Esperanto-Ligo en Israelo
Emblemo de Esperanto-Ligo en Israelo
Lando  Israelo
Fondiĝo 1950
prezidanto Amri Wandel
vicprezidanto Jehoŝua Tilleman
kasisto Ŝlomo Ŝaĥar
Interretejo www.esperanto.org.il
vdr

La Esperanto-Ligo en Israelo (ELI, foje ankaŭ nomata per la hebrea nomo האגודה לאספרנטו בישראל) estas la nacia Esperanto-Asocio en la lando Israelo. Ĝi estas ligita kiel landa asocio al UEA kaj eldonas la revuon Israela Esperantisto.

Agadoj

ELI havas libroservon kaj organizas ĉiujarajn aranĝojn. La presita organo estas Israela Esperantisto.

Internacie aparte aktiviga evento por la nacia movado estis la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 1986, kiu gastis en la israela marborda loĝloko Hadassah Neurim. Tiun sukceson daŭrigis pli ol kvaronjarcenton poste la Internacia Junulara Kongreso de TEJO en somero 2013 en Nazareto.

Strukturo

ELI havas lokajn klubojn en Tel-Avivo kaj Hajfo

En la jaroj 2001-2008 Josef Ŝemer estis prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj poste ĝis sia morto en 2012 estis ĝia sekretario kaj kasisto; la prezidantan postenon post li transprenis Amri Wandel (stato de aprilo 2014).

Historio

ELI originas el la Palestina Esperanto-Ligo kreita de cionismaj judoj en mandata Palestino en la 1920-aj jaroj. En la Jarlibro de UEA de 1950 ĝi aperas unuafoje sub la nuna nomo, ĝis inkluzive 1959 ankoraŭ kun Izraelo. La ligo aliĝis al UEA en 1961.

Dum en la unuaj jaroj de la Esperanto-movado unuflanke estas multaj judaj esperantistoj, sed aliflanke la esperantistaj propagandistoj aparte en okcidenta Eŭropo tendencis prisilenti la kulturajn radikojn de Esperanto aparte en la judaj komunumoj de orienta kaj centra Eŭropo, ekde la dua mondmilito kaj la persekutoj kaj de eŭropaj judoj kaj eŭropaj esperantistoj tiuj komunaj kulturaj radikoj ne plu prisilentiĝas, sed en ĵurnalismaj artikoloj ofte aparte akcentiĝas.[1]. Foje Esperanto eĉ nomiĝis la "tutmonda jida".[2]

Deklaro de 2023 pri la milito en Gazao

La 13-an de novembro 2023, ELI dissendis komunikadon[3][4] de la Esperanto-Ligo en Israelo, pri la militan intervenon de Israelo en Gazao. La deklaro asertas, ke «En la spirito de la Zamenhofa revo pri monda paco, Esperanto-Ligo en Israelo kondamnas ĉiujn militojn kaj subtenas diplomatiajn solvojn de konfliktoj»; tamen, por ke la militkrimoj de la 7-a de oktobro de ripetiĝu, «nepras ekstermi la regnon de Ĥamas». La deklaro pludiras, ke «Bedaŭrinde ankaŭ la palestinaj loĝantoj de la Gaza-Strio multe suferis, suferas kaj suferos pro la milito», sed tio, laŭ ELI, ne eviteblas «por ebligi daŭripovan solvon de la konflikto kaj estontan rekonstruon de Gaza kaj de la ĉirkaŭa regiono en Israelo, profite por ambaŭ popoloj».

Sidejo

Post tri-jara serĉado, la 26-a de julio 2021 estis subskribita la kontrakto por la aĉeto de oficejo por E-Ligo en Israelo. La oficejo troviĝas en la nova oficeja turo Alon2 (finkonstruita 2017), en la komerca koro de Tel-Avivo, 8 minuta promeno de la trajna stacidomo "Ŝalom" kaj kun abundo da trafikaj konektoj (interalie buslinioj kaj estonte la metroo) tuj apude. La oficejo ebligos al ELI uzi la komunan kunvenejon por kursoj kaj eventuale por la kunvenoj de la Tel-Aviva E-klubo. Ĝi cetere estas bona investo: pro la pandemio la prezo pagita de ELI estas du trionoj de la prezo antaŭ la pandemio. La serĉadon kondukis la kasisto Ŝlomo Ŝahar kaj Amri Wandel, kiuj ankaŭ subskribis la 135-paĝan kontrakton, kaj la aĉeton akompanis advokato Ram Modan, patro de membro Doron Modan.[5]

Eventoj

La Esperanto-Ligo en Israelo organizas la Israelan kongreson de Esperanto.

19-a Israela Kongreso de Esperanto‎

La 19-a Israela Kongreso de Esperanto‎ okazas en la Jaro 2018 en Akko.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. ekzemple en la anglalingva artikolo "The Secret Jewish History of Esperanto" (la sekreta juda historio de Esperanto) de Steven G. Kellman el aŭgusto 2016 en la ĵurnalo Forward
  2. ekzemple en la anglalingva artikolo "Esperanto, the worldwide yiddish (Esperanto, la tutmonda jida) de Gary Shapiro el decembro 2010 el la sama ĵurnalo Forward
  3. "Deklaro de ELI pri la milito en Gaza", Libera Folio, 14-a de novembro 2023. Kontrolita 13-a de aprilo 2024. (esperante)
  4. Wandel, Amri. IVEK 13.11: Deklaro de ELI pri la milito en Gaza kaj lingva leciono: Konfuziloj (esperante).
  5. https://www.facebook.com/100014397092703/posts/1143370309486195/



Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Esperanto. Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).