Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri la samnoma romia dio, vidu la artikolon Jupitero (dio).
Jupitero ♃
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
ekstera planedo • gasgiganto • Ter-ekstera planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Jupitero vd
Malkovro
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Sondilo Pioneer 10
(3-an de decembro 1973)
Unua enorbitiĝo Sondilo Galileo
(8-an de decembro 1995)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
778 547 200 km (5,20 AU)
740 573 600 km (4,95 AU)
816 520 800 km (5,46 AU)
Discentreco 0,048775
Meza anomaliangulo 20,02°
Klinangulo 1,305° (rilate al la ekliptiko); 6,09° (rilate al la suna ekvatoro); 0,32° (rilate al la ebeno de Laplace)
Periodo 4 331,572 tagoj
Meza cirkulrapido 13,07 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
100,492°
Argum. de periapsido 275,066°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Jes, 79[1]
Jes
Fizikaj ecoj
Diametro
Ekvatora diametro
Polusa diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
142 984 km vd
(142 984 ± 8) km
(133 708 ± 20) km
0,06487 ± 0,00015
6,21796 × 1010 km2
1,43128 × 1015 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
1,8986 × 1027 kg
1,326 × 103 kg/m3
24,79 m/s2
59,5 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

9,925 horoj
Aksa kliniteco 3,13°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo 165 K (je 1 baro)
112 K (je 0,1 baroj)
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,52
0,343[mankas fonto]
Observaj ecoj
Absoluta magnitudo -9,4 vd
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
-1,6 vd
-1,6
-2,94
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

29,8"
50,1"
vdr
♃
Planeda simbolo de Jupitero

Jupitero estas la kvina planedo de la Sunsistemo laŭ distanco ekde la Suno, kaj la plej granda. Ĝi havas la nomon de la romia reĝo de la dioj, Jupitero.

Ĝia astronomia simbolo estas ♃.

Jupitero estas unu de la gasgigantoj, kiuj laŭ ĝi ankaŭ nomiĝas jupitersimilaj planedoj.

Videbla per nuda okulo en la nokta ĉielo, Jupitero estas la kvara plej brilanta objekto post Suno, Luno kaj Venuso (kvankam de tempo al tempo Jupitero aperas malpli brila ol Marso).

En la jupiteraj superaj tavoloj blovas fortegaj ventoj (samkiel sur la aliaj gasgigantoj), en iuj lokoj rapidaj je ĉirkaŭ 360 km/h, de tempo al tempo eĉ 600 km/h. La konata Granda Ruĝa Makulo estas regiono de alta premo, kiu ekzistas de almenaŭ 300 jaroj.

Ĉefaj trajtoj

[redakti | redakti fonton]
Komparo de Jupitero kun la Tero.

Jupitero estas la planedo kun pli granda amaso de la Sunsistemo: ĝi egalas al ĉirkaŭ 2.48 fojoj la sumo de la amasoj de ĉiuj la ceteraj planedoj kune. Spite tion, ĝi ne estas la plej amasa planedo konata: pli ol cent ekstersunsistemaj planedoj el tiuj kiuj jam estis malkovritaj havas similgrandajn aŭ pli grandajn ol tiu de Jupitero.[2][3] Jupitero posedas ankaŭ la rapidecon de rotacio plej rapidan inter ĉiuj planedoj de la Sunsistemo: rotacias dum iom malpli ol dek horoj ĉirkaŭ sia akso. Tiu rapideco de rotacio estas ĉirkaŭkalkulita el la mezuroj de la magneta kampo de la planedo. La atmosfero estas dividita en regionoj kun fortaj zonaj ventoj kun periodos de rotacio kiuj gamas el la 9 h 50 min 30 s, en la ekvatora zono, ĝis la 9 h 55 min 40 s en la cetero de la planedo.

