Ĉi tiu artikolo temas pri planto. Por informoj pri la samnoma parto de grafeteorio, vidu la artikolon folio (grafeteorio).
Folio (latinefolium) nomiĝas en plantoscienco organo de la pli evoluintaj plantoj, kiu estas spiradejo. Ili estas ĝenerale flanka kreskaĵo de la ŝosoakso. Ĝi estas ordinare verda kaj maldika kaj servas por asimili la karbondioksido de la aero, necesan por la nutrado de la planto, per la fotosintezon
foliplato: plata parto de la folio (aŭ folilameno, aŭ limbo), ĉefa fotosintezejo.
folitigo: tigo tenanta la foliplaton (aŭ petiolo el la latina petiolus, piedeto).
folibazo: baza parto de folio ĉirkaŭanta la tigon, kiel ĉe la poacoj.
Krome, ĉe kelkaj specioj, estas alia parto:
stipulo: platformaĵo, baze de la folio, ĉiam duope, tipe ĉe la rozacoj.
Oni povas paroli ankaŭ pri:
Folivejnoj aŭ folinervuro estas la vaskulaj faskoj en la foliplatoj de la folioj. Ekzistas ĉefa nervuro aŭ kaj flankaj nervuroj. Ilia tasko estas la transportado de akvo kaj asimilaĵoj. Ili ankaŭ plifortigas la folion.