Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao | |||||||||||||||||||||||||||
Plena origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| |||||||||||||||||||||||||||
Ernestaj duklandoj • ŝtato | |||||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||||
Areo:
|
562 + 1415 km² (Koburgo + Gotao)
| ||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
74.818 + 182.359 (Koburgo + Gotao)
| ||||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto:
|
germanoj
| ||||||||||||||||||||||||||
germana
| |||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
|||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
1826 Rearanĝo de ernestaj duklandoj
| ||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
1918 Novembra Revolucio
| ||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao, germane Herzogtum Sachsen-Coburg und Gotha [ZAKSn KOburk unt GOta], estis duobla duklando germana en persona unio. Ĝi konsistis el la duklandoj Koburgo (Coburg) kaj Gotao (Gotha). Ĝi ekzistis inter 1826 kaj 1918.
La duklando estiĝis laŭ decido de la saksa reĝo Frederiko Aŭgusto la 2-a en 1826, kiam li principe nove organizis la ernestajn duklandojn. Post la formorto de la linio Saksio-Gotao-Altenburgo la duko de Saksio-Hildburghausen ŝanĝis sian duklandon kun Saksio-Altenburg. La linio Saksio-Meiningen ricevis Saksion-Hildburghausen kaj de Saksio-Koburgo-Saalfeld la parton Saalfeld kaj la oficon Themar kaj la lokojn Mupperg, Mogger, Liebau kaj Oerlsdorf. La duklando Saksio-Koburgo-Saalfeld ricevis anstataŭe la duklandon Saksio-Gotao, de Saksio-Hildburghausen la oficojn Königsberg en Bavario kaj Sonnefeld kaj de Saksio-Meiningen la posedaĵojn Callenberg kaj Gauerstadt.
Al la duklando Koburgo apertenis krome ekde 1816 la princlando Lichtenberg apud la rivero Nahe, sed en 1834 la duko vendis ĝin al Prusio.
Kiam la germana monarkio finiĝis post la Unua mondmilito, la duobla duklando en 1918 disfalis al la "liberaj ŝtatoj" (= respublikoj) de Koburgo kaj Gotao. Post plebiscitoj Koburgo aliĝis al Bavario kaj Gotao al Turingio.
|
|
|