La planedo estas fama pro enorma meteologia formacio, nome la Granda Ruĝa Makulo, facile videblea eĉ fare de amatoraj astronomoj pro sia grando, supera al tiu de la Tero. Ties atmosfero estas permanente kovrita de nuboj kiuj ebligas skizi la atmosferan dinamikon kaj montras altan gradon de turbulado. Se konsideri la referencon de la distanco ĝis la Suno, Jupitero estas la kvina planedo de la Sunsistemo. Ties orbito eatas proksimume je 5 UA, nome ĉirkaŭ 750 000 000 (sepcent kvindek milionoj) da kilometroj disde la Suno.

Amaso

[redakti | redakti fonton]
Tiu bildo montras modelon de la interno de Jupitero, kun roka kerno kovrita per profunda tavolo de likva metala hidrogeno.

La amaso de Jupitero estas tia ke ĝia baricentro kun la Suno estas reale super ĝia surfaco (1 068 de suna radiuso, mezurita el la suncentro).[4] Spite la fakton, ke ĝi estas multe pli granda ol la Tero (kun diametro dek unu fojojn pli granda), estas konsiderinde malpli densa. La volumo de Jupitero estas egala al tiu de 1321 Teroj, sed ties amaso estas nur 318 fojojn pli granda. La unuo de amaso de Jupitero (Mj) estas uzata por mezuri amasojn de aliaj gasplanedoj, ĉefe ekstersunaj planedoj kaj brunaj nanoj.

La ruĝa nano plej malgranda konata havas nur 30 % pli da radiuso ol Jupitero, kvankam ĝi havas centojn da fojoj ties amason. Kvankam la planedo bezonus havi ĉirkaŭ 15 fojojn sian amason por okazigi la reakcioj de fuzio de ²H (deŭterio) por iĝi bruna nano, Jupitero elsendas pli da varmo ol tiu kiun ĝi ricevas de la malmulta sunlumo kiu alvenas ĝi tie. La diferenco de alsendita varmo estas generata per la nestabileco Kelvin-Helmholtz pere de adiabata kuntiriĝo (malpliiĝo).[5] La konsekvenco de tiu procezo estas malrapida kaj iompostioma redukton de ĝia diametro je ĉirkaŭ po du centimetroj ĉiujare.[6] Laŭ tiu teorio, post sia ekformado, Jupitero estis multe pli varma kaj havis preskaŭ la duoblon de sia aktuala diametro.

Se ĝi estus nur kvarfoje pli amasa, la interno povus kunpremiĝi multe plie pro la pliiĝo en la gravita forto, kio en ĝusta proporcio malpliigus ties volumeno spite la pliiĝon de amaso. Kiel rezulto de tio, oni espekulativas, ke Jupitero estis atinginta unu de la plej ampleksaj diametroj kiujn planedo de tiuj trajtoj kaj evoluo povas atingi. La redukto de la volumo pro pliiĝo de la amaso dum la formado de la planedo povis pliigi ĝis oni atingu la sufiĉan premon por startigi procezojn de atoma fuzio, kiel ĉe la brunaj nanoj, per nur kelkaj dekoj de fojoj la jupitera amaso.[7] Tio kondukis kelkajn astronomojn kvalifiki ĝin kiel «malsukcesa stelo», kvankam ne klaras ĉu la procezoj implikitaj en la formado de planedoj kiel Jupitero estas similaj al la procezoj de kreado de plurstelaj sistemoj.

Fizikaj ecoj

[redakti | redakti fonton]

Komponiĝo

[redakti | redakti fonton]

La alta atmosfero de Jupitero komponiĝas, en nombro da atomoj, el 93 % da hidrogeno kaj 7 % da heliumo.[mankas fonto] En maso, estas 75 % da hidrogeno por 24 % da heliumo. La restanta 1 % venas de spuro de aliaj elementoj en kemiaj kombinaĵoj: metano, etano, vaporo de akvo, amoniako, oksigeno, hidrogena sulfido, fosfino kaj neono.

Iasence, Jupitero estas malluma, malsukcesa steleto, ne havanta la krizan mason por bruliĝi (Jupitero havas nur unu 80-onon de tia maso). Tamen, Jupitero produktas pli da varmo ol ĝi ricevas de la Suno. La temperaturo de la centro de Jupitero estas 20 000 K, sed la varmo devenas de gravita premo, ne de nuklea fuzio, kiel en la Suno.

