Insulo Lord-Howe
Insulo Lord-Howe kun la montoj Lidgbird kaj Gower
Insulo Lord-Howe kun la montoj Lidgbird kaj Gower
insulo • nekorporaciiĝinta areo
Akvejo Tasmana Maro
Insularo Lord-Howe-insularo
Geografia situo 31° 33′ S, 159° 5′ O (mapo)-31.553055555556159.08388888889875Koordinatoj: 31° 33′ S, 159° 5′ O (mapo) f1
Situo de Insulo Lord-Howe
Situo de Insulo Lord-Howe

Map

Longo 11 kmf2
Larĝo 2 kmf3
Areo 14,6 km² f4
Plej alta loko Mount Gower
875 mf5
Loĝantaro 347 (2006)
24 loĝ./km²
Insulo Lord Howe per satelita foto
Insulo Lord Howe per satelita foto
vdr

Insulo Lord Howe (prononce /ˈhaʊ/ aŭ /ˈhæɔ/ en aŭstraliangla fonologio) estas malgranda insulo en la Tasmana Maro kun formo de neregula duonluno 600 km oriente de la aŭstralia kontinento kaj je 900 km el Norfolkinsulo. La insulo estas ĉirkaŭ 11 km longa kaj el 2.8 km al 0.6 km larĝa kun areo de 16.56 km2.[1] Laŭlonge de la okcidenta marbordo estas sableca duonfermita ŝirma koralrifa laguno. Plej parto de la populacio loĝas en la nordo, dum ĉe la sudo hegemonias arbaraj montetoj ascendaj al la plej alta punkto de la insulo nome Monto Gower, 875 m alta.[2] La Insularo de Lord Howe[2] enhavas 28 insuloj, insuletoj kaj rokoj. Krom la propra insulo Lord Howe la plej elstara el tiuj estas la vulkana kaj neloĝata Piramido de Ball ĉirkaŭ 23 km sudoriente. Norde estas la Grupo Admiralty, insuletaro de sep malgrandaj neloĝataj insuloj.[3]

La Insularo Lord Howe, inkluzive de proksima Piramido de Ball, estas administrata fare de la Insulestraro de Lord Howe, kaj estas parto de Novsudkimrio, Aŭstralio. Ĝi ne estas konsiderata Local Government Area kaj estas tial neinkorporata, sed estas mem-regata fare de la Insulestraro Lord Howe. La Insularo Lord Howe estis taksata kiel Monda heredaĵo de Unesko en 1982 en agnosko de ĝia unika beleco kaj biodiverseco. Ĝi konstituas ekoregionon nomatan "lordhovaj subtropikaj arbaroj".

La normala tempozono de la insulo estas UTC+10:30; por la somera tempo oni aldonas horduonon, ĝi do estas UTC+11:00.

31° 33′ S 159° 05′ O / 31.550 °S, 159.083 °O / -31.550; 159.083 (mapo)

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Harvnb, Green, 1994, paĝo 13.
  2. 2,0 2,1 Lord Howe Island Group. Australian Government Department of Sustainability, Environment, Water, Population and Communities. Alirita 2011-08-27.
  3. Harvnb, Hutton, 1986, paĝo 81.

Bibliografio

Arkivigite je 2018-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
Arkivigite je 2010-12-20 per la retarkivo Wayback Machine
doi 10.1016/0006-3207(74)90005-6


Plia legado


Eksteraj ligiloj