James Jeans | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | James Hopwood Jeans | ||||
Naskiĝo | 11-an de septembro 1877 en Ormskirk | ||||
Morto | 16-an de septembro 1946 (69-jaraĝa) en Dorking | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | ||||
Alma mater | Trinity College • Universitato de Kembriĝo vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • fizikisto • astronomo • verkisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko • astronomio • matematiko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | E. T. Whittaker vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sir James Hopwood JEANS OM FRS (11a de Septembro 1877 – 16a de Septembro 1946) estis angla fizikisto, astronomo kaj matematikisto.
Li faris gravajn kontributojn en multaj fakoj de fiziko, kiel ĉe kvantuma teorio, teorio de radiado kaj evoluo de steloj. Lia analizo de rotaciantaj korpoj kondukis lin al konkludo, ke la teorio de Pierre-Simon Laplace, ke la sunsistemo formiĝis el unusola gasnubo estas malprava, proponante anstataŭe, ke la planedoj kondensiĝis el materialo eligitaj el la suno fare de hipoteza katastrofa preskaŭ-kolizio kun pasanta stelo. Tiu teorio ne estas nuntempe akceptita.
Jeans, kun Arthur Eddington, estas fondinto de la brita kosmologio. En 1928, Jeans estis la unua kiu cerbumis pri stata kosmologio bazite sur hipoteza kontinua kreado de materio en la universo.[1] En sia libro Astronomy and Cosmology (1928) li disvolvis tiun tipon de cerbumado.[2] Tiu teorio perdis favoron kiam en 1965 la malkovro de la Kosma fona radiado estis amplekse interpretita kiel konfirmo de la Big Bang.