patro en la ateliero en Hildburghausen Barth studis ĉe la akademioj de Stuttgart kaj München. En 1811 li aliĝis al la rondo ĉirkaŭ Peter von Cornelius en Frankfurt am Main.

Inter 1817-19 li vivis kun Friedrich Rückert kaj Karl Philipp Fohr en Romo kaj patroprenis en 1819 la ekspozicion en la palaco Cafarelli. En 1824/25 Barth estis direktoro de la Kuprogravura instituto de la Eldonejo Herder en Freiburg im Breisgau, ekde 1830 li laboris kiel portretogravuristo en Hildburghausen ĉe Joseph Meyer. En la 1853 Barth ĵetis sin el fenestro pro la manio esti persektutita fare de jezuitoj.

Graveco

Barth antaŭ ĉio famiĝis pri la granda nombro da gravuritaj portretoj de la samtempuloj (ĉ. 400, i.a. ŝtalgravuraĵo de Johann Wolfgang von Goethe el 1830). Krome li kopiis gravuraĵe pentraĵojn de la malnovaj artistoj kiel ankaŭ de tiutempaj pentristoj.

Literaturo

Eksteraj ligiloj