Difino provas klarigi, kio io estas. Ordinare ĝi prezentas novan nocion aŭ novan vorton. Tial ĝi uzas alian vortumon ol la difinaĵo mem, sufiĉe simile al ĉirkaŭfrazo. La tuton de difinaĵo plus difino oni povas nomi gloso.

Fakoj kaj vidpunktoj

Difino estas temo de filozofio unuflanke, de vortoscienco – alinome leksikologio – aliflanke. Ofte okazas mikso de tiuj vidpunktoj. Terminoscienco certagrade devas ilin miksi pro sia meza situo.

Filozofia vidpunkto

Bazo de filozofia pritrakto de difino estas trovebla ĉe aristotelo. Kontribuis modernaj aŭtoroj, precipe logiskistoj, kiel Bertrand Russell kaj Rudolf Carnap.

Filozofio ne interesiĝas pri la komunika uzo de difino, ekzemple por instrui la sencon de vorto al lingvolernanto aŭ infano, sed al epistemologia uzo de ĝi, tio estas al difino kiel rimedo por kompreni la mondon aŭ por difini nocion pli precize, ol oni faras ordinare.

Sekve filozofio studas sciencajn difinojn, per kiuj oni fiksas sencojn: la tasko ne estas ĝuste vortumi jaman sencon de komuna vorto, sed doni al ĝi klaran, nedisputeblan sencon, ligi ĝin al utila, eventuale nova nocio. Tipajn ekzemplojn de tiaj difinoj prezentas matematiko: en ĝi oni ne konstatas, ke iu vorto kutime ricevas tian aŭ tian sencon. Male oni kreas la sencon, kiun la vorto de tiam surprenos. Tia difino povas esti malĝusta pro mallogiko: se ĝi kontraŭdiras aliajn nociojn, aŭ igas la vortprovizon malkohera aŭ redunda. Sed ĝi ne dependas de uzo: kiu uzas la vorton nekonforme al la difino, tiu eraras.

Alia filozofia postulo estas, ke difino priskribu la esencon de la difinaĵo, ne duarangan econ. Do ekzemple homo difiniĝas kiel racia estulo. Tio supozas, ke oni akordiĝas pri esenco kaj malesenco. Sed precipe tio ignoras la eblojn de la difinuzanto. Difini zebron per ĝiaj klaso kaj vivosciencaj ecoj certe taŭgas por sciencisto, sed por ordinarulo io simila al ĉevalsimila besto kun blanka-nigraj strioj pli taŭgas, ĉar la sciencajn ecojn li ne komprenas aŭ ne povas provi. La diskuto pri esenceco iĝas malpli akra, se oni memoras, por kiu leganto kun kiaj antaŭkonoj kaj en kiaj vivkondiĉoj oni verkas difinon.

Vortoscienca vidpunkto

Vortoscienco aŭ leksikologio ne pretendas, ke vortoj, nocioj, lingvo prezentu koheran tuton sen kontraŭdiroj. Por ĝi difinoj spegulas la sencojn, kiujn parolantoj donas al vortoj. Tiuj sencoj povas esti malprecizaj, malkoheraj kun aliaj vortoj, kaj eĉ malkoheraj de unu parolanto al alia. Tiaj situacioj ne estas facile prezenteblaj, kaj ofte vortaristoj provas normi aŭ glatigi, kaj tiel proksimiĝas al la filozofia vidpunkto.

Terminoscienca vidpunkto

Terministoj frontas mezan situacion: ili verkas pri fakvortoj, kiuj estas konscie elektataj kaj uzataj far fakuloj. Fakuloj ofte modifas la sencojn de fakvortoj laŭ la evoluo de siaj teorioj, laŭ siaj diversaj skoloj, kaj tiel plu. La laboro do estas en la kampo de lingvoplanado, kaj devas ofte kompromisi inter priskriba kaj preskriba sintenoj.

Difinarto

Tipoj de difinoj

Difektoj de difinoj

Difino povas maltrafi sian celon, se ĝi malĝustas. Ĝi povas esti fantazia, esti tro larxga (ampleksante sencojn, kiujn la vorto ne havas), tro mallarĝa (ne ampleksante sencojn, kiujn la vorto havas), kaj tiel plu. Difino ankaŭ estas lingva verko, kaj de ĝi oni ordinare atendas stilajn kvalitojn, kiaj klaro, koncizo, al kiuj ĝi povas malkonformi. Fine estas ankaŭ kelkaj formalaj difektoj, pli aŭ malpli akceptindaj: