Centjara milito | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
milito | |||||||||
| |||||||||
Flankoj | |||||||||
Reĝlando Francio Reĝlando Kastilio Duklando Bretonio (Domo de Blois) Graflando de Ĉampanjo Reĝlando Skotlando Ĝenova Respubliko Reĝlando Bohemio Reĝlando Aragono |
Reĝlando Anglio Duklando Burgonjo Duklando Bretonio (Domo de Montfort-l'Amaury) Reĝlando Portugalio Reĝlando Navaro Graflando Flandrio Graflando Henegovio Duklando Akvitanio Duklando Luksemburgo | ||||||||
La Centjara milito inter la francoj kaj la angloj daŭris de 1337 ĝis 1453. En 1337, la reĝo Eduardo la 3-a de Anglio (Edward III, 1327–1377), ne plu volis ĵuri fidelecon al la franca reĝo Filipo la 6-a de Francio (Philippe VI), pri la teritorio Gujeno (Guyenne, en sudokcidenta Francio). En 1453 je la 17-a de julio, la reĝo Karolo la 7-a de Francio (Charles VII) reprenis Gujenon de Henriko la 6-a (Henri VI). Tio finigis la Centjaran Militon. Sed eblas ankaŭ opinii ke ĝi finiĝis nur en 1475, per la traktato de Picquigny.
La Centjara Milito estas tre grava periodo en la historio kaj de Francio kaj de Anglio kaj de la rilatoj inter tiuj, ĉar ĝi ludis gravan rolon por aferoj kiel reĝa heredo, teritorioj, kaj grava mezepoka valoro: nome la honoro. La centjara milito estis la unua milito en Eŭropo, en kiu oni uzis pulvajn batalilojn kaj en kiu grandparte batalis profesiaj soldatoj, nome pagosoldatoj.[1]
Ĝia nomo "Centjara milito"[2] aperis dum la 19-a jarcento, en lernejaj libroj. Tamen ĉiam mirigis ĝia longdaŭro.
Kvankam la milito daŭris pli ol cent jarojn, malmultaj estis la bataloj, kaj longaj la pacaj momentoj. Tio tamen ne kaŝu la intensan perfortecon kiu regis dum tiu periodo.
Pro la longa daŭro oni dividas la militon en periodojn. Diverslandaj historiistoj ne ĉiam interkonsentas pri ili; angloj emas distingi pli da fazoj. Tiutempe ne estis klare, ke iam la longan serion de bataloj oni komprenos kiel unu longegan militon. Superrigardon donas jena tabelo:
Tempo | Angla historiografio | Franca historiografio |
---|---|---|
1337–1364 | eduarda milito | unua fazo |
1369–1389 | karola milito | |
1415–1429 | milito de Lankastro | dua fazo |
1429–1475 | (fina fazo) |
La unua kaŭzo estis la problemo pri Gujeno. Estas interkonsentita inter fakuloj ke tiu afero estis pli grava ol la dinastia (sukceda) afero.[3] La franca reĝo Sankta Ludoviko (Saint Louis, aŭ Louis IX, 1226–1270), per la Pariza traktato en 1259, permesis al la Angloj okupi teritoriojn sur la kontinento. Sed ili estis parto de la franca reĝlando, kaj la angla reĝo devis ĵuri fidelon pri ili al la franca reĝo, kiu kelkfoje ilin reprenis por pruvi sian potencon, ekzemple en 1294. La angla reĝo Eduardo la 3-a laciĝis pri la francaj limuzurpoj: en 1336 li rifuzis ĵuri. Gujeno estis konsiderinda problemo por la reĝoj kaj de Francio kaj de Anglio: Eduardo la 3-a estis vasalo de Filipo la 6-a de Francio kaj tiele devis rekoni la suverenecon de la reĝo de Francio sur Gujeno. En la praktiko, decido fartia en Gujeno povis esti submetita al plendo antaŭ la tribunalo de Parizo kaj ne al Londono. La reĝo de Francio havis tiel la povon nuligi ĉiujn jurajn decidojn faritajn de la reĝo de Anglio en Akvitanio, kio estis tute neakceptebla por la Angloj. El tiam, la suvereneco sur Gujeno estis celo de konstanta konflikto inter la du monarkioj dum pluraj generacioj.[4]
