Libera programaro
speco de programaro
freely redistributable software • fontkodo-havebla programaro • programarolibera verko
vdr

Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj

[1] [2] [3] [4]:

Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.

Historio

Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi, kiu estis malimplicite skribita. Neniu firmao aĉetus komputilon – ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron – akceptante dependon de unu sola fabrikanto.

En 1983, Richard Stallman, anoncis la projekton GNU, dirante ke lin frustris la ŝanĝoj en la kulturo de la komputila industrio kaj inter ties uzantoj.[5] Programara evoluigado por la GNU-mastruma sistemo komencis en januaro 1984, kaj la Free Software Foundation (FSF) fondiĝis en oktobro 1985. La GNU-manifesto klarigas la filozofion de la GNU, la difinon de Libera Programaro, kaj ideojn pri Rajtocedo.

Terminoj

La FSF rekomendas utiligi la esprimon libera programaro prefere ol malfermitkoda programaro ĉar, kiel ili deklaras en artikolo pri la filozofio de libera programaro, la dua esprimo kaj la rilata enmerkatiga kampanjo temas pri teknikaj aferoj, evitante la temon pri libereco de uzantoj. La FSF ankaŭ notas ke Malfermfonteco havas ekzakte unu specifan signifon, nome ke vi povas rigardi la fontkodon. Stallman deklaras ke dum la esprimo Libera programaro povas konduki al du malsamaj interpretoj, unu el ili estas kongrua kun la FSF-difino de libera programaro, do ekzistas almenaŭ ŝanco ke ĝi povus esti ĝuste komprenita, male al la esprimo Malfermfonteco.[6] Stallman ankaŭ deklaris ke pripensi la praktikajn avantaĝojn de libera programaro similas al pripensi la praktikajn avantaĝojn de ne esti mankatenita, en tio ke ne necesas ke individuo pripensu praktikajn kialojn por realigi ke esti mankatenita limigas lian liberecon.[7] Oni iam uzas la francan vorton libre por eviti la ambiguecon de la angla vorto free (libera/senpaga).

Difino

La FSF publikigis la unuan difinon de libera programaro en 1986.[8] Richard Stallman verkis la difinon, kaj ĝi estas ankoraŭ bontenata.[9] (La nombroj komencas je nulo ĉar multaj komputilaj sistemoj uzas nulobazitan numeradon).

Program(ar)o estas libera programaro se ĉiu uzanto de la programaro havas la kvar liberojn:

En la 1990-aj jaroj, aliaj grupoj publikigis siajn proprajn difinojn, kiuj priskribas similan aron de programaroj. Notindas la gvidlinioj pri liberaj programaroj de Debian en 1997[10].

La BSD-bazitaj mastrumaj sistemoj ne havas siajn proprajn difinojn de libera programaro. Uzantoj de tiuj sistemoj ĝenerale trovas la saman aron akceptinda, sed iam trovas rajtocedon tro limiga. Ili preferas eĉ pli liberan permesilon, kiu permesas al aliaj uzi la programarojn laŭdezire, sen la devo disdoni la fontokodon. La permesiloj de Kerberos, X11 kaj Apache estas esence similaj laŭ intenco kaj realigo.

Ekzemplo

Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto:

Laŭ la sama ideo, oni parolas pri libera verko (ekzemple dokumento aŭ muzikaĵo), kiu estas libere videbla, kopiebla, kaj aliigebla de ĉiuj posedantoj de kopio, kiel la teksto en Vikipedio.

Duuma malliberumo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Duuma malliberumo.

En la kunteksto de libera programaro, duuma malliberumo (angle binary blob) estas fermit-fonta nur-duumkoda programo sen publike havebla fontkodo. La esprimo kutime rilatas al fermit-fonta kernmodulo ŝarĝita en la kerno de libera operaciumo, kaj estas foje ankaŭ uzita por kodaĵo funkciante ekster la kerno, kiel ekzemple sistemaj mikroprogramaraj bildoj, mikrokodaj ĝisdatigoj, aŭ uzantlandaj programoj.

Referencoj

  1. (Referu al GNU Project. What is Free Software. Free Software Foundation.)
  2. Free Software Movement (gnu.org)
  3. Philosophy of the GNU Project (gnu.org)
  4. What is free software (fsf.org)
  5. William 2002
  6. Why "Open Source" misses the point of Free Software.
  7. Stallman, Richard. The advantages of free software. Free Software Foundation (2013-05-14). Alirita 2013-08-12.
  8. GNU's Bulletin, Volume 1 Number 1, page 8.
  9. http://www.gnu.org/philosophy/free-sw.html What is free software?
  10. http://fsfe.org/freesoftware/transcripts/rms-fs-2006-03-09.en.html

Vidu ankaŭ

Portala ikonoPortalo pri Libera programaro

Eksteraj ligiloj