Gerrit Dou | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1613 en Leiden |
Morto | 9-an de februaro 1675 (61-jaraĝa) en Leiden |
Tombo | Pieterskerk |
Lingvoj | nederlanda |
Ŝtataneco | Nederlando |
Familio | |
Patro | Douwe Jansz. |
Patrino | Marijtje Jansdr. van Rosenburg |
Okupo | |
Okupo | pentristo • vidartisto |
Verkoj | The Young Mother Young Woman Holding a Lamp Memportreto The Dropsical Woman |
Gerrit DOU (7a de aprilo 1613 – 9a de februaro 1675), konata ankaŭ kiel Gerard kaj Douw aŭ Dow, estis pentristo de la nederlanda pentrarta orepoko, kies malgrandaj, tre fajnaj pentraĵoj estas tipaj de la fijnschilders (fajnpentristoj) de Leiden. Li specialiĝis en scenoj de ĝenrismo kaj famiĝis pro siaj lertaj pentrotrompoj kaj kandellumaj noktaj scenoj kun forta klarobskuro. Li estis disĉiplo de Rembrandt.
Tamen je komparative frua punkto en sia kariero li disvolvigis distingan propran manieron kiu diverĝis konsiderinde el tiu de Rembrandt, kultivanten detaleman kaj prilaboratan stilon de traktado. Oni diris, ke li dediĉis kvin tagojn al pentrado de unu mano, kaj lia verko estis tiom fajna ke li postulis necese ke oni fabriku aparte liajn proprajn penikojn.[1]