Lingvafrankao (Lingua franca [lingŭa franka], "lingvo de la frankoj") estas lingvistika termino, ankaŭ konata kiel ponta lingvo, komuna lingvo, komerca lingvo, helplingvo, veturila lingvo aŭ ligolingvo, estas lingvo aŭ dialekto sisteme uzata por ebligi komunikadon inter grupoj de homoj, kiuj ne dividas denaskan lingvon aŭ dialekton.
La termino devenas de la itala kaj signifas "lingvo de la frankoj"; La vorto "Frankoj" rilatas al la eŭropaj popoloj kiel ili estis nomitaj de la araboj.
La unua lingvo nomata "Lingua Franca" estis piĝino parolata ĉirkaŭ la Mediteraneo de la 13-a ĝis la 19-a jarcento. Ĝi estis bazita de la itala kaj miksita kun vortoj de la turka, persa, franca, greka kaj araba kaj aliaj lingvoj. Ĝi estis uzata kiel komerca kaj diplomatia komunika lingvo ĉefe en la havenaj urboj.
Lingvistiko poste etendis la uzon de la esprimo "lingua franca" al iu ajn lingvo uzata por komunikado inter parolantoj de diversaj lingvoj. Hodiaŭ en la plej multaj el la novaj ekskoloniismaj landoj en Afriko kaj Azio unu el la angla, portugala aŭ franca estas uzataj kiel lingua franca, kiel kolonia heredaĵo kaj por venki la multnombron de lingvoj kaj dialektoj de malsamaj etnoj.
Se ti sabir
ti respondir,
Se non sabir,
tazir, tazir.
Mi star Mufti:
ti qui star ti?
Non intendir,
tazir, tazir.
(Se vi scias, vi respondu, se vi ne scias, silentu, silentu. Mi estas la muftio: Vi, kiu estas vi? Se vi ne komprenas, estu silenta, estu silenta. El Molière, Le bourgeois gentilhomme (1670), La Nobela Burĝo)
En multaj lingvoj la esprimo "lingua franca" estas nun uzata ankaŭ kiel termino por iu ajn natura lingvo aŭ piĝino, kiu uziĝas kiel interlingvo. En Esperanto oni tamen uzas tiusence ĉefe "interlingvo".