Javier Alcalde | |
---|---|
![]() Xavi Alcalde parolas okaze de la SAT-Kongreso 2019. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1977 (46-jaraĝa) en Barcelono, Hispanio |
Lingvoj | kataluna • hispana • Esperanto |
Ŝtataneco | Hispanio |
Alma mater | Eŭropa Universitata Instituto |
Okupo | |
Okupo | Lektoro |
Javier ALCALDE (Barcelono, 1978)[1] estas kataluna esperantisto, ankaŭ konata kiel Xavier aŭ Xavi.
Alcalde doktoriĝis pri politikaj kaj sociaj sciencoj en Eŭropa Universitata Instituto en Florenco (Italio) kaj iĝis esploristo pri pacaj studoj kaj sociaj movadoj en la Internacia Kataluna Instituto pri Paco en Barcelono.[2][3] Li partoprenis plurajn interkonsentojn pri malarmado en Uniĝintaj Nacioj, inkluzive de la Traktato pri la Komerco de Armiloj.[4][5][6][7]
Li kunlaboras en la eŭropa projekto «Mobilizing for Democracy: Democratization processes and the mobilization of civil society» (trad. Mobliziĝo por Demokratio: Demokratigaj procesoj kaj la mobilizo de civila socio). Li specife analizas protestojn rilate al la rifuĝkrizo, kaj ĉe la eŭropa nivelo, kaj ĉe la franca/brita limoj.[3] Li ankaŭ interesiĝis pri aliaj sociaj movadoj: kontraŭleĝaj domokupantoj, Zapatismo, la Esperanto-movado, kaj aliaj movadoj por paco aŭ por tutmonda justeco. Plejmulto de tiaj publikigoj pritraktis la rilaton inter sociaj movadoj kaj la amaskomunikiloj.[3]
Li profesoras pri internaciaj rilatoj kaj Eŭropa Unio en la Malferma Universitato de Katalunio kaj en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono.[8] Liaj ĉefaj esploradaj interesoj inkluzivas la movadojn por paco, malarmadon, rifuĝintojn, Esperanton, kaj lingvan justecon.[3]
Li estas fakulo pri la historio de Esperanto, ĉefe rilate al la pacaj klopodoj[9] kaj al la esperanta agado dummilite, inkluzive de la hispana intercivitana milito.[10] Kunredaktoris la kolektivan libron Antaŭ unu jarcento. Esperanto kaj la unua mondmilito kune kun José Salguero.[11] Same, li estas aŭtoro de la eseo La esperantisto de la jaro (1887-1997) premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA en 2017. Pri tiaj temoj li kontribuas regule al la katalunlingva Vikipedio.[12]
Kunlabore kun la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, li prelegis en la 70-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) de la 102-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Seulo pri Solidareca agado pri migrantoj kaj rifuĝantoj en Eŭropa Unio (premio Pirlot en la kategorio prelegoj)[13], kaj pri Lingva justeco en la fakliteraturo dum la 69-a sesio de la 101-a UK okazinta en Nitro, Slovakio. En la 103-a UK okazinta en Lisbono en 2018 li reĝisoris la kongresan temon Kulturoj, lingvoj, tutmondiĝo: kien nun?[14] kaj venkis la premion Pirlot en la kategorio artikoloj pro La pacisma aliro.[9] Samloke en aŭgusto 2018 li organizis la 7-an Nitobe-simpozion.[14] Kaj en 2020 en la virtuala kongreso denove en la kadro de IKU li prelegis pri geopolitiko.[mankas fonto]
Li estas kunlaboranto de diversaj gazetoj kiaj Esperanto, Heroldo de Esperanto (interalie, per la rubriko memorindaj esperantistoj), La Ondo de Esperanto (interalie per la serio tradicio kaj moderneco), Monato kaj Sennaciulo. Li ankaŭ kontribuis al BA 28, BA 30, BA 33, BA 34, BA 40, BA 44 kaj BA 48. Krome, li publikigas plurlingve artikolojn kaj recenzojn kiuj disvastigas Esperanton en neesperantistaj gazetoj kiaj Babel, Enciclopèdic, Humanitat Nova, Fifth Estate[15], Por la Paz[16], Social Movement Studies, European Journal of Jewish Studies, Historia National Geographic, Corredor, ktp.
Partoprenis en pluraj kolektivaj verkoj, kiel En la mondon venis nova lingvo, Aliroj al esperanto, kaj en la anglalingvaj libroj Language Policy and Linguistic Justice, Multilingual Environments in the Great War, Routledge Handbook of Marx's Capital, kaj Language as Hope.
Kontribuis al la kreado de la kataluna kurso de Duolingo.[17]
De 2019 li aniĝas en la Akademio de Esperanto.[18] En 2023 li gajnis la premion Grabowski kiel ano de la redakta teamo de Militrakonto.[19]