Judit Winkler | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de januaro 1925 en Kluĵo |
Morto | 26-an de marto 1985 (60-jaraĝa) en Kluĵo |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Judit WINKLER rumania hungara historiistino, fakverkistino pri numismatiko. Ŝi naskiĝis en Kluĵo la 10-an de januaro 1925 kaj mortis la 26-an de marto 1985 en Kluĵo
Judit Winkler estis deportita en Aŭŝvico, de tie en Wüstegiersdorfon kune kun sia fratino. Ili revenis la 9-an de majo 1945 kaj ŝi maturekzameniĝis en 1948 en Juda Liceo de Kluĵo, poste inter 1948–52 ŝi studis geografion-historion en Universitato Babeş de Kluĵo.