En 1323, la patro de Filipo la 6-a, nome Karlo de Valois, ekspedicie por la konto de la reĝo Karlo la Bela, kaptis fortikaĵon konstruita de la Angloj en Saint-Sardos, en teritorio de la duko de Gujeno, malgraŭ fortaj protestoj fare de Eduardo la 2-a de Anglio kaj de la najbara senjoro Raymond-Bernard de Montpezat. Tiu lasta plendis per armoj la 16an de oktobro 1323, kiam la reĝa prokuroro de la reĝo de Francio troviĝis en Saint-Sardos por oficialigi la aliancon. Estre de sia truparo, plifortigita de angloj, la senjoro de Montpezat atakis la kastelon de Saint-Sardos kaj ruinigis la vilaĝon. Li mortigis la tutan soldataron kaj eĉ la reprezentanto de Karlo la 4-a estis pendumita.[5] La Parlamento, argumentinte ke la duko de Gujeno ne omaĝis sian suverenon, konfiskis la duklandon en julio 1324. La reĝo de Francio invadis preskaŭ tutan Akvitanion, sed akceptis malvolonte redoni tiun teritorion en 1325. Por rehavi sian duklandon, la reĝo Eduardo la 2-a de Anglio devis subiĝi: li sendis sian filon, la estontan Eduardon la 2-an, omaĝi sed la reĝo de Francio proponis al li nur Gujenon sen Agen. ĉio pliboniĝis en 1327 kiam Eduardo la 3-a rehavis sian duklandon kontraŭ la promeso de milita kompensi.[6] Sed la Francoj, devigis Eduardon la 3-an veni omaĝi, kion li faris la 6an de junio 1329. Tamen, dum tiu ceremonio, Filipo la 6-a konfirmis, ke la omaĝo ne estas farita por la teroj kiuj estis forigitaj el la duklando de Gujeno fare de Karlo la 4-a (partikulare Agen). Eduardo konsideris, ke lia omaĝo ne signifas la rezignon pri la senigitaj teroj.[7][8]
La dua kaŭzo temas pri heredeco. La lasta kapetida reĝo Karolo la 4-a (Charles IV, 1322–1328) forpasis kaj ne lasis filon, kaj ĉiuj liaj fratoj estis mortintaj. Li havis nur fratinon, Izabela (Isabelle), kiu estis edziniĝinta al la angla reĝo Eduardo la 2-a. Ties filo Eduardo la 3-a estis la nova reĝo ekde 1327. La parizaj universitataj profesoroj tamen decidis, laŭ la salfranka leĝo, ke la franca reĝo nepre devis esti la kuzo de mortinta Karolo la 4-a, Filipo la 6-a de la Valeziana dinastio (dynastie des Valois). Eduardo la 3-a rifuzis tion kaj volis esti kaj franca kaj angla reĝo.
Por kompreni la dinastian aferon de 1328, necesas reeniri dekon da jaroj. En 1316, la morto de Ludoviko la 10-a, nur du jarojn post tiu de lia patro Filipo la 4-a, markis la finon de la «kapeta miraklo»: el 987 al 1316, la kapetaj reĝoj ĉiam havis filon por transdoni al tiu la kronon mortintaj. El la unua edzino, Marguerite de Bourgogne kiu estis kondamnita pro malfidelo,[9] Ludoviko la 10-a havis nur unu filinon, Jeanne de Navarre. Je lia morto, lia dua edzino estis graveda de filo. Nome Johano la Postmorta, sed li vivis nur kvar tagojn antaŭ morti.[10]
Ĝis tiam neniam okazis tio: la rekta heredanto de la Reĝlando Francio estas viriino nome Jeanne de Navarre. La tiama decido estis ege grava, ĉar iĝos kutimo aplikota en 1328. La malfidelo de la reĝino Marguerite estis nur ekskuzo por apartigi ŝian filinon Jeanne, kaj elekti Filipon la 5-a (frato de Ludoviko la 10-a) kiel reĝo de Francio. Fakte temis pri geopolitika elekto rezulte de malakcepto de fremdulo kiel edzo de la reĝino kaj estro de la lando. La Kapetoj zorgis laŭleĝe plifortigi siajn posedaĵojn liginte al la krono la posedojn de iliaj vasaloj mortintaj sen masklaj hereduntoj. Filipo la 4-a estis enkondukinta la «clause de la masculinité» (maskla rajto), laŭ la esprimo de Jean Favier.[11] Nur tridek jarojn poste, ĉirkaŭ 1350, monaĥo de la abatejo de Saint-Denis, kiu verkis la oficialan kronikon de la regno, vokis la salfrankan leĝon por plifortigi la lokon de la reĝo de Francio en la propaganda konkurenco kontraŭ Eduardo la 3-a.[12] Tiu leĝo datas el la epoko de Frankoj kaj tio indikas, ke la virinoj devis esti ekskluditaj de la «terre salique». La termino "salique" devenas de la rivero Sala, nuntempe IJssel, en Nederlando, tero de la Saliaj Frankoj.[13] Tiu leĝo estis reprenita, adaptita al la situacio kaj metita kiel argumento en la disputoj pri la legitimeco de la reĝo.
