La finnlanda parlamento, (finneeduskunta, svederiksdagen) funkcias ekde parlamenta reformo de la jaro 1906. Tiam ĉiuj civitanoj super la aĝo de 24 jaroj, viroj samkiel virinoj, ricevis la rajton voĉdoni; la nuna aĝlimo estas 18 jaroj. En la Finnlanda parlamento estas 200 anoj, kiuj estas elektitaj el plurkandidataj elektodistriktoj ĉiun kvaran jaron.
la Finnlanda Parlamentejo planita de arkitekto J. S. Siren estas uzata ekde la 7-a de marto 1931
La parlamentejo tamen havas nur 199 seĝojn de voĉdonrajtaj parlamentanoj, ĉar la prezidanto de la parlamento ne voĉdonas.