Historie, kurio estas vorto, kies signifo varias laŭ la historia kunteksto. Ĝia origino estas la nomo, kiun la praaj italoj donis al religiaj grupiĝoj de familioj. La Grekoj nomis ilin fratrioj. Poste evoluis la sekvaj signifoj de la vorto kurio.
En nuntempa geografio, la vorto Kurio[1] majuskle estas unu el du esperantigoj de la urbo ankaŭ alternative nomata Koiro, ĉefurbo de la kantono Grizono en Svislando.