Kabo-Verda Respubliko | ||
República de Cabo Verde | ||
Detaloj | Detaloj | |
Nacia himno: Cântico da Liberdade Kanto de l' Libereco | ||
Nacia devizo: Unio, Laboro, Progreso (Portugala: Unidade, Trabalho, Progresso) | ||
![]() | ||
suverena ŝtato • insula lando • lando • insulara lando | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Ĉefurbo | Prajo, 14° 55′ N 23° 31′ U / 14.917 °N, 23.517 °U (mapo) | |
Oficiala(j) lingvo(j) | Portugala | |
Uzata(j) lingvo(j) | portugala lingvo, Kabo-Verda kreolo | |
Areo | 4 033 km² | |
- % de akvo | Nesignifa % | |
Vivolongo | 70 (2012) | |
Horzono | -1 | |
Interreta domajno | cv | |
Landokodo | CV | |
Telefona kodo | 238 | |
Plej alta punkto | Pico do Fogo | |
Plej malalta punkto | Pedra de Lume salt ponds | |
Politiko | ||
Politika sistemo | respubliko | |
Ŝtatestro | José Maria Neves | |
Ĉefministro | Ulisses Correia e Silva | |
Nacia tago | 5-an de julio | |
Sendependiĝo disde Portugalio | 5-an de julio 1975 | |
Ekonomio | ||
Valuto | Kaboverda eskudo CVE (CVE) | |
MEP | laŭ 2012 | |
– suma | $ 2 109 Mio. | |
– pokapa | $ 3 946 | |
![]() | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Koordinatoj | 15° 18′ 0″ N, 23° 42′ 0″ U (mapo)15.3-23.7 | |
Plej alta punkto | Pico do Fogo [+] | |
Plej malalta punkto | Pedra de Lume salt ponds [+] | |
Areo | 4 033 km² (403 300 ha) [+] | |
Loĝantaro | 555 988 [+] (2020) | |
Horzono | Cape Verde Time, UTC-01:00, Atlantic/Cape_Verde [+] | |
![]() |
||
Kaboverdo | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Kaboverdo (portugale Cabo Verde [kabu verd]) estas lando kaj sendependa ŝtato insulara sur la Atlantiko, 640 km okcidente de Dakaro, Senegalo, en Okcidenta Afriko. Aliaj proksimaj landoj estas Maŭritanio, Gambio kaj Gvineo Bisaŭa, en la okcidenta bordo de Afriko, ekde Blanka Kabo ĝis la Biĵagosa (Bijagós) Insularo.
La lando estas hufumforma aro de dek insuloj (naŭ loĝataj) kaj ok insuletoj,[1] kiu konstituas areon de 4033 km².[1]
La insularo estas laŭspace dividata en du grupoj de insuloj kiuj estas la jenaj:
La plej granda insulo, kaj laŭ grando kaj laŭ populacio, estas Santiago, kiu gastigas ankaŭ la ŝtatan ĉefurbon, nome Praia, ĉefa setlejo en la arkipelago.[1]
Biogeografie la insularo apartenas al la afrotropika ekozono kaj konstituas la tersupraĵan ekoregionon kiu nomiĝas verdakabaj sekaj arbaroj, laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Fakte la origina vegetaĵaro estas home detruita, kaj postrestas nur erojn de ĝi. La ekoregiono karakteriziĝas de alta proporcio de endemiaj, parte endanĝerigitaj specioj. La insularo situas en mara ekoregiono de la mara provinco okcidentafrika transiro.
Politike la lando estas dividita en 22 "concelhos" (provincoj aŭ komunumoj): Boa Vista, Brava, Maio, Mosteiros, Paúl, Praia, Porto Novo, Ribeira Grande, Sal, Santa Catarina, Santa Cruz, São Domingos, São Filipe, São Miguel, São Nicolau, São Vicente, Tarrafal. Laŭ rezolucio de la Nacia Asembleo (Parlamento) de 2005, 5 novaj "concelhos" estas starigitaj: Ribeira Grande de Santiago (iama Cidade Velha), São Lourenço dos Órgãos, São Salvador do Mundo, ĉiuj tri en la insulo Santiago; Santa Catarina do Fogo, en la Insulo Fogo, kaj Tarrafal de São Nicolau, en la samnomata insulo.
Morna estas populara muzikstilo el Kaboverdo.
Kabo-Verdo apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.
ĉiujaraj veterstatoj |
temperaturo |
pluv-falo mm |
|
januaro | 75 ℉ |
24 ℃ |
5.3mm |
februaro | 75 ℉ |
24 ℃ |
3.8mm |
marto | 77 ℉ |
25 ℃ |
1.3mm |
aprilo | 77 ℉ |
25 ℃ |
0.0mm |
majo | 78 ℉ |
25 ℃ |
0.0mm |
junio | 79 ℉ |
26 ℃ |
0.0mm |
julio | 81 ℉ |
27 ℃ |
0.8mm |
aŭgusto | 84 ℉ |
29 ℃ |
14.1mm |
septembro | 85 ℉ |
29 ℃ |
33.6mm |
oktobro | 83 ℉ |
29 ℃ |
6.5mm |
novembro | 81 ℉ |
27 ℃ |
2.5mm |
decembro | 77 ℉ |
25 ℃ |
1.6mm |
|
|