La Revuo Orienta | |
Kovrilpaĝo de La Revuo Orienta, majo 2016
| |
Speco | organo de asocio |
---|---|
Formato | A5 |
Periodeco | 11-foje jare |
| |
Lando | Japanio |
Posedanto | Japana Esperanto-Instituto |
Establodato | 1920 |
Lingvo | Japana, Esperanto |
Prezo | 5000 JPY jare, sen membreco al JEI nek sendokosto |
Eldonkvanto | 1300[1] |
ISSN | 0034-4406 |
| |
Retejo | En la retejo de JEI |
La Revuo Orienta (japane: [エスペラント] Esuperanto) estas monata organo de Japana Esperanto-Instituto (JEI) fondita en 1920, unu jaron post la fondo de JEI en 1919.
En 1944-1945 ĝi ne eliris pro la premo de la Dua Mondmilito. Jubilea numero 1000 aperis en junio 2004. De 1926 ĝis 1929 kaj de 1933 ĝis minimume 1934 Okamoto Joŝicugu estis redaktoro de La Revuo Orienta. Verkita kaj Esperante kaj Japane ĝi nun aperas monate escepte de septembro.
Estas kutimaj rubrikoj en la revuo:
Krom tiuj rubrikoj estas eseoj, libro-recenzoj, “Novaĵoj Hokitaj de Okita”, krucvorto, leterkesto, pli malofte nekrologo.
Ekde 2010, membroj de la Asocioj povas ricevi la revuo PDF-formate. La enhavo de la ĉefaj artikoloj estas ankaŭ mendebla MP3-formate en KD-R kaj ekzistas brajlo-versio.