Hamaso | ||
---|---|---|
حركة المقاومة الإسلامية | ||
politika organizaĵo religia organizaĵo armea organizaĵo Islamist movement (en) terorisma organizaĵo | ||
Komenco | 10-a de decembro 1987 vd | |
Lando(j) | Palestino vd | |
Sidejo | Gaza-urbo | |
Ideologio |
palestina naciismo • islamismo • Ĝihadismo • islama naciismo • Kontraŭcionismo • kontraŭimperiismo • antiusonismo • antisemitismo | |
Fondinto(j) | Aĥmed Jasin • Abd al-Aziz Rantisi • Mahmoud al-Zahar vd | |
Ĉefestro(j) | Yahya Sinwar Ismail Hanija vd | |
Membro de | Islama Frataro (1987–2017) vd | |
Posedatoj | Al-Aqsa TV (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Hamaso aŭ Ĥamaso aŭ Ĥamas (حماس Ḥamās, akronimo de arabe حركة المقاومة الاسلامية, Ḥarakah al-Muqāwamah al-ʾIslāmiyyah, signifanta islama rezisto-movado, poste reinterpretita kiel araba vorto arabe حَمَاسْ, ĥamás, fervoro) estas paramilitista, gerila islamisma palestina movado ideologie proksima al la movado de la Islama Frataro. Ĝi celas neniigon de Israelo kaj kreon de islama teokratio sur la tuta teritorio de la iama Palestino.
La organizaĵo estis fondita en 1987, kiel reago al la israela okupado. Ĝi estas politike gvidita fare de Khaled Mashaal, Ismail Hanija kaj Yahya Sinwar. Hamas havas la plej fortan subtenon en la Gazaa Sektoro, sed havas subtenantojn ankaŭ en Cisjordanio kaj en palestinaj rifuĝejoj ekster la Palestina Aŭtoritato.
Kiel armita organizaĵo luktanta por neniigo de Israelo kaj tiusenca liberigo de Palestino per uzo de perforto (atakoj kontraŭ militistoj kaj civiluloj en Israelo), Hamas respondecis pri multaj suicidaj atakoj kontraŭ ne-militaj celoj, kiel restoracioj kaj busoj, en multaj Israelaj urboj, dum kiuj mortis centoj da Israelaj civiluloj.
Hamas estas dividita en tri alojn:
La 26-an de januaro 2006 ĝi venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotadon kaj la registaron de Hamas, ĉar konsideris tiun organizaĵon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.[1][2]
Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio. Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la sektoron entute. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[3]
La 23an de aprilo 2014 Hamas kaj Fatah interkonsentis post sep rompojaroj por politika reunuigo de la lando.[mankas fonto]
La 7-an de oktobro 2023 komenciĝis milito inter Hamaso kaj Israelo kiam "Brigadoj Izz ad-Din al-Kassam" (milita branĉo de Hamaso) subite atakis Israelon, lanĉante milojn da misiloj kaj sendante grupojn de batalantoj kadre de sia operaco "Inundo Al-Aksa". Israelo respondis per armea operaco "Feraj glavoj". Pereis centoj da homoj kaj miloj estis vunditaj.
Hamas estis difinita kiel terorisma organizaĵo fare de pluraj landoj, inkluzive de Usono [4], Britio [5], Eŭropa Unio [6][7], Germanio [8], Kanado [9][10], Aŭstralio [11] kaj Japanio [12][13].
Krome, la organizo estas malpermesita en Jordanio, kvankam tie ĝi ne estas oficiale konsiderata terorisma organizo [14]. La organizo ankaŭ estas efektive malpermesita en Sauda Arabio [15], kiu konsideras ĝin kiel parto de la Islama Frateco , kiu ja estas konsiderata terorisma organizo [16]. La aŭtoritatoj de Egiptio ankaŭ enlistigis la organizon kiel terorisman organizon en 2014, sed la Hamas-malpermeso estis nuligita kelkajn monatojn poste [17].
Nek la Unuiĝintaj Nacioj [18][19][20][21], nek landoj kiel Rusio [22], Ĉinio [23][24], Brazilo [25], Turkio [26][27] kaj Kataro [28][29] konsideras ĝin kiel terorisma organizo. Male, ĝi estas difinita kiel legitima politika movado fare de tiuj landoj kaj plej multaj arabaj landoj kaj de Irano [30].
En majo 2021 la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj agnoskis Hamason terorista organizaĵo. La decidon oponis Bolivio, Argentino, Meksiko kaj Venezuelo.