Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
KKE
Nomo Korea Kongreso de Esperanto
Regiono Sud-Koreio
Periodo aŭtune
Organizanto Korea Esperanto-Asocio
Ekzistas ekde
Celgrupo koreaj kaj alilandaj esperantistoj
Informa retpaĝo informoj koree en la retejo de KEA
vdr

La Korea Kongreso de Esperanto - koree 한국 콩레소 데 에스페란토 [hangug kongreso de esperanto] - estas ĉiujare okazanta Esperanto-kongreso organizita de Korea Esperanto-Asocio.

Post la deviga interrompo de 2020[1] kaj 2021[2], kaŭzite pro la diktita socia distancado pro la kronvirusa pandemio, la 54-a Korea Kongreso de Esperanto okazis la 3-an ĝis 6-an de novembro 2022, ĉe Junulara Gastejo 'Arpina' en Pusano (Busan), kun la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto (AOK) kaj 4-a Esperanto-Forumo inter Ŝanhajo kaj Seulo. Al la korea kongreso de 2022 aliĝis 124 koreoj por la ĉeesta kaj reta partopreno, kaj en la 10-a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto aliĝis malnete 301 personoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. prezento de la 52-a korea kongreso de Esperanto en 2020, tute virtuale (esperante)
  2. programo de la 53-a korea kongreso de Esperanto en 2021, same tute virtuale (esperante)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]