Franca Sudano
1880 – 1960

kolonio • transmara teritorio de Francio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

Franca Sudano (france Soudan Français, arabe السودان الفرنسي) estis franca kolonia teritorio en la federacio de Franca Okcidenta Afriko el ĉirkaŭ 1880 ĝis 1960, kiam ĝi iĝis la sendependa ŝtato Malio. Tiu kolonio estis formale nomita Franca Sudano el 1890 ĝis 1899 kaj poste denove el 1920 ĝis 1958, kaj havis varion de diferencaj nomoj laŭlonge de ties ekzistado. La kolonio estis dekomence establita kiel militista projekto kondukita de francaj trupoj, sed meze de la 1890-aj jaroj ĝi venis laŭ civila administrado.

Nombraj administraj reorganizadoj komence de la 1900-aj jaroj alportis pliiĝantan francan administradon pri temoj kiaj agrikulturo, religio, kaj sklaveco. Post la Dua Mondmilito, la Rassemblement Démocratique Africain (RDA) sub estrado de Modibo Keïta iĝis la plej grava politika forto lukte por sendependo.

Malio dekomence pluhavis bonajn konektojn kun Francio kaj aliĝis al Malia Federacio, nome mallongdaŭra federacio kun Senegalo en 1959, sed ligoj inter ambaŭ landoj tuj malfortiĝis. En 1960, la kolonio de Franca Sudano formale iĝis la nova ŝtato Respubliko Malio kaj ekdistanciĝis plie kaj el Senegalo kaj el Francio.

Bibliografio

Libroj

Artikoloj