La holocena kalendaro estas nomo de sistemo de jarkalkulo bazita sur la koncepto de holocena erao (HE), ankaŭ nomata homa erao. Ĝi celas solvi iujn problemojn kaj mallogikaĵojn de la nuntempe uzata gregoria kalendaro.
La holocena kalendaro difinas kiel komencon de la erao la jaron 10 000 antaŭ Kristo. Ĝi do funkcias tiel, ke al jarnombro kristana oni aldonu nombron dek mil. Ekzemple, la jaro 2024 post Kristo (p. K.) estas jaro 12024 de Holocena Epoko (HE).
La sciencisto Cesare Emiliani unue proponis la holocenan kalendaron en 1993.
Al la gregoria kalendaro, nune plej uzata kiel monda kalendaro, oni riproĉas ke:
Por la jaroj post Kristo de la gregoria kalendaro, sufiĉas adicii 10 000 al la numero de la jaro. Por la jaroj antaŭ Kristo, oni subtrahas la jaran numeron de 10 001.
Jaro Gregora kalendaro |
Jaro Holocena kalendaro |
22000 a.K. | -11999 HE aŭ 11999 aHE |
10001 a.K. | 0 HE |
10000 a.K. | 1 HE |
1 a.K. | 10000 HE |
1 p.K. | 10001 HE |
2010 | 12010 |
10000 | 20000 |
La jaroj antaŭ la jaro 0 estas dirataj antaŭ Holocena Erao aŭ aHE.