Fotografio farita de amatoro.

De niaj bildoj de Jupitero, oni povas vidi nur la suprajn nubojn, ne la firman malsupraĵon.

Malsimile al la Tero, Jupitero ne havas klarajn limojn inter tero, ĉielo kaj maro. Anstataŭ tio, kiam oni subiras al la centro de la planedo, la nubaro fariĝas densa nebulo, maro (de metala hidrogeno), koto, kaj poste roko. La diametro de la roka parto de Jupitero estas 3-6-oble pli granda ol la diametro de la Tero, sed la ĉefa parto de la planedo ne estas roko aŭ nubo, sed giganta maro de metala hidrogeno. La maro probable enhavas heliumon kaj metanan glacion.

Zonoj de nuboj videblaj en la bildoj de Jupitero estas zonoj de ventoj. Klaraj nuboj estas pli altaj, malklaraj nuboj estas pli malaltaj (de la nuboj videblaj).

La plej fama ŝtormo sur Jupitero estas la Granda Ruĝa Makulo, malkovrita de Cassini en la 17-a jarcento. Ĝi estas 12 000 km · 25 000 km, la grandeco de du Teroj, kaj estas pli alta ol la ĉirkaŭaj nuboj.

Simile al Saturno, Jupitero havas ringojn, sed ili estas tiel maldikaj kaj mallumaj, ke ili ne estis malkovritaj ĝis robotoj vizitis la planedon. La ringoj de Saturno estas pli dikaj kaj estas faritaj el glacio, kiu brilas en la sunlumo.

Satelitoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Naturaj satelitoj de Jupitero.
Jupitero kaj ĝiaj satelitoj.

Jupitero havas 79 lunojn oficiale agnoskitaj de la Internacia Astronomia Unio, plejparte nomitaj kiel favoratoj kaj amatinoj de dio Jupitero (aŭ Zeŭso) kaj kiel iliaj idoj. La kvar plej grandaj lunoj – la galilejaj satelitoj Iono, Eŭropo, Ganimedo kaj Kalisto – estis malkovritaj de Galilejo, kiam li celis sian teleskopon al nokta ĉielo. La malkovro ekruinigis la kosmomodelon de Ptolemeo.

Inter minoraj satelitoj menciendas jenaj:

Ringosistemo

[redakti | redakti fonton]
Bildo de la ĉefa ringo de Jupitero farita per la sondilo Galileo.

Jupitero posedas mildan sistemon de ringoj kiu estis malkovrita per la sondilo Voyager 1 en marto 1979.[8][9] La ĉefa ringo estas ĉirkaŭ 6 400 km larĝa, orbitas ĉirkaŭ la planedon je 122 800 km de distanco disde la centro kaj havas vertikalan densecon malpli granda je deko da kilometroj. Ĝia optika denseco estas tiom malgranda ke ĝin oni povis observi nur per la kosmosondiloj Voyager 1 kaj 2 kaj Galileo.

La ringoj havas tri segmentojn: el kiuj tiu plej interna nomita haloo (kun formo de toro anstataŭ de ringo), tiu intermeza kiu estas konsiderata la ĉefa kiel la plej brila kaj tiu ekstera, pli milda, sed ankaŭ plej granda. La ringoj estas formataj per polvo anstataŭ per glacio kiel la Ringoj de Saturno. La ĉefa ringo estas probable komponita per materialo devena de la satelitoj Adrastea kaj Metis; tiu materialo estes iom post iom pelata ĝis Jupitero pro ĝia forta gravito. Siavice ĝi estas rekreita pro la frapado sur tiuj satelitoj kiuj troviĝas en la sama orbito ol la ĉefa ringo. La satelitoj Amaltea kaj Tebe realigas similan taskon, havigante materialon al la ekstera ringo.

