Etno (Etna) | |
itale: Etna, latine: Aetna, sicilie: Mongibello | |
vulkano | |
Vulkano Etna
| |
Deveno de nomo: el la greka loknomo Aἴτνα, 'aitna | |
Lando | Italio |
---|---|
Insulo | Sicilio |
Provinco | Provinco de Katanio |
Tipo de vulkano | Stratovulkano[1] |
Situo | Etna |
- alteco | 3 330[2] m s. m. |
- koordinatoj | 37° 45′ 18″ N 14° 59′ 43″ O / 37.75500 °N, 14.99528 °O (mapo) |
Unua erupcio | ~ 500 000 antaŭ Kristo |
Lasta erupcio | 2017 [3] |
Situo de Etna enkadre de Italio
| |
Situo enkadre de Sicilio
| |
Vikimedia Komunejo: Etna | |
Retpaĝo: www | |
Etno[4] aŭ Etna (itale Etna 'ɛtna, latine Aetna, sicilie Mongibello) estas la plej alta (3300 m) aktiva vulkano de Eŭropo. Ĝi situas tuj norde de Katanio, en la orienta parto de Sicilio, laŭ la marbordo de la Ionia maro.
Ĝi aktivas jam ekde ĉirkaŭ 500.000 jaroj.[5] La vulkano havas ne nur unu aktivan centron, sed estigis multajn flankajn konusojn. La nunan strukturon de la monto formis du erupciaj centroj.
La antikvaj grekoj, kiuj en la 8-a jarcento a.K. ekloĝis la apudan marbordon kaj fondis Katanion kaj Mesinon, celis per la nomo Aἴτνα ('ai̯tna) komence kaj la vulkanon kaj la apudajn urbojn, inkluzive de la unua kerno de Katanio.
Verŝajne, la nomo Aἴτνα devenas de la greka vorto αἴθω ('ai̯θo:), signifanta "bruli". Kelkaj fakuloj tamen subtenas alian devenon, el la fenica attuna ("forno").
Sub la romianoj la nomo iĝis Ætna. La araboj, kiuj regis Sicilion de la 9-a jarcento ĝis la 11-a, nomis la vulkanon Ĝabal al-Burkān (monto de la vulkano) aŭ Ĝabal Aṭma Ṣiqilliya (monto altega de Sicilio) aŭ Ĝabal an-Nār (monto de la fajro). De la araba vorto ĝabal (monto) kune kun la samsignifa latina vorto mons venis nova nomo, Mongibello (mondʒi'bɛllo), ankoraŭ uzata kelkfoje en Sicilio, ĉefe pri la plej alta parto de la vulkano.
Laŭ la antikvaj grekoj, Etna estas metiejo de forĝista kaj fajra dio, Hefesto.
Erupciojn de Etna mencias jam la antikva poeto Heziodo, sed skribis ankaŭ la grekoj Pindaro kaj Esĥilo pri la fama erupcio de 475 a.K.. Oni notis ĝis 1669 entute 71 erupciojn, el kiuj la plej forta estis tiu de 1669, kiu kaŭzis morton de ĉirkaŭ 20.000 homoj. La lafo neniigis 12 vilaĝojn sur la deklivoj kaj okcidentan parton de Catania.
Oni notis 26 novajn erupciojn inter 1669 kaj 1900. En la 20-a jarcento okazis erupcioj en jaroj: 1908, 1910, 1911, 1918, 1923, 1928, 1942, 1947, 1949, 1950, 1955 kaj 1971. Post 1971, la vulkano agadis preskaŭ daŭre. Oni provis fordirekti la lafofluon unuafoje en 1669 (oni fosis kavaĵojn supre de vilaĝo) kaj en 1983 per eksplodoj.
La plej fama antikva erupcio okazis en 396 a.K., kiam la armeo de Kartago ne povis militmarŝi al Catania. En 1381, la lafofluo atingis la maron, en 1928 trafluis la fervojliniojn ĉe la montopiedo kaj kovris vilaĝon Mascali.
La monto dividiĝas en tri ekologiajn zonojn:
Ĉe la pinto oni trovis eĉ algojn.