Post la mallonga reĝado de Filipo la 5-a, mortinta li mem sen maskla heredunto, estis lia pli juna frato, Karlo la 4-a, kiu profite de la antaŭaĵo metita de sia pli aĝa frato, kroniĝis en 1322. Sed ankaŭ lia reĝado daŭris malmulte. Mortonta la reĝo decidis, ke, se lia graveda edzino naskos filon, tiu estu reĝo. Sed se temos pri filino, la nobeloj elektu la venonntan reĝon.[14]
Kiam tiu tria kaj lasta filo de Filipo la 5-a mortis sen maskla posteulo en 1328, la dinastia afero estis jena: Isabelle de France, lasta filino de Filipo la 5-a, havas filon, Eduardo la 3-a, reĝo de Anglio.[15] Ĉu ŝi povas transpasigi rajton kiun ŝi mem ne havas laŭ la kutimo fiksita dek jarojn antaŭe? Eduardo la 3-a proponis sin kiel kandidato, sed estis Filipo la 6-a de Valois la elektito.[16] Li estis la filo de Charles de Valois, juna frato de Filipo la 5-a kaj tiele li estis descendanto de la maskloj de la linio kapeta. La pajroj de Francio malakceptis doni la kronon al eksterlanda reĝo, laŭ la sama logiko de nacia politiko de antaŭ dek jaroj.[17][18] Ne tute bonvole, Eduardo la 3-a de Anglio tiam omaĝis al Filipo la 6-a, kaj tiel li iĝis lia vasalo en Gujeno.[19][20]
Eduardo la 3-a, omaĝinta kaj rekonita de la reĝo Filipo la 6-a de Valois, kaj akceptinta rezignojn en Gujeno (sed konservinta la rejton reklami la teritoriojn maljuste konfiskitajn),[21] esperis, ke li povos libere agadi en Skotlando. Sed Filipo la 6-a konfirmis sian apogon al David Bruce. Eduardo la 3-a tiam uzis la ekskuzon de sia reĝa legitimeco por ekmiliti.[22]
La Centjara milito okazis laŭ du grandaj movoj konsiderindaj ene de unusola strukturo: unua periodo, el 1337 al 1380, kiam okazis la malaltigo de la povo de la franca monarkio, post kriza periodo sekvita de reestablo; kaj dua periodo, el 1415 al 1453, kiam reokazis la sama ciklo: malaltiĝo, krizo, reestablo. Tiuj du periodoj estis separitaj de longa batalpaŭzo okazigita de povokonfliktoj en ambaŭ partioj.
Oni povas subdividi tiujn du grandajn periodojn en du fazoj:
Kvankam la milito estis deklarita en 1337, la konflikto ekis nur poste. Ambaŭ reĝoj ne estis riĉaj, kaj devis negoci la impostojn kun siaj respektivaj parlamentoj, nome pruntedoni la necesan monon por la milito.
Tiele la kontraŭantoj ekmilitis pere de aliancanoj intermetitaj. Nome, Eduardo la 3-a de Anglio subtenis Johanon de Montfort kontraŭ Charles de Blois, parenco de Filipo la 6-a de Francio, dum la Hereda milito de Bretonio.[23] Siaflanke, la Francoj subtenis la Skotojn en milito kontraŭ la Angloj.[24].
Dekomence, dum Eduardo la 3-a, kiel nepo de Filipo la 6-a, povis postuli la kronon de Francio, la reĝo de Francio, ne havante postulon pri la krono de Anglio, havis nur unu celon: nome rekuperi Gujenon. Tiele li bezonis premi Eduardon la 3-an de Anglio akcepti la konfiskon kaj finigi siajn postulojn al la krono de Francio.