Formado de Jupitero

[redakti | redakti fonton]

La teorioj pri la formado de la planedo estas de du tipoj nome la jenaj:

Ambaŭ modeloj rezultas en tre diferencaj sekvoj por la ĝeneralaj modeloj de formado de la Sunsistemo kaj ankaŭ de la sistemoj de ekstersunsistemaj planedoj. Ambaŭkaze la modeloj havas malfacilaĵojn por klarigi la grandon kaj totalan amason de la planedo, la orbitan distancon de kvin au, kiu ŝajne indikas, ke Jupitero esence ne moviĝis disde la regiono de formado, kaj la kemian komponon de ĝia atmosfero, aparte de noblaj gasoj, riĉaj rilate al Suno. La studo de la interna strukturo de Jupitero, kaj aparte, de la ĉeesto aŭ foresto de interna keno ebligus distingi inter ambaŭ ebloj.

La proprecoj de la interno de la planedo estas esploreblaj de malproksime el la gravitaj perturboj detektataj per proksima kosmosondilo. Aktuale estas proponoj de kosmomisioj por sekvaj jardekoj kiuj povus respondi tiujn demandojn.

Frapo de la kometo SL9

[redakti | redakti fonton]
Bildoj de la restaĵoj de unu de la frapoj de la Kometo Shoemaker-Levy 9 en la atmosfero de Jupitero kaptita per la Kosmoteleskopo Hubble.

En julio 1994, la Kometo Shoemaker-Levy 9 frapis kontraŭ la atmosfero de Jupitero. La kometo estis disigita per la agado de la gravito de Jupitero en 20/22 fragmentoj en antaŭ preterpaso proksima al la planedo.[10]

Nombraj observatorioj realigis intensivajn kampanjojn de observado de la planedo okaze de tiu unika okazaĵo kiel per la Kosmoteleskopo Hubble kaj la sondilo Galileo kiu tiam troviĝis ankoraŭ malproksimiĝante al la planedo. La frapoj montris la formadon de impresaj fajrbuloj la minutoj sekvaj al ĉiu frapo, de kies analizo oni povis dedukti la amason de ĉiu de la fragmentoj de la kometo. La restaĵojn lasitajn en la atmosfero oni observis kiel nigraj nuboj etendiĝantaj dum semajnoj propagante sin kiel frapondoj. Ties proprecoj ebligis analizi kaj proprecojn de la kometo kaj de la jupitera atmosfero kaj de ties profunda interno pere de metodoj similaj al tiuj de la tera sismologio. La restaĵojn de la kometo oni povis detekti dum kelkaj jaroj en la supra atmosfero de la suda hemisfero de Jupitero, keil fajnaj malhelaj partikloj kaj pere de pli granda atmosfera koncentriteco de difinitaj kemiaĵoj alportitaj de la kometo.

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke Jupitero, pro sia granda amaso, perturbas la kometajn regionojn kiel la Oorta nubo altirante la plimulton de la kometoj kiuj falas sur la interna sunsistemo. Tamen, ĝi altiras ankaŭ sur si mem pro kio estas malfacile ĉirkaŭkalkuli la gravon kiun haavs Jupitero en la alveno de kometoj al la Tero.[11][12]

Ĵusaj frapoj

[redakti | redakti fonton]
Foto farita per la Kosmoteleskopo Hubble de la astronomia frapo en Jupitero de 2009 kiu lasis magulon de 8000 km de etendo.[13]

La 19an de julio 2009 Anthony Wesley, aŭstralia amatora astronomo anoncis la malkovron de nigra makulo similagranda al la diametro de la Luno kiu estis aperinta en la atmosfero de Jupitero en la subpolusa regiono. Tiun makulon eble okazigis asteroida aŭ kometa frapo kontraŭ la planedo. Sciencistoj de la Laboratorio de Propelo (JPL) de Pasadena, konfirmis la frapon uzante la infraruĝan teleskopon de NASA (IRTF, NASA Infrared Telescope Facility) situa en la havaja insulo Mauna Kea.[14]

La objekto kiu frapis, kun diametro ĉirkaŭkalkulita en ĉirkaŭ 500 metroj, okazigis pliigon de la temperaturo en la altaj tavoloj de la jupitera atmosfero en la loko de la frapo kaj grandan nubon de malhelaj partikloj de polvo kiu formas la frapomakulon de granda etendo kiu plue restis observebla dum kelkaj monatoj iom post iom pli milde kiam estis disigitaj la restaĵoj de la frapo fare de la ventoj de la atmosfero de Jupitero. Ĝis nun oni ne konas ĉu la frapinta objekto kiu frapis kontraŭ Jupitero estas asteroido aŭ kometo. La frapo, hazarde malkovrita, okazis 15 jarojn post la frapo de la Kometo Shoemaker-Levy 9.

