Lingva purismo (aŭ lingvoprotektismo) estas la difinado de unu lingvovario kiel pli pura ol aliaj varioj, ofte reference al supozata dekadenco post ideala pasinteco aŭ al nedezirata simileco kun aliaj lingvoj, sed kelkfoje simple al abstrakta idealo. Unu formo de ĝi estas la tendenco anstataŭigi en iu lingvo ĉiujn vortojn de alilingva deveno per vortoj ekzistantaj en tiu lingvo aŭ nove formitaj el ties vortmaterialo.

Lingvo en kies evoluo purisma strebado jam dum jarcentoj ludis gravan rolon estas la islanda.

Purismo foje estas komprenata pli larĝe: kiel emo forigi el lingvouzo ĉion, kio kontraŭas la postulojn de literatura lingvo (sintaksaj eraroj, mallogikaĵoj ktp.).

Lingva purismo ofte prezentas sin konservative, kiel "protektadon" de lingvo kontraŭ "agresado" fare de aliaj lingvoj aŭ kiel "konservadon" de nacia aŭ etna spirito, sed ĝi estas ofte ennoviga ĉe la difino de nova lingvonormo.

Lingva purismo estas kelkfoje parto de ŝtata lingvopolitiko, kiun oni trudas diversmaniere.

klasifikojn de purismo

Diversaj fakuloj elpensis klasifikojn de purismo.

Ĉi tiuj klasifikoj prenas malsamajn kriteriojn kiel deirpunkton kaj estas do parte sendependaj unu de la alia.

Surbaze de la aliro

Ĉi tiu klasifiko de purismaj orientiĝoj farita de George Thomas reprezentas idealajn formojn. Praktike, tamen, ĉi tiuj orientiĝoj ofte estas kombinitaj.

Surbaze de la celoj

Surbaze de la intenseco

Surbaze de lingva nivelo

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.