Gufujo rilatas al gufoj kiuj metafore estas noktemaj partoprenantoj de junaj Esperanto-aranĝoj kiuj ariĝas agrabla (nokta) teo-trinkejo kaj literaturejo[1], ĉefe lumigitia per kandeloj, kie oni ne fumas kaj trinkas senalholaĵojn kiel teo[2].
La etoso estas trankvila kaj senbrua[3]. Tiel eblas renkontiĝi kaj babili sen ĝena fiodoro kaj sen ĝeno de laŭta bruo. Koncertmuziko, poeziolegado, aŭ literaturlegado estas kutimaj agadoj en tiaj kafejoj[4].
Ĉar Esperanto havas vivan komunumon, la parolantoj produktas kulturaĵojn kiam ili interagas, eĉ senkonscie[3]. Tiel ili ankaŭ kutimas krei gufujon kiel improvizita sukeraĵejo uzante Esperanto-monon same kiel realan monon por pagi manĝaĵon kaj trinkaĵon[5].
Gravaj aĵoj por la agrabla gufuja etoso estas kandeloj kaj literatura laŭtlegado aŭ koncerto de trankvila muziko. La oferto de multaj specoj da teoj kaj tizanoj kune kun taŭgaj aldonaĵoj kiel dolĉigiloj kaj kuketoj, la haveblaj manĝaĵoj en la gufujo estas sanaj kiel ekzemple nuksetoj, sekigitaj fruktoj ktp[6]. Ili estas ĉefaĵoj por gufujo[7].
Ĝi estis inventita de Nathalie S. kaj Rolfo E. kiel alternativa trinkejo ĝi unuafoje okazis fine de 1995 dum Internacia Seminario en Veclaro (germane Wetzlar), Germanio[8].
La nomo venas de la strigo-birdo "gufo"[9], kiu aktivas nokte. Pro belsona kialo elektiĝis la sufikso -uj-, kiu cetere havas pli vastan signifon (ekz. lando aŭ nesto) ol -ej-. Laŭ alia klarigo la sufikso -uj- signifas "nesto".