Konservatorio de Parizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
Grande école • konservatorio | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 3-a de aŭgusto 1795 | ||||
fondinto(j) | Bernard Sarrette vd | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 48° 53′ 20″ N, 2° 23′ 27″ O (mapo)48.8888888888892.3908333333333Koordinatoj: 48° 53′ 20″ N, 2° 23′ 27″ O (mapo) | ||||
lando | Francio | ||||
Estraro | |||||
ĉefestro(j) | Stéphane Pallez vd | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 1 339 vd (stato: 2020) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
• Esplorada Universitato de Parizo de Scienco kaj Beletro • Association européenne des conservatoires, académies de musique et Musikhochschulen vd | |||||
| |||||
jura formo | Q87715846 vd | ||||
| |||||
La Pariza Muzika Konservatorio (france Conservatoire de Paris, pron [kɔ̃sɛʁvatwaʁ də paʁi]) estas muzika kaj danca akademio fondita en 1795. Nuntempe, la institucio situas sur Avenuo Jean Jaures en la 19-a arondismento de Parizo de Parizo. La instruplano de la konservatorio inkludas muzikon, dancon kaj dramon kaj tiras de la tradicioj de la "franca lernejo".
En 1946 la institucio estis dividita en du konservatoriojn, unu por aktorado, teatro kaj dramo konata kiel la Conservatoire national supérieur d'art dramatique kaj la aliaj por muziko kaj danco konata kiel la Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris).
Ambaŭ konservatorioj funkcias sub la superrigardo de la Ministerio de Kulturo kaj Komunikadoj de Francio.
La originoj de la Pariza Konservatorio povas esti spuritaj reen al la establado de la "Reĝa Lernejo de Kantado" (École Royale de Chant) per reĝa dekreto de Ludoviko la 14-a la 28-an de junio 1669. En 1785 ĝi estis reestablita fare de la komponisto François-Joseph Gossec.
En 1793, la "Ecole Royale" estis kombinita kun la lernejo de muzikistoj de la Nacigvardio, kaj ĝia nomo estis "Institut national de musique".
La Nacia Asembleo, kiu estis establita dum la Franca Revolucio, reestablis en 1795 la institucion nomitan la "Conservatoire national supérieur de musique" (Nacia Supera Konservatorio pri Muziko) [1][2].
Ĝis la 1940-aj jaroj, la konservatorioj de Parizo kreskis kaj estis inter la plej grandaj kaj prestiĝaj en Eŭropo. En 1946, la konservatorio dividiĝis en tri konservatoriojn: por muziko, por danco, kaj por dramaj artoj. La konservatorioj trejnas pli ol 1200 studentojn en strukturitaj programoj sub la gvidado de 350 profesoroj en naŭ sekcioj.
La Conservatoire national supérieur d'art dramatique estas la konservatorio de Aktorado, Dramo kaj Teatro, konata per la akronimo CNSAD
La institucio estas loĝigita en la origina historia konstruaĵo de la Konservatorio, sur rue Conservatoire en la 9-a arondismento de Parizo. En la Konservatorio-Teatro, prezentoj malfermitaj al publiko kaj prezentitaj fare de studentoj ofte estas donitaj senpage.
La Conservatoire national supérieur de musique et de danse de Paris, konata per la akronimo CNSMDP, estas aparta konservatorio de muziko kaj danco. La franca registaro konstruis la imponan novan kampuson en eksterordinara arkitektura stilo en sia novigado en la 19-a arondismento de Parizo. La arkitekto estis Christian de Portzempark.
La tuborgeno de la konservatorio estis konstruita en 1991 en Aŭstrio.