La 3an de junio 2010, preskaŭ unu jaron poste, Anthony Wesley kaj Christopher Go (amatora astronomo de Filipinoj) observis samtempe la aperon de intensa fulmolumo en Jupitero en tre preciza regiono kiu korespondas kun la frapo de asteroida aŭ kometa korpo pli malgranda ol ĝi estis en 2009.[15] La fulmolumo, kiu daŭris nur kelkajn malmultajn sekundojn, okazis en ekvatoraj latitudoj kaj ĝis nun ŝajne ne lasis restaĵon de materialo observebla en la jupitera atmosfero.

Observado

[redakti | redakti fonton]

Jupitero videblas nokte de la Tero per nura okulo. Pro sia maksimuma heleco de -2,94[16] Jupitero estas la kvara plej hela objekto de la ĉielo (post la Suno, la Luno kaj Venuso). Tial ĝi jam estis konata en la antikvo.

Ŝajna retroira moviĝo de la planedo pro ties pozicio rilate al la Tero.

Unu el la unuaj homoj, kiuj observis Jupiteron per lorno estis Galileo Galilei en 1610. Tiam li malkovris la kvar plej grandajn jupiterajn lunojn Ganimedo, Kalisto, Iono kaj Eŭropo. Tial tiuj kvar lunoj estas nomataj ankaŭ la galileaj lunoj[17]. La satelitoj videblas kiel kvar blankaj punktoj apud Jupitero; ili ĉirkaŭiras la planedon sufiĉe rapide. De unu nokto al alia, Io preskaŭ komplete ĉirkaŭiras Jupiteron. Eblas observi ilin malaperi en la ombro de la planedo kaj reaperi denove.

Je la 16-a de julio 1994 ĝis la 22-a, fragmentoj de la kometo Shoemaker-Levy 9 koliziis al Jupitero. La efikaĵoj de la kolizio estis videblaj ankoraŭ du jarojn poste.[mankas fonto] Krateroj de similaj[mankas fonto] kolizioj estas videblaj sur la surfacoj de Ganimedo kaj Kalistoo.

Esplorado

[redakti | redakti fonton]
Tiu bildo montras la sudan poluson de Jupitero, vidita de la kosmoŝipo Juno de la NASA el altitudo de 52 000 kilometroj. La ovalfomraj trajtoj estas ciklonoj, de ĝis 1000 kilometroj de diametro. Multajn bildojn faritajn per la instrumento JunoCam en tri apartaj orbitoj oni kombinis por montri ĉiujn areojn dum taglumo, plibonigita koloro kaj stereografia projekcio.

Jupitero estis vizitita de kelkaj kosmomisioj de NASA ekde 1973.[18]

La misioj Pioneer 10 kaj Pioneer 11 faris antaŭpreparan esploradon pere de superflugoj super la planedo. La sondilo Pioneer 10 superflugis Jupiteron por la unua fojo en la historio en decembro 1973. La sondilo Pioneer 11 sekvis ĝuste unu jaron poste. Oni faris la unuajn fotojn proksime de Jupitero kaj de la galileaj satelitoj, oni studis ties atmosferon, oni detektis magnetan kampon kaj oni studis ties radiadajn zonojn.

La misioj Voyager 1 kaj Voyager 2 vizitis Jupiteron en 1979 revoluciigante la sciaron kiun oni havis pri la planedo kaj ĝiaj satelitoj kaj malkovrinte ankaŭ ĝian ringosistemon. Oni malkovris, ke Io havis eksterordinaran vulkanan aktivecon kaj ke Jupitero ankaŭ havis ringojn.

