Fausto Cercignani | ||
---|---|---|
Fausto Cercignani en 2011
| ||
Persona informo | ||
Fausto Cercignani | ||
Naskiĝo | 21-an de marto 1941 (83-jaraĝa) en Kaljaro | |
Lingvoj | itala vd | |
Ŝtataneco | Italio vd | |
Alma mater | Universitato de Milano vd | |
Familio | ||
Gefratoj | Carlo Cercignani vd | |
Profesio | ||
Okupo | poeto universitata instruisto verkisto eseisto literaturkritikisto vd | |
Aktiva en | Pizo • Bergamo • Milano vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Fausto CERCIGNANI (naskitan la 21-an de marto 1941) estas itala akademiulo, eseisto kaj poeto.
Cercignani estas bonkonata aŭtoritato pri la historio de la angla lingvo, kun speciala konsidero al la elizabetan periodon. Liaj artikoloj pri angla prononco al la tempo de Shakespeare (publikigita en “Studia Neophilologica”, “English Studies” kaj aliaj specialecaj ĵurnaloj) anticipas lian plej gravan laboron Shakespeare's Works and Elizabethan Pronunciation (Oxford, 1981), kiu estis citita kiel "la plej bona laboro havebla" pri la subjekto.[1]
La filologiaj interesoj de Cercignani ankaŭ estis direktitaj al la historia fonologio de la ĝermanaj lingvoj kaj aliaj aspektoj de la historia lingvistiko. Specialecaj ĵurnaloj kiel “Zeitschrift für vergleichende Sprachforschung”, “Indogermanische Forschungen”, “Journal of English and Germanic Philology”, “Language”, “Beiträge zur Geschichte der deutschen Sprache und Literatur”, kaj “The Journal of Indo-European Studies” publikigis liajn artikolojn pri la praĝermana, gota, angla kaj germana.
Lia literatura eseo traktas tiaj renomaj verkintoj kiel Jens Peter Jacobsen,[2] Georg Trakl, Georg Büchner, Arthur Schnitzler, Johann Wolfgang von Goethe, Gotthold Ephraim Lessing, Wilhelm Heinrich Wackenroder, Hugo von Hofmannsthal, Rainer Maria Rilke, Alban Berg, E.T.A. Hoffmann, Robert Musil, Novalis, Joseph Roth, Richard Beer-Hofmann, Karl Kraus, Franz Kafka, Thomas Mann, August Stramm, Gerhart Hauptmann, Friedrich Schiller, Karl Krolow, kaj Christa Wolf.
Cercignani instruis en diversaj italaj universitatoj kiel profesoro pri Historio de la angla lingvo, Ĝermana filologio kaj Germana literaturo.[3]
La poezio de Cercignani nun estas kolektita en ununura volumo[4] kiu inkludas ankaŭ poemojn publikigitajn en "Almanacco dello Specchio", "Anterem", kaj aliaj periodaĵoj. Diskutante lian produktadon, unu kritikisto parolas pri orfa poezio, sed "malmola kaj brila kiel ŝtalo"[5] kaj alia rimarkas, ke la poemoj de Cercignani "atingas maksimumon de koncentriĝo danke al akcelado de la penso aŭ senton kiu rekonstruas fisicecon per abstraktado".[6]
Fausto Cercignani ankaŭ eksperimentis kun la mem-traduko de siaj poemoj. [7]
Österreichisches Ehrenkreuz für Wissenschaft und Kunst I. Klasse - Milano, 1996