Esperanto Press estis kanada Esperanto-eldonejo de Rüdiger Eichholz. Inter 1948 kaj 1994 ĝi eldonis proksimume 40 verkojn, inter ili la leksikografiaĵojn Slipara Vortaro, Esperanta Bildvortaro kaj Plena Pekoteko (Perkomputora Termino-Kolekto) kaj la esperantologiajn jarlibrojn Akademiaj Studoj.

Sidejoj

Esperanto Press estis privata entrepreno kaj initiativo de Rüdiger Eichholz, kiun helpis lia edzino Vilma Sindona Eichholz. La pres-maŝino staris en ties diversaj privataj hejmoj, tiel ke la adreso ŝanĝiĝis per ĉiu translokiĝo de la familio:

Eldon-programo

Ankaŭ la eldon-programo sekvis la personajn interesojn kaj vivo-situacion de familio Eichholz.

Eldonaĵoj por infanoj kaj pri denaskismo

La fruaj eldonaĵoj temas pri infan-literaturo kaj denaskismo. Ili datiĝas el periodo, kiam la geedzoj Eichholz edukis siajn tri infanojn kiel denaskaj Esperanto-parolantoj. Eble plej grava estis la periodaĵo Bulteno Gepatra, (1948-1960), forumo pri demandoj de denaska edukado. Tipaj titoloj tiutemaj estis i.a.

Vortaroj kaj terminaroj, terminologio

La Terminaro por Infan-ludoj, (2-a eld. Oakville: Esperanto Press 1960, 28 p.) Estas ponto al la posta precipa fokuso de Esperanto Press, nome al (represo de) vortaroj kaj terminaroj. Ekzemploj estas i.a.:

Esperantologio

Precipe menciinde estas : Akademiaj Studoj, kiuj aperis jare de 1983 ĝis la lasta trijara volumo 1988-1990.

Verkoj pri Esperanto en la angla

Ankaŭ aperis ĉe Esperanto Press aro de eldonaĵoj pri Esperanto en la angla, i.a. tri eldonoj de la angla traduko de Edmond Privat, Vivo de Zamenhof, (1958, 1963, 1980) kaj Esperanto in the Modern World.

Aliaj

Fine Eichholz publikigis kelkajn aliajn verkojn sub la marko "Esperanto Press", kiel ekzemple Ni stenografas - laŭ la Germana Unueca Stenografio de Wilhelm kaj Hans Wingen (Bailieboro: Esperanto Press 1980, 40 p.) aŭ Konstitucio por Tera Federiĝo, tradukis Ken Price kaj Rüdiger Eichholz, lasta eldono Lakewood, Col.: Asocio por Mondkonstitucio kaj Mondparlamento 1977, 50 p., pli frua eldono ĉe Esperanto Press.

Eksteraj ligiloj