En 1995, la misio Galileo, kiu konsistis de sondilo kaj orbitilo, ekfaris esplormision de la planedo dum sep jaroj. Kvankam la misio suferis gravajn problemojn ĉe la ĉefa anteno kiu retransmitis la informojn al la Tero, ĝi sukcesis sendi informojn havantajn senprecedencajn bonkvalitojn pri la satelitoj de Jupitero, malkovrante la subsurfacajn oceanojn de Europa kaj kelkajn ekzemplojn de aktiva vulkanismo en Io. La misio konkludis siajn celojn lanĉante la orbitilon kontraŭ la planedon por eviti estontan kolizion kun Europa kiu povus polui ties glaciejojn.

Arta reprezento de Juno alvenante al Jupitero.

En decembro 2000, la kosmomisio Cassini/Huygens realigis malproksiman superflugon survoje cele al Saturno atingante aron de informaroj kompareblan laŭkvante al tiuj de la superflugoj realigitaj per la Voyager-oj sed kun pli bona observokvalito.

Fine de februaro 2007, la planedon Jupiteron vizitis la sondilo New Horizons survoje al Plutono.

La 5an de julio 2016, enorbitiĝis la kosmosondilo Juno por studi la atmosferon, la magnetosferon kaj aŭrorojn de tiu planedo.

Estas studataj misioj dediĉitaj al la observado de Jupitero kaj ĝia satelito Europa fare de la kosmagentejoj NASA kaj EKA.[19]

Kiel lokalizi ĝin

[redakti | redakti fonton]
Jupitero vidita per teleobjektivo Canon EOS 550D (Rebel T2i).

Same kiel la ceteraj planedoj plej forja kiujn la Tero havas en sia orbito rilate al Suno, ankaŭ Jupitero povas okupi ajnan parton de la eklipto aŭ troviĝi kaŝita malantaŭ la Suno. Tio ne okazas ĉe Venuso kaj Merkurio, kiuj havante siajn orbitojn pli proksime al la Suno ol al la Tero, oni povas lokalizi ilin nur en direkto al la Suno kaj en ties apudecoj.

Ĉar la brilo de Jupitero estas ĉiam super la magnitudo -2, (ĝia plej granda brilo en la plej bona kontraŭo atingas magnitudon -2.9) Jupitero estas videbla per simpla rigardo,[20] kaj aperas en la ĉielo kiel objekto de stela aspekto rondoforma kaj de pala koloro, estante plej ofte la dua planedo vidita per simpla rigardo plej brila, post Venuso. En esceptaj cirkonstancoj, kiam koincidas ke la kontraŭo de Marso okazas apud la perihelio de ĝia elipsa orbito, la brilo de Marso povas atingi magnitudon de -2.97 superante la brilon de Jupitero, sed nur dum kelkaj tagoj. Per teleskopo eĉ amatora, eblas vidi la nubajn bendojn de la jupitera atmosfero kaj ĝiajn plej grandajn satelitojn.

La ŝajna movado de Jupitero rilate al la fono de steloj estas rekta escepte proksime de la kontraŭo. Jupitero tiam ŝajnus eniri en retroenira movado ĉirkaŭ 60 tagojn antaŭ la kontraŭo kaj tiel restos dum periodo de ĉirkaŭ 121 tagoj,[21] movante ŝin ŝajne “retroen” laŭ angulo de 9.9° antaŭ reveni al rekta movado.

Funkcio

[redakti | redakti fonton]

Jupitero ludas esencan funkcion en la Sunsistemo. Ĉar ĝi estas pli masa ol ĉiuj aliaj planedoj kune, ĝi estas esenca parto de ekvilibro de masoj de la Sunsistemo. Per sia maso, Jupitero stabiligas la asteroidan zonon. Sen Jupitero, laŭstatistike Teron kolizius ĉefzonaj asteroidoj post ĉiuj 100 000 jaroj kaj Tero estus malloĝebla. Pro tio la ĉeesto en planedsistemo de planedo simila al Jupitero supozeble estas kondiĉo por vivo sur planedoj pli proksimaj al stelo. Sed iuj sciencistoj opinias, ke ĉi tiu hipotezo estas malvera.[22]

Kulturhistorio

[redakti | redakti fonton]
♃
Alegoria bildigo de Jupitero kiel reganto de la zodiakaj signoj de la fiŝoj kaj de la sagitario; de Sebald Beham, 16-a jarcento.

