La unua numero de Esperanto Triumfonta

Esperanto Triumfonta estis malnova nomo de Heroldo de Esperanto en frua 20-a jarcento. Fondita en 1920 de Teodor Jung en Kolonjo, ŝanĝis sian tro optimisman nomon al Heroldo de Esperanto en 1925[1].

En sia 100a eldono, je Septembro 3 1922, ili diras kiel ili havis proksimume 3200 abonantojn[2]. Pro tio, ili verŝajne estis tiam la 2a plej granda ĵurnalo en Esperantujo laŭ kvanto de abonantoj, post la revuo Esperanto de Universala Esperanto-Asocio (U.E.A.).

Referencoj

  1. La reĝo mortis, vivu la reĝo! – artikolo de Teo Jung pri la nomŝanĝo (HdE, 3.01.1925)
  2. http://anno.onb.ac.at/cgi-content/anno?aid=e2j&datum=19220903&seite=1&zoom=33

Eksteraj ligiloj