La Francoj, kun la plifortigo de ĝenovaj solduloj, havis la avantaĝon de marforto. Tiele, la franca ŝiparo rabadis regule la anglajn havenojn[25]. Oni organizis strategion de blokado ĉar la vino de Gujeno kaj la salo de Bretonio aŭ de Poitou estis gravaj por Anglio. Pro tialoj de publika sano: tiam vino estis malpli malsaniga ol akvo kaj salo estis nemalhavebla por la konservado de manĝaĵoj.[26] La komerco de lano al Flandrio kaj de Bordoza vino estis interrompita kaj la anglaj financoj malboniĝis. La flandraj teksistoj ege suferintaj pro la konflikto insurekciis kontraŭ sia grafo Ludoviko la 1-a[27]. Estritaj de Jacob van Artevelde kiu alpoviĝis en Flandrio, alianciĝis al la reĝo de Anglio[28].
Kiam rekomenciĝis la komerco kun Anglio, la Francoj sendis sian ŝiparon al Sluis, ĉe la elfluejo de la kanalo kiu ligas Bruĝon kun la Norda Maro, por devigi marblokadon. La 24an de junio 1340, okazis la la batalo de Sluis, kaj tie la franca ŝiparo, kiu enhavis nombrajn bretonajn ŝipojn[29], suferis totalan malvenkon kiu ŝanĝegis la avantaĝon de la franca marŝipa forto. Tiu malvenko finigis la projekton sendi francajn trupojn por subteni la Skotojn, kaj permesis al Eduardo la 3-a de Anglio rekomenci la komercon de lano[30]. Komence de la 1340-aj jaroj, la reveno de anglaj lanoj ne rekuperis tamen la prosperon en Flandrio kaj tial la aŭtoritato de Jacob van Artevelde estis opoziciata. Krome, la papo Klemento la 6-a estis elsendinta ekskomunikon por la Flandroj[31], Ludoviko de Flandrio sukcesis venki en la graflandon kaj devigis Jacob van Artevelde reagi per fuĝo antaŭen. Tiu lasta malagnoskis la grafon de Flandrio kaj proponis la graflandon al Eduardo de Woodstock, filo de Eduardo la 3-a de Anglio, nome estonta Nigra Princo. Sed estis tro malfrue por li. Opoziciata eĉ en sia propra urbo Gento, Jacob van Artevelde estis murdita dum insurekcio la 17an aŭ la 24an de julio 1345. Tiam Flandrio abandonis Eduardon la 3-an kaj realianciĝis al Francio[32].
Fortigita pro sia nova marforto, armeo de Eduardo la 3-a de Anglio elŝipiĝis en Brest en 1343. Tamen, lia aliancano Johano de Montfort estis kaptita en Nantes, poste mortigita en 1345. Charles de Blois restis la nura kandidato al la duklando de Bretonio. Oni subskribis batalhalton en Bretonio, kaj la Angloj retenis la kontrolon de Brest ĝis 1397.
Timante anglan invadon, Filipo la 6-a sukcesis konvinki sian iaman skotan aliancanon por ataki Anglion el la nordo ĉar, Eduardo la 3-a estis grupiginta sian armeon en la sudo de la lando, kaj tial la skota landlimo devis esti malforte defendita[33]. La 7an de oktobro 1346, Davido la 2-a de Skotlando, reĝo de Skotlando, atakis Anglion estre de 12 000 homoj. Sed li estis kaj venkita kaj kaptita en la batalo de Neville's Cross. Eduardo la 3-a de Anglio jam estis libera por elŝipiĝi en Francion.
Tiu periodo distingiĝis per anglaj venkoj. Estis rajdadoj, grandaj bataloj kaj militpaŭzoj. Jen la gravaj bataloj:
La 8-an de majo 1360, la angloj kaj la francoj traktatis. Ili subskribis la Bretinjan packontrakton (Brétigny), per kiu Francio perdis multe da teritorioj. Krome ĝi devis pagi por la liberigo de reĝo Johano ostaĝmonon. Anglio rezignis pretendi la francan reĝecon.
La nova franca reĝo, Karolo la 5-a (Charles V le Sage, 1364–1380) volis repreni la perditajn teritoriojn. Tiucele, li decidis lacigi la Anglojn, ĝenante iliajn rabadojn. Kiam la Angloj ekvenis, oni kaŝis ĉion. Tiel, la Angloj ne povis manĝi, loĝi, kaj finfine, ili preferis foriri. La Angloj kiuj ne partoprenis la militon ekpensis ke tio sennecese multe kostis. Iuj ribelis pro diversaj kialoj, ekzemple en 1381 (la kamparana ribelo en sudorienta Anglio).
