Hordeo en botanika senco (kiel genro Hordeum) estas unu- du aŭ plurjara herbo kun floroj en densaj spikoj, havantaj lonaristajn glumojn kaj diference de tritiko, kun tri unufloraj spiketoj inter po du artikoj. Hordeo en botanika senco (specio Hordeum vulgare) estas grava kulturplanto, kies grajnoj uzatas por fari grion, bieron, furaĝon ktp. Tiu artikolo temas pri la botanika senco, pri la tuta genro.
Specioj de hordeo estas unujaraj kaj plurjaraj herboj. Ili estas indiĝenaj ĝenerale en la mezvarma Norda duonglobo, en mezvarma Sudameriko, kaj ankaŭ en Suda Afrika regiono