Joan Crawford | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Joan Crawford | |||||
Naskonomo | Lucille Fay LeSueur | ||||
Naskiĝo | 23-an de marto 1904 en San Antonio | ||||
Morto | 10-an de majo 1977 (73-jaraĝa) en Novjorko | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | pankreata kancero • korinfarkto vd | ||||
Tombo | Ferncliff Cemetery vd | ||||
Religio | Kristana Scienco vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Thomas Le Sueur vd | ||||
Patrino | Anna Johnson vd | ||||
Gefratoj | Hal LeSueur vd | ||||
Edz(in)o | Douglas Fairbanks • Franchot Tone • Phillip Terry • Alfred Steele vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • filmaktoro • dancisto • modelo • televida aktoro • entreprenisto vd | ||||
Aktiva dum | 1925–1974 vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Joan CRAWFORD (denaske Lucille Fay LeSueur; naskiĝinta la 23-an de marto 1904; mortinta la 10-an de majo 1977) estis usona kina kaj televida aktorino kiu stelulis kiel dancistino kaj teatra korusistino. Aliaj fontoj listigas 1903, 1905, 1906 aŭ 1908. Ne estis antaŭaj censoj. Tiu de 1910 donas ŝian aĝon en Aprilo 1910 kiel de kvin jaroj.[1] Crawford mem postulis 1908 (tiu estas la dato sur ŝia tomboŝtono), tamen plej modernaj biografiistoj citas 1904, 1905 kaj 1906 kiel plej verŝajnaj jaroj.[2][3][4][5][6][7] La filino de Joan Crawford nome Christina, en la biografio de 1978 nome Mommie Dearest, firme asertas 1904 dufoje:
"Publike ŝia naskodato estis informita kiel 23a de marto 1908, sed avinjo diris al mi ke ŝi vere naskiĝis en 1904."[8]
"Mia patrino naskiĝis Lucille LeSueur en San Antonio, Texas, en 1904, kvankam kiam ŝi venis al Holivudo ŝi mensogis pri sia aĝo kaj ŝanĝis la jaron al 1908."[8]
Ŝi estis edzino de aktoro kaj produktoro Douglas Fairbanks Jr..
Komencinte sian karieron kiel dancistino en veturteatraj kompanioj antaŭ premieri kiel korusistino en Broadvajo, Crawford subskribis filman kontrakton kun Metro-Goldwyn-Mayer en 1925. En la 1930-aj jaroj, la famo de Crawford estis rivalita, kaj poste superita, fare de siaj koleginoj de MGM nome Norma Shearer kaj Greta Garbo. Crawford ofte ludis rolojn de fortkarakteraj junaj virinoj kiuj trovas amaferon kaj sukceson. Tiuj historioj estis bone ricevitaj de siaj aŭskultantaroj de la epoko de la Granda Depresio kaj partikulare popularaj inter virinoj. Crawford iĝis unu el plej alstaraj stelulinoj de Holivudo kaj unu el plej multe pagataj virinoj en Usono, sed ŝiaj filmoj ekperdis monon kaj ĉirkaŭ la fino de la 1930-aj jaroj ŝi estis etikedita "Box Office Poison" (biletvenda veneno). Sed ŝia kariero laŭgrade pliboniĝis komende de la 1940-aj jaroj, kaj ŝi ĉefe faris ĉefan revenon en 1945 per aktorado en Mildred Pierce, pro kiu ŝi ricevis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Aktorino.
En 1955, ŝi implikiĝis kun la kompanio PepsiCo pere de ŝia edziniĝo al kompanestro Alfred Steele. Post lia morto en 1959, Crawford estis elektita por plenigi lian truon en la direktoraro sed ŝi estis devigita retiriĝi en 1973. Ŝi pluaktoris en kino kaj televido regule tra la 1960-aj jaroj, kiam ŝiaj aperoj malmultiĝis; post la plublikigo de la brita hororfilmo Trog en 1970, Crawford retiriĝis el la kinaktorado. Sekve de publika apero en 1974, post kio malagrablaj fotoj estis publikigitaj, Crawford retiriĝis el la publika vivo kaj iĝis pli kaj pli fermita ĝis sia morto en 1977.
Crawford edziniĝis kvarfoje. Ŝiaj unuaj tri geedziĝoj finiĝis en divorco; la lasta finiĝis per la morto de la edzo Alfred Steele. Ŝi adoptis kvin filojn, unu el kiuj estis reklamita de sia naskopatrino. La rilatoj de Crawford kun siaj du pli aĝaj infanoj, nome Christina kaj Christopher, estis malbonaj. Crawford malheredigis ambaŭ, kaj post la morto de Crawford, Christina verkis memorlibron titolita Mommie Dearest.
Ŝi laboris por 31 mutaj filmoj el la jaroj 1925 al 1929 kaj por 61 sonfilmoj el la jaroj 1929 al 1970. Ŝi aperis en 9 kurtoj kiel si mem. Ŝi estis invitita 17 fojojn al televidaj programoj.