Kolegio en kompreno kristanisma estas aro da personoj plenumantaj religian oficon, ekzemple kolegio de la pontifikoj, kolegio de la aŭguristoj aŭ kolegio de la kardinaloj. Ekde la frua mezepoka estiĝis kolegiataj preĝejoj: memregataj preĝejoj kie grupo de kanonikoj estris la diservojn. El tiaj preĝejoj evoluis la kolegiaj universitatoj de Oksfordo kaj Kembriĝo.

Laŭ Francisko Azorín kolegio estas simple Supera lernejo.[1] Li indikas etimologion el la latina collegium, el collega (kolego).[2]

Oni ankaŭ uzas la terminon pri diversaj mezgradaj aŭ superaj lernejoj, kun malsamaj signifoj depende de lando kaj lingvo. Laŭ PIV tiu uzo evitindas[3].

Kiel la ekvivalentoj en pluraj aliaj lingvoj, en esperanto fojfoje kolegio havas du pluajn signifojn:

Malgraŭ la konsiloj de PIV, oftas la uzo de kolegio por pluraj specoj de edukejo, kaj tio troveblas en la retejo de la UEA.[4]

Kolegio povas signifi ankaŭ fakultaton aŭ aron de akademiaj fakuloj. Ekzemple, en la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) estas kolegioj por homoj laborantaj en diversaj fakoj.

Vidu ankaŭ

Fontoj

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 113.
  2. Azorín, samloke.
  3. PIV 2020: kolegio
  4. Esperanto en Universitatoj. Arkivita el la originalo je 2012-12-22. Alirita 2019-06-28.