Pro sia heleco la planedo Jupitero estis konata jam en antikvo. La nomo Jupitero devenas de la praa hindeŭropa *dyeu peter, kio signifas dio-patro.[23]

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sheppard, Scott S. The Giant Planet Satellite and Moon Page. Departament of Terrestrial Magnetism at Carniege Institution for science. Alirita December 19, 2014.
  2. «Encuentran un inusual y extraño planeta tres veces más grande que Júpiter». códigoespagueti. 1a de septembro 2019. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  3. «Descubren un exoplaneta que triplica el tamaño de Júpiter». Sputnik mundo. 1a de junio 2020. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  4. «Olvida lo que aprendiste: Júpiter no gira alrededor del Sol». N+1. 28a de julio 2016. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  5. «Análisis de los procesos adiabáticos al nivel de las partículas elementales». researchgate. aprilo 2017. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  6. «Is Jupiter shrinking? If yes, why?». Quora (en angla). 2016. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  7. «La enana marrón más cercana a la Tierra se parece mucho a Júpiter». europapress.es. 8a de januaro 2021. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  8. «Aniversario del descubrimiento de anillos en Júpiter». Universidad Nacional de Cuyo. 7a de marto 2019. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  9. Ockert-Bell, M. E.; Burns, J. A.; Daubar, I. J.; et al. (1999). «The Structure of Jupiter’s Ring System as Revealed by the Galileo Imaging Experiment». Icarus (en angla) 138: 188-213. ISSN 0019-1035. doi:10.1006/icar.1998.6072.
  10. «Los duraderos impactos del cometa Shoemaker-Levy 9». NASA ciencia. 6a de aŭgusto 2019. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  11. «Júpiter, el “no tan guardián” del sistema solar». muyinteresante.es. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  12. «Júpiter, implicado en la desaparición de los dinosaurios». El Tiempo. 15a de februaro 2021. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  13. Dennis Overbye (24a de julio 2009). Hubble Takes Snapshot of Jupiter’s ‘Black Eye’ (en angla). The New York Times. Konsultita la 25an de julio 2009.
  14. Nuevo «bombardeo» en Júpiter
  15. «Another impact on Jupiter». Astronomy Magazine online.
  16. Jupiter Fact Sheet, David R. Williams, eld. NASA, vidita la 21-an de februaro 2007.
  17. Observer les planètes : Système solaire : Jupiter.
  18. «Explorando a Júpiter, el planeta gigante». La Vanguardia. 26a de junio 2016. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  19. «Estas son las diez misiones espaciales más importantes de la próxima década». traveler.es. 29a de oktobro 2019. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  20. «Júpiter más cerca de la Tierra: cómo ver hoy este fenómeno astronómico». La Nación. 12a de julio 2020. Konsultita la 20an de februaro 2021.
  21. La retejo pri Fiziko. «Planeta estacionario, en movimiento retrógrado y en movimiento directo. Cálculo». Konsultita la 14an de novembro 2022.
  22. Horner, J.; Jones, B.W. Jupiter – friend or foe? I: the asteroids. „International Journal of Astrobiology”. 7 (3–4), s. 251–261, 2008. https://www.cambridge.org/core/journals/international-journal-of-astrobiology/article/abs/jupiter-friend-or-foe-i-the-asteroids/239A8776866B612FD2BF39596F1A321B https://arxiv.org/abs/0806.2795
  23. Douglas Harper, Jupiter, novembre 2001, Online Etymology Dictionary, vidita la 23-an de februaro 2007

Aliaj projektoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Arkivigite je 2007-07-13 per la retarkivo Wayback Machine

Jupiterapero.