Julie ou la Nouvelle Héloïse
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1761
Ĝenro leterforma romanofikcio • rakontado
Loko de rakonto ParizoSvislandoLondono
vdr

Julie ou la Nouvelle Héloïse (La nova Helojzo) estas perletera romano verkita de Jean-Jacques Rousseau publikigita en 1761 ĉe Marc-Michel Rey en Amsterdamo. Multfoje reeldonita, ĝi estis unu el la plej grandaj sukcesoj de librovendado de la fino de la 18a jarcento, pruvante tiele la gravan lokon de sentimeco tempe de la Klerismo.

Titolita origine Lettres de deux amans, Habitans d'une petite ville au pied des Alpes, La Nouvelle Héloïse inspiriĝas el la historio de Héloïse d'Argenteuil kaj Pierre Abélard, pli ol dudek jarojn pli aĝa, kie la ampasio estas preterita por havigi lokon al sublima rezigno.

Spite ke temas pri verko el la ĝenro romano sub kiu prezentiĝas La Nouvelle Héloïse, la verko funkcias ene de teorio filozofia per kiu Rousseau esploras la moralajn principojn de aŭtonomeco kaj aŭtenteco por doni preferon al la etiko de aŭtenteco kontraŭ la principoj de la racia moralo: ne plenumi kion postulas la socio kaj kio konformas al propraj «sekretaj principoj» kaj al la sentoj kiuj konstituas la profundan identecon.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

Libroj

Artikoloj

Eksteraj ligiloj

Kompleta teksto ĉe RousseauOnline.ch