Iom post iom, la Francoj reprenis teritoriojn, kaj finfine, la Angloj gardis nur Kalezon (Calais, norda Francio), Breston (Brest), Bordozon (Bordeaux) kaj Bajonon (Bayonne, sudokcidenta Francio).
Dum tiu periodo okazis nova milito: la intercivitana milito inter la Armanjakoj kaj la Burgonjanoj. Fakte, la nova franca reĝo, Karlo la 6-a (Charles VI le Fou, 1380-1422), freneziĝis en 1392. Tial la povon volis preni liaj onkloj. Inter ili, la Burgonja duko Filipo la 3-a (Philippe III le Hardi) estis unu el la plej potencaj. Kiam li forpasis en 1404, la Orleana duko prenis la reĝan povon. La filo de Filipo, Johano Sentima (Jean sans Peur) volis la povon kaj pro tio li mortigis la Orleanan dukon je la 23-a de novembro 1407. Honora milito ekis. La filo de la Orleana duko fondis la grupon de la Armanjakoj por kontraŭi la grupon de la Burgonjanoj (vidu Civila milito inter armanjakanoj kaj burgonjanoj). Tiu milito apartenas al la Centjara Milito, ĉar tiuj grupoj kelkfoje aliancis kun la Angloj, ekzemple en 1418.
Pro la reĝa frenezo, je la 21-a de majo 1420 estis subskribata traktato inter la Francoj kaj la Angloj. Karolo la 6-a edzigis sian filinon Katerinon al la hereda filo de la angla reĝo, estonta Henriko la 6-a (Henry VI). Plie, li akceptis ke post lia morto Henriko la 6-a iĝu franca reĝo.
La Angloj denove konkeris teritoriojn en la kontinento. En 1415 ili venkis la Francojn apud Azincourt. En 1424 ili prenis Vernejon (Verneuil) kaj poste urbojn en la Mena regiono (le Maine). En 1428 ili sieĝis Orleanon (Orléans). Johana de Arko (Jeanne d'Arc), kiu estis konvinkinta la reĝon pri sia misio, venis je la 29-a de aprilo 1429 kaj forpelis la Anglojn. La franca reĝo Karolo la 7-a (Charles VII le Victorieux) povis firmigi sian memon. Li subskribis la Arasan (Arras) packontrakton je aŭgusto de 1435.
Karolo la 7-a preparis sian landon por repreni multe da teritorioj. Li kreis konstantan, trejnitan armeon. En 1449, li forpelis la Anglojn el Normandio kaj el Gujeno. Li venkis la Anglojn apud Forminio (Formigny) en 1450, kaj apud Kastijono (Castillon) en 1453. Post tio Bordozo subiĝis al Francio. Nur Kalezo restis angle regata (ĝis 1559).
En 1453 ankaŭ komenciĝis la Milito de la Rozoj (War of the Roses) en Anglio. Ne okazis pliaj bataloj inter Anglio kaj Francio.
En 1475 la Pikinja traktato (Picquigny) inter la franca reĝo Ludoviko la 11-a (Louis XI) kaj la angla reĝo Eduardo la 4-a (Edward IV) finis la centjaran militon.
La anglaj gereĝoj tamen plu oficiale nomis sin "reĝoj de Francio", ĝis la jaro 1815.
La bretonoj troviĝis geografie proksime de la moviĝanta batalfronto, kaj estis atendeble, ke la rezulto de la milito influos ilian sorton. La angloj promesis al ili aŭtonomecon kaj efektive, dum ili regis Bretonion, ne multe enmiksiĝis en internajn aferojn. Post la morto de la duko Johano la 3-a de Bretonio de 1341 ĝis 1364 okazis la sukceda milito de Bretonio. En 1347 Francio konkeris Bretonion. En la batalo de Auray (1364) la bretona duko Johano la 5-a helpis la anglojn, kaj la francoj malvenkis. Tamen en 1365 per la unua traktato de Guérande Bretonio iĝis dependa de Francio, sed kun konsiderinda aŭtonomeco; fakte la duko de Bretonio povis elekti sian reĝon inter la du landoj kaj elektis la francan.
La iama franca parto de Eŭskio en 1223 iĝis angla teritorio. La rilato inter angloj kaj eŭskoj estis neklara; unuflanke la angloj deziris aliancon kaj promesis aŭtonomecon, aliflanke ili plurfoje rabatakis la eŭskojn. Eŭskio restis angla reĝa posedaĵo ĝis 1461.
|
|